Ĉu vi enuas?

Eble vi rimarkis, ke omaĝe de la 30-a datreveno de la ludo Pac-man ĝi aperis anstataŭ la Guglo-emblemo en titola serĉpaĝo. Ĝi iĝis tuj sufiĉe populara. Temas pri origina versio de la ludo, eĉ inkluzive de eraroj. Nur la mapo ŝanĝiĝis kaj estis aldonita plurludado. Unu ludanto uzas sagetojn, la dua la klavojn W, S, A, D. La ludo estas en Ĝavoskripto.
Do se vi enuas, iru al la laĝo google.com/pacman, klaku sur Insert Coin kaj post kelkaj sekundoj vi povas ĝui la ludon 🙂 Se vi volas ŝalti ludon por du ludantoj, klaku denove sur Insert Coin.

Kio estas Pac-man?

Pac-man estas japana komputila 2D-ludo kreita de la kompanio Namco. La unuan fojon ĝi estis publikita en Japanio la 22-an de majo 1980. Ĝi baldaŭ iĝis tre populara, eĉ kulta ludo, kaj restis tia ĝis hodiaŭ. Ĝi iĝis simbolo de ĉiuj komputilaj ludoj kaj materialo por multaj mutacioj, popularaj kantoj ankaŭ televida serialo. Pac-man en sia tempo kreis tute novan tipon de ludo.

Ekrankopio de la origina versio de Pac-man

Fonto: googleblog.blogspot.com, sk.wikipedia.org, google.com/pacman