Fariĝu E@I-volontulo – jam ekde septembro!

Program Mládež v akciiEstu volontulo en la oficejo de E@I!

Edukado@Interreto intencas inviti du novajn volontulojn – kandidatiĝu tuj!

Ĉu vi…:

  • estas vojaĝema, juna (18- ĝis 29-jara) esperantisto el Eŭropo (ankaŭ ekster Eŭropa Unio, sed certe ne slovako)?
  • ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj) kaj volas helpi la disvastigadon de Esperanto?
  • ŝatus dum 9–12 monatoj senpage loĝi en la Esperanta ĉefurbo de Slovakio kaj esti membro de internacia teamo, kiu ĉiutage laboras por Esperanto, en Esperanto?
  • deziras ekkoni Slovakion, ĝiajn kulturon kaj lingvon?
  • volas renkontadi esperantistojn el la tuta mondo kaj kunlaboradi kun ili?

Se jes, tiam ni invitas vin veni volontuli al la oficejo de E@I!

(Legi pli…)

Kunsido kun metiejo pri WikiTrans kaj Vikipedio

okazos 2013-05-01/05 en Partizánske (Slovakio)

La programo WikiTrans senkoste evoluigata de Eckhard Bick scias traduki el la angla lingvo en Esperanton ĉiujn 4.182.609 artikolojn de la angla Vikipedio. Ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar necesas poluri ilin lingve kaj teknike. Provlegado de maŝintradukitaj artikoloj povas multe plirapidigi la kreskon de la grando kaj kvalito de Vikipedio en Esperanto, kompare al verkado de novaj.

Tial E@I kaj GrammarSoft serĉas pionirojn pretajn antaŭenigi la ideon – personojn kun sperto pri Vikipedio kaj/aŭ tradukado. De la 1-a ĝis la 5-a de majo okazos en Partizánske (Slovakio) metiejo, kiu praktike instruos kiel kontribui al Vikipedio helpe de WikiTrans. Flanke okazos ankaŭ organiza kaj teknika diskutoj. Partopreno, loĝado kaj matenmanĝoj estos senpagaj, eble pli depende de ricevo de subvencio. Aliĝu retpoŝte ĉe info@ikso.net aŭ informu pri la aranĝo eblajn interesitojn.

Staĝantoj por E@I serĉataj!

 Ĉu vi studas ĉe universitato en EU, EEA, Svisio aŭ Turkio pri informadiko, kognaj sciencoj, lingvistiko, pedagogio, ĵurnalismo, ekonomio, arto aŭ alia fako? 

Staĝintoj de E@I, aŭtuno 2012
Staĝintoj de E@I, aŭtuno 2012

– gajnu monon,

– ricevu studpoentojn,

– akiru sperton,

– vivu eskterlande,

– lernu novan lingvon,

– kaj helpu al Esperanto!

E@I ankaŭ ĉi-jare ebligas al universitataj studentoj realigi sian staĝon, uzante Esperanton.

E@I estas internacia neregistara organizo, kiu instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo kaj organizas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknologioj. Ĝi estas bazita en Slovakio, sed la laboro okazas en la interreto kaj Esperanto estas la laborlingvo.

Nuntempe ni serĉas studentojn-esperantistojn, kiuj ŝatus kadre de sia studo pasigi 3 ĝis 12 monatojn laborante por E@I (ĉu en la oficejo en Slovakio, ĉu el eksterlando). La staĝanto ne ricevos salajron de E@I, sed lia staĝo estos subvenciata de la programo “ERASMUS Studenta Movlibereco por Staĝoj”. Por tio la studento devos sukcese peti, helpata de E@I, tiun stipendion de sia universitato, kiu devas esti aliĝinta al tiu programo.* La preciza procedo kaj limdatoj malsamas inter la universitatoj. Plenigi la formularojn postulas nur malmultan laboron, ŝanco gajni la stipendion estas sufiĉe granda. La stipendio estas inter 300 kaj 1000 € monate kaj dependas de la sendanta kaj ricevanta lando, sed estas pli alta ol simila konata stipendio por ERASMUS-studrestado. La E@I-staĝantoj laboru en Partizánske (Slovakio) aŭ, laŭ interkonsento, en alia loko de sia elekto. En Partizánske E@I helpos trovi loĝadon; en landoj kun oficiala lingvo alia ol la angla, la germana, la franca kaj la hispana eblas partopreni ankaŭ la “ERASMUS Intensivan Lingvo-Kurson” (EILC).

