Nova lingvoinstrua projekto kun E@I: lernu la ĉeĥan lingvon!

La artikolo estis origine verkita por la oktobra “La ondo de Esperanto”.

Komence de septembro estis lanĉita sekva el la lingvoinstruaj retejoj, en kiuj E@I kunlaboras. Ĉi-foje temas pri instruado de la ĉeĥa lingvo, kiun oni povas eklerni en la paĝaro www.mluvtecesky.net (mluvte česky = parolu ĉeĥe).

czkey1La projekto “CZKey” estis subtenita de la ĉeĥa nacia agentejo de la EU-programo “Erasmus+”, enkadre de la projekto Leonardo. Temis pri 2-jara projekto pri “transpreno de novigo/noveco”, de la antaŭa projekto de E@I “slovake.eu“. La paĝaro pri la slovaka lingvo ekplaĉis al la ĉeĥaj instruistoj de la ĉeĥa, kaj surbaze de la antaŭa kunlaboro ankaŭ pri la germana retejo deutsch.info (pri kiu nun okazas plia paŝo de ties evoluo, kun pretigado de nova enhavo kaj aplikaĵoj) oni en Brno decidis, ke estus tre bone, se ankaŭ la ĉeĥan lingvon oni povus lerni rete, multlingve kaj senpage. La tuton kunordigis Centro de lingva edukado de Universitato de Masaryk en Brno, en kiu ankaŭ laboras Marek Blahuš, kiu ankaŭ aktive kunlaboris pri la projekto. Entute pri la projekto laboris kvin partneroj el Ĉeĥio, Slovakio, Germanio, Aŭstrio kaj Pollando, kaj fakte en 3 el ili estis envolvitaj esperantistoj kaj eblas eĉ rekte diri, ke la projekto mem ekestis danke al Esperanto.

czkey
Parto de la teamo, kiu realigis la projekton

La paĝaro instruas la ĉeĥan lingvon tre bunte kaj abunde: unue troviĝas baza kurso, ekde tuta komencanta nivelo A1 kaj A2, aldone riĉa trarigardo de gramatiko. Sekve estas aldonita parto de B niveloj, kiu jam estas speciale orientita al la “medicina ĉeĥa”, pro la fakto, ke la universitato en Brno instruas medicinajn studentojn de eksterlando, kiuj bezonas ĝuste tian vortprovizon lerni plej urĝe. La kurso estas akompanata de multaj ekzercoj, sep horoj da aŭdmaterialoj kaj tre praktika vortaro. En la retejo ankaŭ troviĝas multlingva diskutforumo kaj aldone buntaj informoj pri Ĉeĥio.

czkey2La paĝaro mem estas havebla nun en kvin lingvoj: la ĉeĥa, slovaka, pola, germana kaj angla. Prepariĝas la rusa versio, pripensataj estas kelkaj aliaj. La esperanto-versio ankoraŭ ne ekzistas – ĉefe temas pri tempa kaj persona manko: la enhavo de la retejo konsistas el preskaŭ 350 paĝoj da teksto – kio estas enorma kvanto, por fari ĝin de volontulo/j. Ĝis nun ni ne sukcesis trovi taŭĝa/jn homo/jn en Ĉeĥio, kiuj pretus helpi pri la paĝaro kaj E-igi ĝin. La sistemo estas tamen kreita tiel, ke eblu aldoni ajnan lingvon al la paĝaro, do kompreneble EO versio estus tre bonvena.

Sekva en la vico de lingvoj, pri kiuj nun E@I okupiĝas estas la rusa – jam venontjare espereble aperos beta-versio de la paĝaro ankaŭ por tiu ĉi lingvo, kadre de la EU-projekto “Russian Online”.

Novaĵojn pri la retejo kaj ankaŭ pri la ĉeĥa lingvo ĝenerale eblas sekvi ankaŭ en Facebook: www.facebook.com/mluvtecesky.net

Plurlingvula renkontiĝo en Berlino

Antaŭ kelkaj tagoj finiĝis la Plurlingvula renkontiĝo (Polyglot Gathering), kvartaga aranĝo en Berlino por ĉiaj lingvoŝatantoj. Al ĝi veturis du teamanoj de E@I: Matthieu (mi) kaj Petro (nia altestimata laborestro).

