Esperanto-tradukvortaro havebla por iPad

La usona firmao Sofweb diponigas vortaron angla-Esperanto por iPad. La programo estas havebla en la ‘App Store’ de Apple por $1.99 (USD) kaj funkcias per iPad, iPhone, kaj iTouch.

Esperanto-tradukvortaro por iPad
Esperanto-tradukvortaro por iPad

Eblas per la programo ankaux uzi la esperantlingvan Vikipedion je iPad. Enestas cetere iom da gramatika helpo kaj eblas konservi sercxojn por posta esplorado. Estas interesa ilo por lerni Esperanton per la plej nova aparataro de Apple. Estas gojige konstati ke komercaj programistoj pretas helpi pri tio.

Informojn vi trovos en www.sofweb.com

4 thoughts on “Esperanto-tradukvortaro havebla por iPad

  1. Ĉu iu jam provis la vortaron? Ĉu ĝi utilas por io?

    La esperantan Vikipedion (kaj ĉiujn aliajn) tre oportune eblas uzi per la bonega senpaga aplikaĵo Wikipanion, kiu faciligas la saltadon inter diverslingvaj artikoloj. Kiel eblas uzi Retan Vortaron en iPhone mi jam klarigis. Nun krome ekzistas tute aktuala versio de la dosiero por iPhone.

    Kio ĉefe mankas estas bona klavaro kun esperantaj ĉapeloj. Eble tio haveblos kun la nova operaciumo, kiu baldaŭ venos?

  2. Mi jam dufoje petis la klavaron kun esperantaj ĉapelitaj literoj por iPhone. 🙂

  3. Ekzistas pluraj Esperanto-vortaroj por iPhone kaj iPad. Apud tiu menciita supre, ekzistas almenaŭ vortaro Esperanto-korea, Esperanto-angla, angla-Esperanto kaj franca-Esperanto. Krome ekzistas kelkaj Esperanto-kursoj, nome tiu de iStudy kaj tiu de EuroTalk.

Comments are closed.