Dek projektoj, kiuj ŝanĝis aspekton de interreto

Internacia Akademio de Ciferesaj Artoj kaj Sciencoj anoncis dek la plej influajn momentojn de interreto de pasinta jardeko. “The Webby Top 10” enhavas k. a. lanĉon de anonco-sistemo Google Adwords kaj de reta enciklopedio Wikipedia, ankaŭ malŝalton de la reta servo por kunhavigado de dosieroj Napster, kiu malfermis vojon por novaj manieroj, kiel akiri videojn kaj muzikaĵon.

Gemembroj de la akademio aldonis en la liston ankaŭ retan video-revolucion, kiun lanĉis YouTube en jaro 2006 per “revolucia uzado de videoludilo” Adobe’s Flash 9. En tiu jaro okazis ankaŭ alia granda ŝanĝo, ĉifoje sur kampo de sociaj retoj – Facebook malfermiĝis por vasta publiko kaj dum malpli ol unu monato ekfunkciis mikrobloga servo Twitter. Ambaŭ kompanioj laŭ la akademio “radikale ŝanĝis manieron, kiel ni kontaktas unu la alian, kunlaboras kaj komunikas kun ĉiuj, ekde amikoj trans kolegoj ĝis klientoj,” skribas paĝaro www.webbyawards.com.

Sian lokon en kronologia ranglisto akiris ankaŭ iPhone, kiu kaŭzis etan frenezadon en vendejoj kun poŝtelefonoj. En The Webby Top 10 ĝi tamen ne aperis nur pro tiu kialo. “iPhone inspiris evoluon de operaciumoj kiel Google Android, ankaŭ de aplikaĵoj por ĉiu aspekto de moderna vivo,” diras la akademio. Al ekesto de la plej influaj momentoj de interreto kontribuis ankaŭ politiko. En jaro 2008 okazis amerikaj prezidentaj elektoj, en kiuj montriĝis kiel pioniro de interret-eluzado por kampanjaj celoj nuntempa usona prezidento Barack Obama. Tion influis videoj kiel “Obama Girl”, mobilizado de voĉdonantoj per sociaj retoj, rekorda reta subteno de malgrandaj gedonacantoj ktp. Ĉi tiun jaron prezentas pli trista evento – iranaj elektoj kaj uzo de Twiiter dum ili por informado pri postelektaj protestoj.

“Interreto estas historio de jardeko, ĉar ĝi estis katalizilo por ŝanĝo ne nur en ĉiuj aferoj de ĉiutaga vivo, sed en ĉio ekde negoco kaj komunikado ĝis politiko kaj popkulturo,” diris por agenturo AFP plenuma direktoro de Webby Awards David-Michel Davies. “Ree kaj ree ripetiĝanta temo de la mejloŝtonoj en nia listo estas kapableco de interreto ĉirkaŭiri malnovajn sistemojn kaj doni pli multe da povo en manojn de ordinaraj homoj,” aldonas li.

La rangliston The Webby Top 10 publikigis Internacia Akademio de Ciferesaj Artoj kaj Sciencoj, kiu disdonas ankaŭ premion Webby Awards (la plej bonaj paĝaroj de la mondo). Registrigi siajn proponojn por gevenkantoj eblas nur ĝis la 18-a de decembro en paĝaro www.webbyawards.com. Premiojn Webby oni anoncos aprile 2010.

Dek la plej influaj momentoj de interreto dum pasinta jardeko, kiel publikigis ilin paĝaro www.webbyawards.com:

* jaro 2000 – disvastigo de centraligita reto de interretaj komunumoj Craigslist ekster San Francisco
* jaro 2000 – lanĉo de anonco-sistemo Google AdWords
* jaro 2001 – lanĉo de reta enciklepedio Wikipedia
* jaro 2001 – malŝalto de servo por kunhavigado de dosieroj Napster
* jaro 2004 – publika oferto de akcioj de Guglo kaj komenco de ilia negoco en borso
* jaro 2006 – reta video-revolucio
* jaro 2006 – malfermo de Facebook ankaŭ por aliaj ol universitataj gestudentoj, starto de Twitter
* jaro 2007 – aperas iPhone de Apple
* jaro 2008 – amerika prezidenta kampanjo
* jaro 2009 – iranaj postelektaj protestoj

fonto: pocitace.sme.sk