Estis eldonita la unua alfa-versio de Ubuntu 10.04

La kompanio Canonical publikigis ĵaŭde pasintsemajne por elŝutado la unuan alfa-version de nova versio de linuksa distribucio Ubuntu 10.04.

Ubuntu 10.04 estos LTS-versio (Long Term Support) kun plilongigita subtenado, ĝia eldono estas planata por la 29-a aprilo 2010.

La versio 10.04 estos ĉefe versio koncentriĝanta pri stabileco. Ĝi uzos kernon 2.6.32, kiu aperis pasintsemajne, sed HAL (Hardware Abstraction Layer) tute ne aperos en la nova versio.
Unu el la celoj estas denove plirapidigi praŝargon en ĉiuj ŝiaj fazoj, ekde lanĉo de kerno ĝis starto de labortablo. Celo estas kompleta praŝargo sur referenca platformo, tekokomputilo Dell Mini 10v kun Atom-procesoro kaj SSD-disko, ene de 10 sekundoj.

En la alfa-versio praŝargo en jena tekokomputilo daŭras pli ol 21 sekundojn, el tio ekzemple kerno startas 4,2 sekundojn, X.org 2 sekundojn kaj labortablo proksimume 12. Ubuntu 9.10 startas ĉi tie ĉirkaŭ 30 sekundojn.

La unuan alfa-version eblas elŝuti el jena retejo, kiel la unua el publikaj testaj versioj ĝi kompreneble ne taŭgas por uzado en produkta medio.

fonto: dsl.sk