Pli ol 300 lingvemuloj el la tuta mondo kunvenis en hotelo en Berlino por praktiki lingvojn kaj paroli pri ili. Mi havis ŝancon babili kun multe da homoj en ĉiuj lingvoj, kiujn mi konas (diversnivele): Esperanto, franca, angla, slovaka, rusa kaj germana. Mi ĝojis vidi, ke mi povas sufiĉe bone konversacii ruse, sed mia germana estas eĉ pli malbona, ol mi pensis. Kelkaj homoj diris pri mia akĉento en kelkaj lingvoj “Mi ne divenus, ke vi estas franco.” Verŝajne tio estas komplimento.

Mi parolas (uzante sufiĉe larĝan difinon de “paroli lingvon”) nur ses lingvojn (jes, tiu kunveno vere estas loko, kie eblas diri “Mi parolas nur ses lingvojn”!), sed multaj partoprenantoj scipovis pli; kelkaj eĉ parolis dekduon da ili. Mi tre ĝojis esti ĉirkaŭata de aliaj frenezuloj, kun kiuj eblas ŝanĝi lingvon plurfoje meze de diskuto kaj kiuj konsideras vortojn kiel “morfologio” tute normalaj.

La ĉefa lingvo de la renkontiĝo estis la angla — la sola, kiun komprenis ĉiuj partoprenantoj. Sed plej multaj partoprenantoj parolis ankaŭ la francan, la hispanan aŭ la germanan, kaj aliaj oftaj lingvoj estis la itala, portugala, rusa kaj, surprize, Esperanto. Mi vidis tie multajn konatajn (kaj ankaŭ multajn nekonatajn) Esperanto-parolantojn, kaj mi tre miris, ke la ĝenerala opinio pri ĝi ŝajnis pozitiva. Multaj homoj interesiĝis pri Esperanto (do mi — espereble ne tro — multe reklamis pri SES), kaj ni rapide forvendis la german-, franc- kaj anglalingvajn ekzemplerojn de Esperanto per la rekta metodo.

Du E@I-teamanoj vendas librojn en Berlino
Du E@I-teamanoj vendas librojn en Berlino

(Legi pli…)

Parolu kaj lernu (Speak and learn) – nova aplikaĵo ankaŭ kun Esperanto!

E@I kunlaboras lastatempe pri diversaj edukaj projektoj – unu el ili estas ĵus lanĉita: “Speak and learn” (Parolu kaj lernu) – aplikaĵo por plurfunkciaj telefonoj kaj tabulkomputiloj.

En la lerniga aplikaĵo vi trovos 20 lingvojn, inkluzive Esperanton! La ĉefa ideo de la aplikaĵo estas kolekto de ĉ. 380 gravaj parolturnoj, frazoj, esprimoj, utilaj ĉefe por Erasmus-studentoj. (Kompreneble uzi ĝin povas iu ajn por iu ajn celo.)

La aplikaĵo estas senpaga, kaj uzebla por ĉiuj tri plej grandaj operaciumaj sistemoj: iOS, Android kaj Windows. La aplikaĵo estas ĉefe kreita por uzado en plurfunkciaj (saĝaj) telefonoj, sed eblas ĝin funkciigi ankaŭ en tabulkomputiloj. Avantaĝo de la aplikaĵo estas, ke oni povas elekti lingvojn laŭbezone (kaj ŝanĝadi ilin iam ajn), do la aplikaĵo povas utili kaj lerni Esperanton, sed ankaŭ ajnan de la ceteraj 19 lingvoj. Aldone, estas ĝis nun relative malmultaj aplikaĵoj kun Esperanto, do des pli bonas, kiam nia lingvo aperas en tia ĉi pli granda projekto, kiu inkluzivas jam tuj 20 lingvojn. (Legi pli…)

Unua ŝerco-retejo en Esperanto lanĉita!