* Estas nun 4366 tiaj universitatoj; kontrolu la vian ĉe http://tinyurl.com/erasmus2013 – en la lasta kolumno devas esti skribite “EUCX” aŭ “EUCP”.

Niaj staĝantoj ankaŭ helpas prezenti la agadon de E@I dum renkontiĝoj, seminarioj kaj konferencoj. Do se esti pagata por partopreni Esperanto-renkontiĝojn estis via revo, vi ĵus trovis la manieron kiel realigi tion! 😉

Por pli da informoj retpoŝtu al E@I-respondeculoj: Peter Baláž – petro@ikso.net, aŭ Marek Blahuš – marek@ikso.net.

Verda rabato anstataŭ kruel-imposto dum SES

Teamo de SES decidis ŝanĝi la nomon kaj sistemon de la t.n. „kruel-imposto“ dum SES, kiu kaŭzis tiom da polemikoj kaj akraj diskutoj en la Libera Folio kaj en lernu-forumo. Anstataŭe ni proponas la nomon „verda rabato“ por ĉiuj, kiuj decidos manĝi senviande dum la aranĝo (vegetare aŭ vegane). Ni pardonpetas al ĉiuj, kiuj ofendiĝis pro la nomo kaj nia decido enkonduki tiun krompagon. Ni konsciis pri kontroverseco de tiu esprimo, sed evidente subtaksis sentemon de pluraj personoj. Parte nia celo estis konsciigi homojn pri la temo kaj veki diskuton pri ĝi, sed evidente la maniero kaj loko por tio ne estis la plej taŭgaj. Ni ankaŭ subtaksis la fakton, ke en pluraj landoj daŭre la esprimoj kiel „vegetarano“ aŭ „vegano“ estas apenaŭ konataj nocioj kaj la vivestima filozofio malantaŭ ili same. Tial do ni decidis pri t.n. „pozitiva diskriminado“ = per rabato allogi pli da homoj kaj ebligi al ili konatiĝi kun senvianda, alternativa manĝkulturo. Nuna teksto en la retejo do sonas jene: “Ĉi-jare ni enkondukas t.n. „verdan rabaton“. Se vi elektos dum SES manĝi senviande (do aŭ vegetare aŭ vegane), vi pagos malpli je 1 EUR tage, do 8 EUR por la tuta aranĝo. Koran dankon pro via komprenemo! Certe ni ĝojos, se vi elektos la malpli kostan varianton, sen superflua kaŭzado de besto-mortigado kaj aldone ŝparos monon. Kaj eble vi eĉ ekŝatos tian manĝkutimon kaj emos en ĝi daŭrigi ankaŭ hejme post la aranĝo :-).” (Legi pli…)

Eldonaĵoj de E@I – jarfina propono 2012

Okaze de la baldaŭa Zamenhof-tago kaj finiĝo de la jubilea jaro de 125-jariĝo de Esperanto volas E@I proponi al diversaj libroservoj, kluboj kaj organizoj plurajn siajn varojn kun rabatitaj prezoj:

Vidu la plenan priskribon de unuopaj varoj en la alŝutita PDF

Novaj /ĉi-jaraj/ eldonaĵoj:

  • lernu-kalendaretoj (por la jaro 2013)

