Google TV – jam baldaŭ
Guglo komencas malkovri pliajn informojn pri sia projekto Google TV. Sur ĝia blogo aperis informo pri la ĵus lanĉita paĝaro, kie estas prezentitaj kelkaj aplikaĵoj aperontaj sur la nova platformo. […]
Guglo komencas malkovri pliajn informojn pri sia projekto Google TV. Sur ĝia blogo aperis informo pri la ĵus lanĉita paĝaro, kie estas prezentitaj kelkaj aplikaĵoj aperontaj sur la nova platformo. […]
HTML5 vs. Adobe Flash estas ofte diskutata temo en retaj portaloj kaj konferencoj. Mi revas jam delonge pri la tempoj, kiam mi povos forĵeti Adobe Flash… 😈 Ŝajnas, ke la […]
La mallonga, ĉ. 8-minuta video pri tio, kiel aspektus Facebook-dialogoj en reala mondo. Esperantaj subtitoloj.
Ĉu ankaŭ vi kutimas teni dekojn da folioj en Firefox samtempe malfermitaj? Ĉu ankaŭ vi timas restartigi la retfoliumilon, ĉar reŝarĝado de ĉiuj folioj daŭras tiom longe? Se vi respondis jese, certe interesos vin jena aldonaĵo por la retfoliumilo Firefox.
La interreto tute ne estas tiel anonima, kiel ofte ŝajnas al ni. Ĉiuj niaj aktivaĵoj estas facile sekveblaj (kaj ni nekonscie malkovras sufiĉe multe da informoj pri ni) danke al nia unika signo – IP-adreso. Tamen ekzistas pluraj ebloj, kiel igi nian retumadon pli-malpli anonima.
Pasintsemajne la kompanio Guglo anoncis, ke finiĝis enkonduko de la nova sistemo de indeksado Caffeine. La ĉefa ŝanĝo estas, ke aktualeco de serĉrezultoj plialtiĝis kaj ke publikitaj informoj aperas en serĉrezultoj multe pli rapide ol antaŭe. La kompanio anoncis, ke la serĉrezultoj estos je 50% pli aktualaj.
Eble vi rimarkis, ke omaĝe de la 30-a datreveno de la ludo Pac-man ĝi aperis anstataŭ la Guglo-emblemo en titola serĉpaĝo. Ĝi iĝis tuj sufiĉe populara. Temas pri origina versio de la ludo, eĉ inkluzive de eraroj. Nur la mapo ŝanĝiĝis kaj estis aldonita plurludado.
Kvankam jena artikolo parolas pri slovaka projekto, kiu servu ĉefe al slovakparolantoj (kaj parte ankaŭ al angloparolantoj), ĝi povas esti utila kaj inspiri ankaŭ parolantojn de aliaj lingvoj. La baza ideo de la projekto estas krei la enretan platformon, kiu al vidhandikapuloj ebligu aliron al larĝa skalo de sonaj materialoj de la plej diversaj orientiĝoj.
Ĉu vi uzas sekurajn kromprogramojn? Kontrolu tion kun la ilo Plugin Check de Mozilla. Ĝi ne plu estas nur por la uzantoj de Firefox, sed ekde nun povas uzi la servon ankaŭ tiuj, kiuj uzas konkurencajn retumilojn.
Ĉu ankaŭ vi bedaŭras, ke Skajpo ne ebligas al ni grupajn videokonversaciojn? Se jes, provu la testan version de la komunika kliento Skajpo en la vesio 5.0. Por komputiloj kun la operaciumo Windows XP kaj pli nova ĝi ofertas la eblecon konektiĝi kun eĉ 4 amikoj samtempe.