Je la 24-a de decembro ĉina kompanio Rain Forest Wind eldonis novan linuksan distribucion Ylmf OS. Rimarkinde estas, ke ĝi strebas aspekti kiel operaciumo Windows XP. Malgraŭ tio vere temas pri distribucio de Linukso, baze de Ubuntu 9.10, kun ĉina interfaco.
Eĉ al ĝia oficiala retejo gvidas adreso xp.com.
La operaciumo enhavas programon Wine por lanĉi Vindozo-aplikaĵojn, Unrar por malkompaktigi RAR-arkivojn kaj ChmSee por trarigardi Chm-dosierojn, krom ili ankaŭ Firefox, OpenOffice 3.1, Pidgin, FileZilla, Claws, SMPlayer kaj aliajn.
Kaj ankaŭ por tiuj, kiuj volas vidi la novaĵon per propraj okuloj estas video: http://www.youtube.com/watch?v=n4StlvX-kOg