(poŝformataj, 5,5×8,5cm) – havas de unu flanko reklamon, informon pri Esperanto kun adreso de lernu.net, kaj de dua flanko tagojn de 2013 en Esperanto. Minimuma mendo-kvanto: 100 pecoj (6 EUR), prezo: 0,06 EUR/peco

  • DVD „Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012“

Temas pri eksterreta (angle „offline“) eldono de la aktuala stato de Vikipedio en Esperanto de oktobro 2012, kun pli ol 170.000 artikoloj!por libroservoj (ekde 3 ekzempleroj): 2 EUR/peco (Legi pli…)

Novaj Esperanto-kalendaretoj por 2013

E@I kaj la lernu-teamo ĵus kreis kaj proponas novajn lernu-kalendaretojn (poŝformatajn, 5,5×8,5cm) – kiuj havas de unu flanko reklamon, tekston pri Esperanto kun adreso de lernu.net, kaj de dua flanko tagojn de la jaro 2013 en Esperanto. (vidu aldonitajn bildojn de la aspekto) Nia celo estas disdonadi tiun kalendareton fine de ĉi-jaro (kaj komence de la sekva) al ekstera publiko (sed ankaŭ al E-istoj).

Nun ni volus proponi al diversaj organizoj, kluboj aŭ unuopuloj mendi la kalendaretojn – ili estas taŭga, praktika, malgranda kaj malkosta informilo pri Esperanto. (Legi pli…)

KAEST proksimiĝas

Dua ĉi-jara aranĝo de E@I (post SES 2012) okazos novembre. La plej proksima  – “Konferenco pri Aplikoj deKAEST Esperanto en  kaj Tekniko” – okazos ekde la 15-a ĝis la 18-a de novembro 2012 en Modra-Harmónia, Slovakio.

La ĉi-jara ĉeftemo estas: “Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj”, tamen estos spaco ankaŭ por alitemaj prelegoj paralele.

Tiuj el vi, kiuj ankoraŭ ne aliĝis, sed interesiĝas pri la aranĝo, bv. viziti la retejon kun detaloj kaj aliĝilo: http://kaest.ikso.net

La programo de KAEST konsistos el kelkaj partoj:

  • prelegoj (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj)
  • trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.)
  • fakaj diskutoj (pri certa temo)
  • vespera (neformala) programo (Vingustumado, filmo-prezento, diskutoj ks.)
  • ebla ekskurso (laŭ interkonsento kaj mendo)

Ni kore invitas vin ĉiujn veni kaj ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci kaj utiligi novakiritajn sciojn. Kompreneble, ni kun ĝojo bonvenigos viajn kontribuojn, prelegojn pri via fako, scienco. Se vi interesiĝas prelegi dum la aranĝo, menciu tion en via aliĝilo kaj sekve organizantoj kontaktos vin.

Antaŭ la aranĝo samloke okazos eĉ la ILEI-estrarkunsido. Dum KAEST do sekve ankaŭ la ILEI-estraranoj riĉigos la programon per siaj prezentoj/prelegoj.

Aldone: la 16an antaŭtagmeze okazos speciala trejnado pri Vikipedio – kunlabore kun freŝe ĉi-jare fondita organizo “Wikimedia Slovenská republika”, en kiu estas envolvitaj ankaŭ E-istoj. Por la trejnado finance kontribuis per sumo de 600 EUR ankaŭ Wikimedia Foundation.