La organizo E@I ĵus lanĉis novan retejon: Ridejo, retejo por ŝercoj en Esperanto. Humuraj retejoj estas multegaj en aliaj lingvoj, sed ĝis nun mankis simila en Esperanto. Tial E@I venas kun la verdlingva retejo, por humurigi kaj amuzigi esperantistojn. La funkciado estas simpla kaj simila al tiu, kiun oni trovas en multaj tiaj retejoj: ŝercoj kaj amuzaj bildoj estas ordigitaj laŭ pluraj kategorioj, kaj legantoj povas proponi ŝercojn (viaj aldonoj estas tre bonvenaj!), voĉdoni por la plej amuzaj kaj diskonigi ilin en sociaj retoj.

La retejon, kiu estis delonge planata, fine realigis Matthieu Desplantes (nova ĉi-jara dungito de E@I), kiu pasintjare programis ankaŭ la projekton “Bonan Apetiton” – retejon pri veganaj kaj vegetaraj receptoj en Esperanto.

La logotipo de la nova retejo estas verko de la nova volontulino de E@I Jelena Ĥusanova el Rusio.

ridejo

La retejo nun enhavas nur malmultajn ŝercojn; la ideo estas krei platformon, kien esperantistoj mem kontribuu kaj aldonadu la ŝercojn. Kiel diras kunordiganto de E@I Peter Baláž: “La ŝercoj estas foje tikla afero, ili kapablas foje kolerigi aŭ ofendi homojn, sed ni esperas, ke nian retejon homoj vizitados ĉefe por amuziĝi. Ankaŭ humuron oni devas trakti kun humuro :). Celo de la retejo ne estas iun konkretan humiligi, sed disponigi platformon, kie ni povas ĉiuj alŝuti niajn ŝatatajn ŝercojn kaj kundividi ilin kun aliaj E-istoj de la mondo.”

Vi ĉiuj do estas bonvenaj kontribui al la historie unua reta kolekto de ŝercoj en Esperanto!

Fariĝu E@I-volontulo ekde marto aŭ aprilo

Estu volontulo en la oficejo de E@I!

Edukado@Interreto intencas inviti du novajn volontulojn – kandidatiĝu tuj!

Ĉu vi…:

  • estas vojaĝema, juna (18- ĝis 30-jara) esperantisto el ekstereŭropa lando*?
  • ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj) kaj volas helpi la disvastigadon de Esperanto?
  • ŝatus dum 12 monatoj senpage loĝi en la Esperanta ĉefurbo de Slovakio kaj esti membro de internacia teamo, kiu ĉiutage laboras por Esperanto, en Esperanto?
  • deziras ekkoni Slovakion, ĝiajn kulturon kaj lingvon?
  • volas renkontadi esperantistojn el la tuta mondo kaj kunlaboradi kun ili?

Se jes, tiam ni invitas vin veni volontuli al la oficejo de E@I!

*La akceptataj landoj estas: Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

La ĉi-jaraj volontuloj
La ĉi-jaraj volontuloj

(Legi pli…)

Neĝtabulumado en Malaltaj Tatroj

Finon de januaro laborantoj kaj volontuloj de E@I pasigis kune en la slovaka montara vilaĝeto Liptovský Ján. Dum kvar tagoj ni aktive ripozis per sportumado kaj diversaj aliaj aktivaĵoj. Bonŝance neniu rompis siajn krurojn kaj ĉiuj feliĉe revenis hejmen. 🙂

DSCN8172
Neĝtabulistoj pretaj por leciono 🙂

Ĉefa programero dum niaj ferioj estis neĝtabulado. Duono de E@I-anoj neniam antaŭe neĝtabulis, kelkaj havis jam ian sperton. Se iu volis, povis elekti ankaŭ skiadon. Dum unuaj du tagoj ni havis instruistinon, kiu montris al ni, kiel uzi neĝtabulon kaj kiel movi niajn genuojn kaj piedojn.

