ESPA 2 – platformo por konstruado de komercaj kontaktoj kun Hispanio

ESPA 2Ekde la 31-a de majo 2011 estas alirebla la retpaĝaro www.espa2.eu, kiu estas produkto de la projekto „ESPA 2.0“ enkadre de Programo de Tutviva Lernado de EU „Leonardo da Vinci“. Tiu ĉi paĝaro subtenas kreadon de novaj komercaj okazoj inter landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo kaj Hispanio, kaj ĝi ebligas ankaŭ studadon de la moderna komerca hispana lingvo.

La projekto „ESPA 2.0.” estas orientita al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj el Centra kaj Orienta Eŭropo (inkluzive de Slovakio kaj Ĉeĥio), kiuj interesiĝas pri eblo kunlabori kun firmaoj en Hispanio. La partnero de la projekto por Slovakio kaj Ĉeĥio estas la neprofitcela organizo Edukado@Interreto.

Registriĝo en la paĝaro www.espa2.eu kaj ankaĝ prezentitaj rezultoj de la projekto estas alireblaj senpage. En If you post content to the Website, we may maintain such content and publish your screen name and other similar information provided to us by you or your charter school in order to facilitate the intended operation and interaction of the digital and social media features. la paĝaro eblas trovi materialojn kaj helpilojn faciligantajn lernadon de la komerca hispana lingvo, kaj ankaŭ praktikajn konsilojn por kreado de komerca kunlaboro kun Hispanio. En la paĝaro povas firmaoj:

  • krei sian komercan profilon;
  • proponi komercan kunlaboron;
  • serĉi partnerojn por komerca kunlaboro inter Hispanio kaj landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo;
  • interŝanĝi entreprenistajn spertojn;
  • trovi ĝeneralajn informojn pri kondiĉoj de entreprenado en Hispanio, pri komerca kulturo, kutimoj kaj pri la hispana lingvo;
  • uzi senpage kurson de la komerca hispana lingvo kaj elektronikan vortaron.

Kontakto
Peter Baláž
kunordiganto de la projekto en SR kaj ĈR
Edukado@Interreto
421-905 826 988
peter.balaz@ikso.net