Entuziasmigitaj de la sukcesa pasintjara eldono de la festivalo LingvaFest’, kiu allogis pli ol 4300 partoprenantojn, la teamanoj de E@I jam intense laboras por prepari la sekvan eldonon de la evento – LingvaFest’2026. En 2026 ĝi daŭre restos senpaga kaj malfermita por lernantoj, instruistoj, lingvemuloj kaj ĉiuj interesiĝantoj pri kulturoj kaj lingvoj de la mondo.
Ankaŭ ĉi-jare ĝi okazos en Bratislavo; la eventon gastigos la Ekonomia Universitato en Bratislavo dum la 10-a kaj 11-a de septembro 2026. Danke al prelegoj, rapidkursoj, atelieroj, kvizoj kaj kultura programo la partoprenantoj de LingvaFest’ ĝuos unikan etoson de multlingveco, interkultura dialogo kaj malkovrado de lingvoj.
Grava novaĵo estas, ke LingvaFest’2026 okazos sub la aŭspicioj de la Ministerio pri Edukado, Esploro, Disvolviĝo kaj Junularo de la Slovaka Respubliko, kio substrekas la kreskantan signifon de la evento kadre de lingva edukado kaj kultura diverseco en Slovakio.
LingvaFest’2026 estas organizata de Edukado@Interreto kunlabore kun Slovakia Esperanto-Federacio kaj la Ekonomia Universitato en Bratislavo. La ĉefa partnero de la evento estas la Ĝenerala Direkcio por Tradukado de la Eŭropa Komisiono; ĝiaj partneroj estas Nacia Instituto pri Edukado kaj Junularo (NIVAM) kaj Ľudovít Štúr-Instituto pri Lingvistiko. La festivalo estas ligita al la celebrado de la Eŭropa Tago de Lingvoj (festata ĉiujare la 26-an de septembro) kaj celas montri, ke lingvoj ne estas nur lernobjekto, sed ankaŭ ponto inter homoj kaj kulturoj kaj neanstataŭigebla monda riĉeco.
Pliaj informoj pri la programo kaj partopreneblecoj troveblas ĉe la oficiala retejo de la evento: LingvaFest.sk
