Cyberhelp.eu – retejo pri la reta ĉikanado atendas la Esperantan tradukon

cyberhelp_logotipoInterreto, komputiloj kaj poŝtelefonoj hodiaŭ ludas gravan kaj preskaŭ neeviteblan rolon en ĉies vivoj, inkluzive de infanoj kaj junuloj. Kvankam en plej multaj kazoj, tio estas bona kaj utila, uzado de la interreto havas ankaŭ riskojn. Unu el tiuj estas reta ĉikanado: turmentado de infanoj fare de (ekzemple) samklasanoj, kiu ne ĉesas, kiam la lernejo finiĝas, sed sekvas ilin ankaŭ ĝis ilia ĉambro. Granda proporcio de junuloj (minimume 1 el 5, laŭ kelkaj fontoj eĉ ĝis duono de ĉiuj ret-uzantaj junuloj) jam spertis tiuspecan ĉikanadon. Ĉar la gepatroj kaj instruistoj kutime kreskis en mondo sen interreto, aŭ almenaŭ sen Facebook kaj saĝtelefonoj, ili ne ĉiam scias, kiel reagi al tiaj fenomenoj. Pro tio la organizo Edukado@Interreto, kunlabore kun 7 aliaj partneroj el diversaj eŭropaj landoj, partoprenis al kreado de la retejo pri kiberia ĉikanado: http://cyberhelp.eu La paĝaro celas trejni ĉefe instruistojn (sed ĝi utilos ankaŭ por gepatroj kaj eĉ la lernantoj mem), por ke ili sciu, kion fari kaze de reta (kiberia) ĉikanado de iliaj lernantoj, kaj kapablu instrui ilin pri tiuj temoj.

En la retejo troviĝas bunta enhavo:

  • Enkonduko:
    • Kio estas reta ĉikanado?
    • Kialoj, motivoj
    • Sekvoj
    • Kiel mi malkovras retan ĉikanadon?
    • Jura aspekto
    • Kondut-reguloj
    • Kie oni helpos al mi?
  • Instrumaterialoj (ellaboritaj speciale por instruistoj kaj pedagogoj kaj adaptitaj al diversaj instrugradoj)
  • Lernigaj videoj (en kiuj pedagogoj kaj juristoj el diversaj Eŭropaj landoj rakontas siajn opiniojn kaj spertojn pri la reta ĉikano)
  • Diskutejo (Interaktiva forumo en multaj lingvoj por pedagogoj kiu helpas trovi fakan konsilon kaj interŝanĝi spertojn)

La projekto daŭris de 2013 ĝis 2015 kaj estis financata de la Eŭropa Komisiono. Ekde 2015 okazas dua paŝo de tiu projekto sub la nomo « Schu hin! » (Rigardu!): la retejo estos plivastigita kaj kovros pli da temoj, kiel ekzemple protekto de personaj datumoj. La retejo estas nun disponebla en dek lingvoj (bg, cs, de, gr, en, es, lt, ro, si, sk), sed ankoraŭ ne en Esperanto; Se tiu ĉi temo interesas vin kaj vi ŝatus helpi traduki la paĝon al Esperanto, via helpo estas tre bonvena! Vi povas kontakti nin ĉe info HELIKO ikso PUNKTO net kaj sinproponi por la tradukado. La retejo uzas tre facilan traduksistemon (al kelkaj eble konatan de ekz. Lernu.net aŭ lingvo.info). La Esperanto-versio jam estas je 24% tradukita, do bezonatas la ceteraj 76% da enhavo, kio estas ĉ. 35 paĝoj. Jen do bona defio, kontribui al moderna lingvo-uzo de Esperanto, pri moderna kaj tre aktuala temo! Ĉu troviĝus volontulo/j por tiu tasko?