Bv. sciigi pri la aranĝo ankaŭ viajn konatojn, amikojn, kiuj eventuale povus interesiĝi pri ĝi. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

Rigardu fotojn kaj artikolojn el la lasta KAEST

Kiel Esperanto aldoniĝis en Google Translate

(tiu ĉi artikolo de Marek Blahuš unue aperis en revuo Esperanto, aprilo 2012, n-ro 1257 (4), p. 78)

Ekde la 22-a de februaro 2012 Esperanto ĉeestas inter la lingvoj subtenataj de Google Translate, la plej konata maŝintraduka programo, senpage uzebla per la interreta adreso http://translate.google.com. La aldono de Esperanto kiel 64-a lingvo surprizis la esperantistojn kaj kaŭzis ondon de entuziasmo, sed ankaŭ kritikon de la kvalito de la produktataj tradukaĵoj. Tamen regas konsento pri tio, ke la paŝo de Google estas grava reklamo por Esperanto kiel vivanta lingvo. Revuo Esperanto akiris ekskluzivajn informojn pri la fono de tiu decido. (Legi pli…)

Nova eldono de Komputeko baldaŭ aperos.

La 28-an de aprilo, dum Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, dua eldono de la verko Komputeko estos prezentita (formato A5, 114 paĝoj). Komputeko (mallongigo de “prikomputila terminokolekto”) estas projekto de E@I, kiu celas kunigi la pri-komputilajn terminojn de diversaj vortaroj, por plifaciligi la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj, kaj tiel stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino.

En tiu ĉi dua eldono aperas 7.800 komputil-rilataj kapvortoj en la usonangla lingvo kun traduko al Esperanto. Kompare kun la unua eldono estas pli ol 500 aldonoj kaj modifoj. Troviĝas en ĝi ankaŭ kelkpaĝa multlingva vortareto (usonangla, nederlanda, franca, ĉeĥa) kun kapvortoj en Esperanto kaj kelkaj paĝoj kun bildoj kaj klarigoj.

La Komputeko-libreto estos aĉetabla por 6,6 eŭroj en la libroservoj de UEA kaj FEL. Ekde 10 ekzempleroj vi povas ankaŭ rekte mendi ĉe E@I.

Ankaŭ la retejo de la projekto estas ĝisdatigita. Pri la celoj kaj historio de la projekto troviĝas detalaj informoj en Vikipedio.

La reta PIV: revo fariĝis realo

La 4an aprilo 2012 estis lanĉita longe atendata projekto – ekfunkciis reta versio de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (reta PIV). Ĉe la adreso www.vortaro.net nun troveblas plena versio de PIV, kiu nuntempe en la datumbazo havas 16846 artikolojn kaj 47859 variaĵojn de leksikaj unuoj.

La realigo de la reta versio de PIV estas komuna projekto de SAT (kiu disponigis la enhavon) kaj E@I (kiu prizorgis realigon de la teknika laboro kaj zorgis pri la monkolekta kampanjo). Jam en la jaro 2010 komenciĝis la monkolekta kampanjo por kolekti minimume dek mil eŭrojn por pagi ĉiujn bezonatajn laborojn el tiu mono kaj sekve proponi la uzon de la vortaro al ĉiu ajn senpage.

En majo 2011 estis kolektita la bezonata sumo (efektive alvenis eĉ pli da donacoj ol la minimume bezonataj dek mil eŭroj) kaj komenciĝis la reala laboro pri la reta versio de PIV. Post la dekmonata laboro en aprilo ĉi-jara aperis la unua, “beta”-versio de reta PIV ĉe facile memorebla kaj taŭga retadreso: www.vortaro.net

Sed la laboro pri PIV ne finiĝis – la enhavo de PIV konstante pliboniĝos. Ankaŭ teknike ĝi estos konstante plibonigata. La ĉefa strebo estis aranĝi, ke la interfaco de la vortaro estu por la uzantoj kiel eble plej simpla kaj facila. Planataj estas pluraj aldonaj funkcioj, kiuj aperados iom post iom, por ebligi bonan testadon de la tuto. Baldaŭ devos aperi eblo komenti unuopajn vortojn, diskuti ilin, proponi plibonigojn, k. t. p. (iaspeca forumo por ĉiu vorto). Same aldono de bildoj por unuopaj vortoj estas preparata (por ke la vortaro vere iĝu “ilustrita”).

(Legi pli…)

WP2Social Auto Publish Powered By : XYZScripts.com