DSCN8212
La nunaj 4 volontuloj en E@I (Ania, Alberto, Matthias, Rasmus).

 

Ni komencis je malalta, sed sufiĉe akra monteto. Kvankam mi aĉetis artikoprotektilojn, ĉiutage mi ekhavis multajn novajn ekimozojn post ofta falado sur neĝo. Poste ni ŝanĝis monteton al iom malpli akra, sed kun skilifto, do ni povis ankaŭ eklerni kiel ĝin uzi. Kaj tio entute ne estas tiel facila, kiel aspektas, almenaŭ ne je la komenco.

DSCN8197
La naturo de Malaltaj Tatroj vintre vere belegas.

Sed neĝtabulumado ne estis nia nura okupo dum tiu plilongigita semajnfino. Ni ankaŭ vizitis la akvoparkon Tatralandia, kie eblas naĝi en diversaj basenoj kun termala aŭ mara akvo, uzi toboganojn aŭ simple kuŝi en tropikaj temperaturoj kaj ripozi rigardante belegan montaran pejzaĝon de slovakaj Tatroj kovritaj per neĝo.

DSCN8085
Ripozitaj post naĝado, ni “krokodilis” 🙂

Tio ne estis fino de niaj aktivaĵoj. Antaŭ naĝado en Tatralandia ni vizitis ankaŭ apudan aerodinamikan tunelon, kie ni povis flugi kiel birdoj. Unue ni devis vesti specialajn supertutojn, kaskojn, okulvitrojn kaj partopreni trejnadon. Poste ĉiuj dum du minutoj povis eksenti sin kiel paraŝutistojn, kiuj ĵus saltis el aviadilo.

DSCN8073
La flug-teamo de E@I post sukcesa paraŝuta salto en la aer-turbino.

Por kuraĝuloj estis ankaŭ tre interesa ekskurso al Ursa Kaverno, kie gvidis nin Ján Vajs. Mi persone jam vizitis kelkfoje kavernojn, sed kutime malpli grandajn. Granda avantaĝo de nia ekskurso estis spertulo kiel Ján Vajs, kiu perfekte konas historion de la kaverno kaj ĉiujn ĝiajn sekretojn. Ene ni vidis ankaŭ stalagmitojn, stalaktitojn kaj kelkajn dormantajn vespertojn.

DSCN8116
Vintra Liptovský Ján el la rigardturo.

Mi tre ŝatas montojn, ankaŭ kavernojn, do por mi tio estis tre interesaj tagoj plenaj je multaj interesaj atrakcioj. Pro mia mallerteco eble mi ne havas ian specialan talenton en neĝtabulado, sed eĉ tia nespertulo kiel mi havis ŝancon ekkoni novan sporton kaj ĝui vintran veteron.

DSCN8178
Neĝtabulumi sur freŝa neĝo? Bonega matena sporto.

 

Ania Liszewska

E@I-volontulino

Volontuloj en E@I

Dum la pasinta jaro, E@I ricevis la unuajn volontulojn kadre de la Eŭropa Volontula Servo. Dum 12 monatoj, ili laboris en la sidejo de Edukado@Interreto en Partizánske (Slovakio). Ili havis la okazon partopreni kaj mem kunorganizi diversajn aranĝojn (ekzemple orienteŭropan renkontiĝon de vikipediistoj kaj SES). Ili ankaŭ partoprenis en organizado de lingvo-kafejo por la loĝantoj de la urbo, prezentis siajn landojn en lernejoj kaj partoprenis en la interretaj projektoj de E@I (interalie Bonan Apetiton, deutsch.info, lingvo.info, monda.eu). Tion farante, ili ekkonis novan landon kune kun ĝiaj kulturo, popolo kaj lingvo, kaj ricevis sperton de longtempa volontulado. Ilia restado estis kunfinancata de la Eŭropa komisiono kadre de la programo “Mládež v akcii”.