Matthieu Desplantes kaj Peter Baláž

La 101-a UK – eksterordinara reklamo tra la urbo kaj la lando

Ĉu la Universalaj kongresoj estas ĉefe aranĝoj por Esperanistoj (por renkontiĝi, babili, kunsidi, diskuti, amuziĝi) aŭ ili servu kiel perfekta, taŭga reklamilo de nia movado, propagandilo pri Esperanto por ekstera publiko? Verŝajne ideala solvo estas kombini tiujn ĉi du flankojn de la kongresoj. Kun taŭga strategio eblas kontentigi ambaŭ dezirojn. Pri tio nun strebas la slovaka teamo, organizante la 101-an Ukn en Nitro. Ĉu ĝi sukcesos, eblos taksi facile tuj post la kongreso. Jen, tamen jam nun eblas raporti pri la antaŭkongresa reklamo pri Esperanto kaj pri planoj dumkongresaj. (Legi pli…)

Mia vivo kiel Esperanto-volontulo

Ni ĉi tie republikigas artikolon, kiun nia irlanda volontulo Robert verkis kaj publikigis en sia blogo.


Dum la Kristnaskaj ferioj, mi revenis hejmen kaj renkontis kelkajn amikojn kaj ili demandis min kion mi faras nuntempe. “Nu,” mi diris, “mi laboras en Esperanto-oficejo.” Ili tute ne povis kompreni min. Kio estas Esperanto? Kial iu volus paroli ĝin? Kial ne paroli la anglan, la lingvo de ĉiuj en la mondo? Ĉu Esperanto eĉ estas vera lingvo? Ĉu mi freneziĝis? (Legi pli…)

Evoluigo de deutsch.info

En 2013 estis lanĉita la retejo deutsch.info, multlingva retejo por lerni la germanan lingvon. Ĝi estas la tria tia retejo, en kiu partoprenis E@I: ĝi sekvas lernu! kaj Slovake.eu, kaj post ĝi sekvas mluvtecesky.net kaj russky.info.

Deutsch.info estas la plej populara el ĉiuj retejoj, pri kiuj E@I kunlaboris: ĝi estis vizita pli ol 6 milionojn da fojoj ekde sia apero; en la pasinta monato, ĝi ricevis 436 000 vizitojn kaj averaĝe 15 000 homoj vizitas ĝin ĉiutage. Ĝi enhavas kursojn de nivelo A1 (komencanto) ĝis B1 (progresanto) kaj praktikajn informojn por vivi en Germanio kaj Aŭstrio. Ĝi estas disponebla en 19 lingvoj, inkluzive de Esperanto. La laste aldonita lingvo estas la araba, kaj la persa aperis danke al irana esperantisto.

Tipa leciono en deutsch.info
Tipa leciono en deutsch.info

Nuntempe (de 2014 ĝis 2017) okazas dua paŝo de la projekto, financata la programo Erasmus+ de la Eŭropa Unio: la retejo estos plivastigita per kurso de nivelo B2, ĝi estos tradukita al pli da lingvoj, estos aldonitaj pli da utilaj informoj (jam aperis praktitaj informoj por rifuĝintoj) kaj la mediateko estos pliriĉigita. Pri tiu projekto kunlaboras naŭ partneroj el sep landoj, kaj en tri el tiuj naŭ organizaĵoj laboras esperantistoj (E@I, Studio Gaus kaj Inter-kulturo).

Nova projekto: lernu la rusan

rusa_ursoE@I nuntempe laboras pri nova projekto: Russky.info, retejo por lerni la rusan lingvon. La projekto, subtenata de la eŭropunia programo Erasmus+ sub la nomo “Russian Online”, daŭras de 2014 ĝis 2017.

Russian Online provizos senpagan multlingvan kaj interagan retejon por reta lernado de la rusa lingvo. La retejo enhavos ne nur kursojn de la rusa lingvo en la niveloj A1 kaj A2, sed ankaŭ praktikajn informojn por komerci en Rusio. Estos specifaj lecionoj pri komercado en Rusio. Vortaro kun 10 000 vortoj inkluzivanta sonregistrojn de la elparolo kaj gramatika gvidilo kompletigos la lernan sperton. La retejo aperos fine de 2016 aŭ printempe en 2017 kaj ĝi estos disponebla minimume en 9 lingvoj.

