En merkato aperis Kindle, elektronika legilo

La legilo de elektronikaj libroj venis en eŭropan merkaton. Oni spekulas, ĉu ĝi ŝanĝos legadon de homoj.

Nova Dan Brown en via Kindle unu tagon pli frue ol en via librovendejo. Ankaŭ tiel povas soni eŭropa reklama kampanjo por aktualaj libraj bestseleroj. En vendejojn venis la 21-an de oktobro 2009 aparato Amazon Kindle, tiel nomata elektronika librolegilo. Du jarojn pli poste ol en Usono.

Ideo de elektronika librolegilo ne estas nova. Kindle havas tamen bone solvitan ekranon, kiu ebligas legadon ankaŭ en direkta lumigo. Kaj ĝi estas stilaĵo, al kiu oni promesas karieron, similan al iPod: teknologia ludilo, kiu ne kapablas fari pli multe ol ĝia konkurenco. BBC tamen spekulas, kiel disvastigado de tiaj aparatoj influos la – jam sufiĉe malstabilan – libromerkaton. Librovendistoj timas, ke libroj havos similan sorton kiel hodiaŭ muzika bizniso – piratecon.

Tamen ekzistas ĉi tie diferenco, almenaŭ en tio, ke konversi KD-n en formaton mp3 daŭras kelkajn minutojn, sed oni nur malfacile imagas, kiel piratoj skanas centojn da libraj paĝoj.

Alia malhelpo por amasa disvastiĝo estas prezo. En Usono vendis Amazon elektronikan libron por sia aparato kontraŭ proksimume 10 dolaroj. En Eŭropo ili volas 12 ĝis 14 dolarojn, pro pli alta imposto. Al uzantoj ankaŭ ne plaĉas tio, ke la kompanio havas alireblon en iliajn sistemojn. La kompanio teorie povus, kaze de bezono, forviŝi al uzantoj iliajn librojn sen ilia konscio.

Tomáš Prokopčák
Fonto: pocitace.sme.sk

One thought on “En merkato aperis Kindle, elektronika legilo

  1. Estas iom misgvide nomi Kindle LA legilo de elektronikaj libroj. La ĉefa novaĵo pri Kindle estas, ke ĝi estas ligita al la librovendejo Amazon, kaj al la specifa formato de la elektronikaj libroj vendataj de Amazon.

    Laŭ mi multe pli simpatiaj estas formatoj kiuj ne estas ligitaj al specifa librovendejo kaj specifa librolegilo.

    Pri librolegilo kiun mi mem uzas jam de unu kaj duona jaro mi skribis ĉi tie. Ĝi legas ne nur ĉiujn ĉefajn malfermajn formatojn, sed ankaŭ la popularan protektitan formaton MobiPocket. Elektronikajn librojn en tiu formato eblas rete pruntepreni en bibliotekoj en Svedio. Tre oportune.

Comments are closed.