Volontuloj
La du pasintjaraj volontuloj: Kaan el Turkio kaj Matthieu el Francio

Ĉi-jare alvenis kvar novaj volontuloj el kvar landoj: Rasmus el Svedio, Matthias el Germanio, Anna el Pollando kaj Alberto al Italio. Ili alvenis en septembro kaj oktobro kaj restos por 11 aŭ 12 monatoj. Inter iliaj taskoj estas organizado de diversaj aranĝoj (lingvokafejo, KAEST, SES…), tradukado, programado kaj aliaj taskoj, depende de la individuaj scioj.

E@I-teamo
La E@I-teamo, inkluzive de la kvar novaj volontuloj

Iĝu staĝanto ĉe E@I ĉi-somere!

Ĉu vi studas ĉe universitato en EU, EEA, Svisio aŭ Turkio pri informadiko, kognaj sciencoj, lingvistiko, pedagogio, ĵurnalismo, ekonomio, arto aŭ alia fako?

  • Gajnu monon,
  • ricevu studpoentojn,
  • akiru sperton,
  • vivu eskterlande,
  • lernu novan lingvon,
  • kaj helpu al Esperanto!

E@I ankaŭ ĉi-jare ebligas al universitataj studentoj realigi sian staĝon, uzante Esperanton.

E@I estas internacia neregistara organizo, kiu instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo kaj organizas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknologioj. Ĝi estas bazita en Slovakio, sed la laboro okazas en la interreto kaj Esperanto estas la laborlingvo.

Nuntempe ni serĉas studentojn-esperantistojn, kiuj ŝatus kadre de sia studo pasigi 3 ĝis 12 monatojn laborante por E@I (ĉu en la oficejo en Slovakio, ĉu el eksterlando). La staĝanto ne ricevos salajron de E@I, sed lia staĝo estos subvenciata de la programo “ERASMUS Studenta Movlibereco por Staĝoj”. Por tio la studento devos sukcese peti, helpata de E@I, tiun stipendion de sia universitato, kiu devas esti aliĝinta al tiu programo.* La preciza procedo kaj limdatoj malsamas inter la universitatoj. Plenigi la formularojn postulas nur malmultan laboron, ŝanco gajni la stipendion estas sufiĉe granda. La stipendio estas inter 300 kaj 1000 € monate kaj dependas de la sendanta kaj ricevanta lando, sed estas pli alta ol simila konata stipendio por ERASMUS-studrestado. La E@I-staĝantoj laboru en Partizánske (Slovakio) aŭ, laŭ interkonsento, en alia loko de sia elekto. En Partizánske E@I helpos trovi loĝadon; en landoj kun oficiala lingvo alia ol la angla, la germana, la franca kaj la hispana eblas partopreni ankaŭ la “ERASMUS Intensivan Lingvo-Kurson” (EILC).

* Estas nun 4366 tiaj universitatoj; kontrolu la vian ĉe http://tinyurl.com/erasmus2013 – en la lasta kolumno devas esti skribite “EUCX” aŭ “EUCP”.

Niaj staĝantoj ankaŭ helpas prezenti la agadon de E@I dum renkontiĝoj, seminarioj kaj konferencoj. Do se esti pagata por partopreni Esperanto-renkontiĝojn estis via revo, vi ĵus trovis la manieron kiel realigi tion! 😉

Por pli da informoj retpoŝtu al E@I-respondeculo Peter Baláž – petro@ikso.net.

Agadplenaj monatoj ĉe E@I

Danke al la hungara programo Campus Hungary, mi partoprenis kvinmonatan staĝon, rilatan al miaj studoj, ĉe E@I en Slovakio. Mi estis certa, ke mi

Postlabora tempo en trinkejo
Postlabora tempo en trinkejo

elektas bonan lokon por mia staĝo, baze de nia antaŭa kunlaboro dum SES 2012, kie mi partoprenis kiel kunorganizanto. Pro la sukcesa kunlaboro ekplaĉis al mi la organizo, kaj mi decidis pasigi mian staĝon ĉe E@I.

