Peter Baláž

Socia aktivulo, esperantisto, organizanto, eldonisto kun buntaj interesoj: libera edukado, meditado, senvianda kuirado, metala muziko, sciencfikcio.

Dorota Rodzianko

Laŭdiploma ekonomisto, laŭkora esperantisto. Majstro de tabeloj kaj paperoj. Ne povas bone dormi se ne organizas ion.

Katarína Nosková

Tradukas retejojn, kunkreas retkursojn kaj prelegas pri reta ĉikanado kaj ĝia preventado. Interesiĝas pri malfermaj teknologioj, praktikas aikidon kaj ĵuĵicuon.

Kryštof Klestil

Mi nomiĝas Kriŝtof, estas el Ĉeĥio kaj kreskis en Londono, mi ŝatas fasoni, triki kaj ŝofori. Ĝuu vivon kaj lasu vivon ĝui vin.

WP2Social Auto Publish Powered By : XYZScripts.com