Elŝutu Firefox-kalendaron por jaro 2010

Sur paĝaro Mozillalinks aperis bela Firefox-kalendaro por jaro 2010. Ĝi estas en grandeco A4 kaj je dispono estas du kolorvariantoj – ruĝa kaj blua.

Eblas eĉ traduki ĝin al aliaj lingvoj! Por tiu celo estas je dispono fontdosiero. Unusola problemo estas, ke la fontdosiero estas docx… do vi korekte malfermos ĝin nur per MS Word 2007.

Kun docx mi havas sufiĉe malbonajn spertojn – mi uzas Linukson kun OpenOffice. Kvankam OpenOffice 3 en Linux Mint malfermis ĝin, la kalendaro estas neuzebla – unuopaj elementoj estas malĝuste aperigitaj – ŝovitaj, en malbona ordo ks. Certe vi konas tian situacion.

Versio 3.1 en komputilo kun Ubuntu 9.10 ankaŭ malfermis ĝin, sed kredu-nekredu, rezulto estis unu belega bufra troo.

Jes, en reto ekzistas pluraj utilaĵoj por devigi OpenOffice malfermi docx-dosieron, ekz. en la ĉeĥa ĉi tie, sed nek unu funkciis ĉe mia komputilo. Mi eĉ instalis prov-version de MS Office 2007 en Vista, sed rezulto – komputilo preskaŭ forĵetita tra fenestro. Verŝajne helpus reinstalo de Vista.

Nuntempe la plej bona metodo, kiel solvi problemojn kun docx en Linukso, estas por mi rm *.docx.

Do mi petas ĉiujn, kiuj posedas Word 2007 kaj emas traduki, traduku la kalendaron ankaŭ al Esperanto (se ĝi intertempe ie ne aperis) kaj poste vi povas aperigi ligilon en diskuto ĉe Mozillalinks.

Feliĉan novan jaron 2010 al ĉiuj 🙂

One thought on “Elŝutu Firefox-kalendaron por jaro 2010

  1. Tre originala metodo por solvi problemojn kun dosieroj – forviŝado 😀

    Kaj pri kalendaro: mi persone preferas kalendarojn kun naturo; teknologioj ne estas vivo nur rimedo…

Comments are closed.