Oficiala retejo: http://www.lingvafest.sk/

La lingvan festivalon LingvaFest’ 2026 vi povos viziti en la Ekonomika universitato en Bratislavo la 10-an kaj 11-an de septembro 2026. (Pli da detaloj: www.lingvafest.sk/eo). LingvaFest estas unua kaj ununura lingva festivalo en Slovakio! Ĝis nun okazis en 2018, 2019 kaj 2025 – la lastan vizitis jam pli ol 4300 vizitantoj.
Lingvaj festivaloj okazas en diversaj eŭropaj landoj, sed ĉi tia evento antaŭe ankoraŭ mankis en Slovakio. LingvaFest’ celas konigi al la publiko la ricêcon kaj buntecon de lingvoj, prezenti la lastajn modojn en lingvolernado kaj oferti spacon al lingvaj institucioj kaj lernejoj por ilia sinprezento.
Kadre de la lingva festivalo la vizitantoj povos partopreni interesan programojn: rapidkursojn de lingvoj, konkursoj, lingvaj kvizoj kun premioj, kulturaj prezentaĵoj, koncertoj (danco kaj kantado en pluraj lingvoj kaj el diversaj lingvoj). La eniro estos senpaga por la publiko.