Mezlernejaj instruistoj povas senpage uzi la lernomaterialojn de la projekto EduLand. Ili baziĝas sur bildrakonto pri la vivo de Milan Rastislav Štefánik kaj kunligas la instruadon de fremdaj lingvoj kun historio kaj scioj pri la Eŭropa Unio. Ĉio estas disponebla en la slovaka, angla kaj franca lingvoj ĉe eduland.ikso.net.
De bildrakonto al lernoplatformo
La projekto EduLand havis nekutiman komencon. La kunordiganto de la asocio E@I (Edukado@Interreto) estas ankaŭ malgranda eldonisto. Unue li tradukis kaj eldonis bildrakonton pri Milan Rastislav Štefánik en Esperanto kaj en la angla. Dum tiu laboro naskiĝis la ideo pli vaste uzi la enhavon de la bildrakonto kaj krei el ĝi kompletan retan lernomaterialon por mezlernejanoj.
Poste la ideo fariĝis la eŭropa projekto EduLand. Ĝi realiĝis en la kadro de la programo Erasmus+ de junio 2025 ĝis novembro 2026. La partneroj estas la Nacia Instituto de Orientaj Lingvoj kaj Civilizoj en Parizo (Inalco), la asocio E@I kaj la gimnazio Ivan Horváth (Gymnázium Ivana Horvátha) en Bratislavo.
Kion EduLand proponas 
La bildrakonto pri Štefánik aperis presite en la angla kaj la franca. Rete ĝi estas libere havebla en PDF-formato en la slovaka, angla kaj franca, kaj ankaŭ en dulingvaj versioj slovaka-angla kaj slovaka-franca.
La Esperanta eldono de la bildrakonto estas mendebla papere ĉe la Libroservo de E@I.
La interaga platformo havas tri modulojn:
- Bazoj de la slovaka/angla/franca: enkonduka kurso en dek lecionoj.
- Historio: tri lecionoj pri Štefánik kaj lia epoko, inkluzive de la Traktato de Versajlo.
- Eŭropa Unio: ses lecionoj, de la eŭropa integriĝo kaj la institucioj de la EU ĝis la nunaj defioj kaj la lingvoj de la Unio.
La platformo ankaŭ enhavas pretajn lecionplanojn. Ilin preparis instruistoj de la gimnazio Ivan Horváth kaj elprovis en pluraj klasoj. La planoj baziĝas sur gvidata legado kaj integrita lernado de enhavo kaj lingvo (CLIL). Ĉiu plano enhavas paŝon post paŝo priskribitan procedon kaj ĉiujn necesajn materialojn. Mallonga metodika gvidilo estas havebla en tri lingvoj.
Por kiu la materialoj estas destinitaj
EduLand estas destinita ĉefe al instruistoj de la angla kaj la franca, sed ankaŭ al instruistoj de historio aŭ civitana edukado kaj al ĉiuj, kiuj instruas per la metodo CLIL. Vi povas uzi la materialojn tiaj, kiaj ili estas, aŭ adapti ilin al la bezonoj de viaj lernantoj.
Senpage kaj libere uzeble
Ĉiuj materialoj estas senpagaj. Vi povas elŝuti ilin kaj libere uzi en via instruado. Vi trovos ilin ĉe eduland.ikso.net. Se vi interesiĝas pri kunlaboro aŭ havas demandojn, skribu al erasmus@inalco.fr.
EduLand en Esperanto
La retejo nun estas tradukata ankaŭ al Esperanto: eduland.ikso.net/eo. Se vi volas helpi pri la tradukado, kontaktu nin ĉe info@ikso.net.
La projekto EduLand estas kunfinancata de la Eŭropa Unio el la programo Erasmus+.