Surbaze de la sperto de lernu!, kiun vi certe konas, E@I kaj la germana firmao Studio Gaus decidis antaŭ pluraj jaroj plivastigi la ideon al aliaj lingvoj kaj krei la retejon Slovake.eu laŭ la sama principo, por instrui la slovakan. Ĉar tiu projekto estis sukcesa, ili plu kunlaboris por krei la retejojn Deutsch.info kaj Mluvtecesky.net, respektive por la germana kaj la ĉeĥa.

Estas interese rimarki, ke ĉi tiu projekto naskiĝis danke al lernu! kaj Esperanto. Pri ĝi kunlaboras 10 partneroj el 7 landoj, kaj ĉe tri el ili laboras esperantistoj. Tio montras, ke esperantistoj interesiĝas ne nur pri sia lingvo, sed ankaŭ pri aliaj. Kaj, plej grave, vi baldaŭ povos lerni tiun fascinan kaj belegan lingvon, pordon al riĉa kulturo kaj vasta mondoparto!

La plej freneza kaj plej bona jutuba esperantisto

Artikolo verkita de Robert, nia volontulo en Irlando.


Se vi volas plibonigi vian Esperanton, lerni pri la lingvo, vidi vivon en Aŭstralio aŭ simple amuziĝi, do rigardu la filmetojn de Evildea. Li estas unu el la plej aktivaj Esperantistoj en la mondo kaj kreas filmeton ĉiutage. La filmetoj estas pri io ajn en la mondo, lia vivo, la historio kaj kulturo de Esperanto, diskutoj de interesaĵoj aŭ amuzaj stultaĵoj.

Originale, Evildea (kies vera nomo estas Richard Delamore) videoblogis angle, sed iom post iom, la kanalo pli kaj pli Esperantiĝis kaj nun ĉiuj videoj estas Esperante. La filmetoj estas popularaj kun komencantoj (precipe la “Duolinganoj”) kiu volas praktiki sian Esperanton kaj aŭdi la lingvon. Li parolas klare, sen fortakĉento kaj enkondukas homojn al Esperantujo. Sed pli spertaj Esperantistoj ankaŭ ŝatas liajn videojn ĉar ili estas amuzaj kaj interesaj. Oni ĝojas vidi Esperantajn videojn kiuj ne estas simple denove pliaj videoj pri kiel bonega Esperanto estas. Anstataŭe li ofte ŝercas (li komencas ĉiujn filmetojn per “Jen Evildea, via Dio!”), faras stultaĵojn (li manĝis akran kapsiketon), ludas videoludojn (li eĉ instruis Esperanton per World of Warcraft) kaj simple uzas Esperanton kiel normalan, vivantan lingvon. Li parolas pri sia vivo, laboro, edzino, amikoj, kaj serioze kaj ŝerce, kaj ofte agas freneze.

Kelkaj filmetoj havas subtekstojn (ĉefe angle kaj Esperante) kaj oni povas aldoni pliajn per Amara. Li videblogas ĉiutage, komencinte antaŭ naŭ monatoj, do estas ĉirkaŭ 300 videoj kun entute preskaŭ 200 000 vidoj. Do se vi iam volas rigardi iun Esperantaĵon por praktiki, informiĝi aŭ amuziĝi, spektu Evildea.