Mi akiris mian bakalaŭran diplomon en hungara universitato en la fako de andragogio, kie mi vaste lernis pri organizado de kulturaj aranĝoj, kaj nuntempe mi studas kulturan mediacion en la sama universitato. La agado de E@I plej parte kongruas kun miaj studoj, kaj helpis al mi akiri pliajn spertojn en internacia medio en mia agadkampo.

La sidejo de la organizo troviĝas en ĉarma slovaka urbeto, kaj disponigas trankvilajn kondiĉojn por ĉiutaga aktivado por Esperanto. Amikema teamo atendis min, kaj ne mankis taskoj por plenumi. Ni ĉiuj kune laboris en la oficejo de E@I (kiu en majo translokiĝis al pli granda kaj pli bela oficejo, preta por pli da kunlaborantoj!), kaj plej ofte bezonis uzi komputilon por la laboro. Danke al tio mi eklernis plurajn novajn programojn kaj ilojn, kiujn mi antaŭe ne scipovis uzi. Pro tio, ke E@I havas plurajn retajn programojn, ĉiam estis io por traduki/prizorgi, ekzemple mi aldonis grandan parton de la anglaj kaj Esperantaj tradukoj de deutsch.info, mi tradukis la mankantajn partojn de la retejo de SES kaj E@I al la hungara, pligrandigis la enhavon de la mediateko de la nova aperonta lernu.net, prizorgis la sociajn retojn de la organizo, ktp… (Legi pli…)

SES 2013 de staĝanta vidpunkto

SES organiza teamo (fot. Andi Münchow)

Eksterlanda vivo de staĝantino ne facilas – percipe dum grandaj esperantaj aranĝoj! Ĉijare mi partoprenis mian unuan SES en Martin, sed ekde komenco en nekutima rolo: anstataŭ diligente studi la lingvon ĉiumatene kaj normale partopreni programarojn posttagmeze, mi diversmaniere laboris kune kun la organizantoj helpante kiel eblis laŭ kapabloj. Dua nia staĝanto, komputikisto de Ĉehio (Václav Zouzalík), estis plentempe okupita pri Interreta konekto (dum du unuaj tagoj li senĉese kunigadis komputilojn kaj saĝtelefonojn de partoprenantoj kun la reto) do plej penigaj kaj enuaj taskoj restis por mi. SES komenciĝis por ni jam semajnon antaŭ solena malfermo, post longaj kaj nervozigaj por la tuta teamo preparadoj ni finfine alvenis al Martin unu tagon antaŭ la oficiala alventago. Kvankam restis multege da laboro, surloke mi tuj malfremdiĝis kaj ekĝuis la etoson de SES vidatan tra malantaŭa pordo.

Kiel studentino de filologio mi kompreneble riĉigis mian vortstokon – kvankam mi ne partoprenis matenajn lecionojn de Esperanto tempomanko, mi ofte parolis kvazaŭ-slovake kun lokaj laboristoj de nia ejo kiam ekzemple necesis malfermi rompitan seruron. Unue mi iom timis, sed kun la Lingvo Internacia, slovak-esperanta vortareto kaj rideto eblis solvi ĉiujn problemojn. Indas rimarki ke mi ege progresis dum tiu tempo, ĉar antaŭe mi apenaŭ studis la slovakan, kaj post reveno mi eĉ refreŝigis mian konton ĉe slovake.eu. Mi sukcesis ankaŭ utiligi kelkajn kapablojn pri kiuj mi eĉ ne sciis ke mi ilin havas – verŝajne oni pravas dirante ke oni lernas tutan vivon. Dum lingva tago mi debutis kiel prelegantino: mi unuan fojon en la vivo gvidis kurseton de la pola lingvo por eksterlandanoj en Esperanto kaj verdire kun mia lingva nivelo ĝi estis por mi traŭma sperto. Bonŝance estis kun mi mia pli sperta amikino de vroclava klubo, Ania Liszewska, kaj dank’ al ŝi ni kune sukcesis respondi vere komplikajn gramatikajn demandojn; mi estis surprizita kiom multe da homoj venis al nia prelego kaj scivolemas lerni pri la pola lingvo kaj foje eĉ babili pole!

kontentaj lernantoj dum leciono

Tagajn programerojn mi partoprenis tre sporade kaj mi elektis nur la plej utilajn kaj laŭ mi interesajn por mi temoj; amaso da programproponoj kaŭzis, ke oni ne povis ĉeesti ĉion. Persone mi ĉiam plej bone amuziĝas ludante en vortludoj aŭ simple babilante kun amikoj, do mi partoprenis aligatorejon kaj skrablo-ludadon. Interesajn mi trovis ankaŭ prelegojn, precipe pri esperanta mono Steloj (Roĉjo), organizado de loka e-agado, kaj tre amuza ciklo de prelegoj pri esperanta leksiko: neologismoj, slango kaj obscena leksiko (Konstantin Tiĥomirov). Intertempe mi partoprenis ankaŭ kurson de toki pona okaze de la apero de la unua papera lernolibro de tiu ĉi artefarita lingveto. Intereso pri toki pona estis mirige granda, dum prelego mankis liberaj seĝoj en klasĉambro kaj vespere en manĝejo jam videblis multaj homoj kun lernolibroj parolante toki pone. Mute pone! (signifas „tre bone” en toki pona 🙂 )

koncerto de ĴeLe

Kaj ĝuste almenaŭ vesperojn havis mi pli malpli liberajn, do mi plej ĝuis koncertojn, kaj neoficjalajn programerojn en drinkejo. Bona propono por malfrua vespero estis ankaŭ programo en gufujo: okazis renkontiĝoj kunigitaj kun etaj akustikaj koncertoj de Johannes kaj LPG, kiuj krom tio koncertis ankaŭ sur granda scenejo de nia koncertejo. Dum SES okazis ankaŭ du mondaj premieroj de ĉarmaj muzikvideaĵoj faritaj de Eva Fitzelová por Johannes Mueller (Ĉu vi imagas kaj Mi kaptos vin) kaj LPG (Alia aventuro). Sendube plej ofte kantataj per partoprenantoj kantoj estis novaj muzikaĵoj: Dankon de nova KD Regestilo (Jonny M) kaj Televido de Ĉiamen plu (LPG) kun sufiĉe facila kaj memorinda refreno kiu ekplaĉis eĉ al komencantoj. Aldonante novan KD-on de La Perdita Generacio al ĉiuj kongresaj sakoj organizantoj kontentigis ĉiujn partoprenantojn: por longjaraj ŝatantoj ĝi estis bonega surprizo kaj sekva aventuro kun plej ŝatata muzikgrupo, por tutkomencantoj – unua, kaj verŝajne ne lasta, renkontiĝo kun Esperanta muziko.

Kunlaborado dum aranĝo donas memfieron, eĉ se ne ĉio iras glate kaj laŭplane – ĉiam mi aŭdis de pli spertaj geamikoj. Kompreneble mi apenaŭ kredis, ke krom laceco organizantoj kapablas senti ion ajn post pli ol semajno da malfacila laboro surloke dum aranĝo. Eble rolo de staĝanto-helpanto plej oportunas por progresintoj? Oni ankoraŭ ne decidas pri gravaj aferoj, kio estas sufiĉe bona se oni parolas Esperante ne pli longe ol unu jaron kiel mi, sed aliflanke oni jam ne plu estas kutima partoprenanto kaj oni vidas, spertiĝas kaj agas pli. Do, se vi volas helpi kiel staĝanto ne nur dum SES 2014 sed ankaŭ en oficejo en Partizánske pri diversaj projektoj – iĝu sekva staĝanto de E@I! Mi kore rekomendas 😉

(Plena SES-fotaro troveblas ĉi tie)

Romualda Jeziorowska, staĝantino de E@I

 

WP2Social Auto Publish Powered By : XYZScripts.com