10-jariĝo de E@I: projektoj, defioj, sukcesoj

Jen eta superrigardo pri la agado de E@I ekde ties komenco ĝis nun (14-a de novembro 2015), omaĝe al la 10-jariĝo de la fondo de la organizo kiel memstara neregistara organizaĵo:

Historio skize

  • 1999 – fondo de neoficiala laborgrupo “Esperanto@Interreto” (E@I)
  • 2000 – unua trejnseminario
  • 2002 – lanĉo de lernu.net
  • 2005 – (14.11.) – oficiale agnoskita internacia neregistara organizo (en Slovakio): E@I (Edukado@Interreto)
  • 2007 – unua SES (Pribylina, Slovakio)
  • 2009 – unua EU-projekto: retejo Slovake.eu (peresperanta, ne poresperanta projekto)
  • 2010 – unua staĝanto per programo Erasmus
  • 2010 – unua KAEST, organizita de E@I
  • 2011 – propra oficejo en Partizánske
  • (2013 – ŝanĝo de la oficejo al pli granda)
  • 2013 – unua volontulo per EVS
  • 2015 – 10-a SES (Martin, Slovakio)

La agado de E@I konsistas el kelkaj partoj, foje forte ligitaj, foje tute sendependaj. La projektojn kaj la agadon eblas dividi al: organizado de aranĝoj, kreado de edukaj retejoj, eldona agado, ceteraĵoj. Jen eta superrigardo de ili, dividitaj al unuopaj kategorioj.

(Legi pli…)

Fariĝu E@I-volontulo ekde aŭtuno

Erasmus+Estu volontulo en la oficejo de E@I!

Edukado@Interreto intencas inviti kvar novajn volontulojn – kandidatiĝu tuj!

Ĝisdatigo: Ni denove havas unu liberan lokon en nia oficejo por nova volontul(in)o. Ni povas akcepti volontulon de ajna lando de Eŭropa Unio (krom Slovakio), Makedonio, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio aŭ Turkio. La volontulado daŭras maksimume 10 monatojn kaj povas komenciĝi jam en januaro 2016 (laŭ interkonsento).  Kandidatiĝu ĝis la 15-a de decembro 2015!

Ĉu vi…:

  • estas vojaĝema, juna (18- ĝis 30-jara) esperantisto el eŭropunia aŭ najbara lando*?
  • ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj) kaj volas helpi la disvastigadon de Esperanto?
  • ŝatus dum 12 monatoj senpage loĝi en la Esperanta ĉefurbo de Slovakio kaj esti membro de internacia teamo, kiu ĉiutage laboras por Esperanto, en Esperanto?
  • deziras ekkoni Slovakion, ĝiajn kulturon kaj lingvon?
  • volas renkontadi esperantistojn el la tuta mondo kaj kunlaboradi kun ili?

Se jes, tiam ni invitas vin veni volontuli al la oficejo de E@I

*La akceptataj landoj estas:

  • ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio (Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovenio, Svedio) krom Slovakio;
  • neeŭropuniaj programlandoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Makedonio, Norvegio, Turkio;
  • Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

evs-afisxo

(Legi pli…)

Cyberhelp.eu – lanĉita retejo pri kiberia ĉikanado

La ĉi-suba teksto estis publikigita en La Ondo de Esperanto.

cyberhelp

Plia en la vico de edukaj multlingvaj projektoj, en kiuj estas E@I aktive envolvita traktas tre aktualan temon: kiberian ĉikanadon (angle cyber bullying).

Kion ni komprenas per kiberia ĉikanado?

La termino kiberia ĉikanado (ankaŭ elektronika ĉikanado, e-ĉikanado, enreta ĉikanado) signifas intencan insultadon, minacojn, malkaŝadon de intimaj informoj aŭ ĝenado de aliaj, uzante modernajn komunikilojn – ĝenerale daŭrante pli longan tempon.

Kiberia ĉikanado okazas ĉu per interreto (ekz. per retpoŝto, babilejoj, sociaj retoj, tra videoj en interretaj portaloj), aŭ per poŝtelefono (ekz. tra SMS-j aŭ ĝenvokoj).

La retejo http://cyberhelp.eu/ prezentas la temon de la enreta, cifereca ĉikanado per materialoj, preparitaj ĉefe por instruistoj por uzi ilin dum la lecionoj kun siaj lernantoj. La enhavo estas dividita laŭ la aĝo de la lernantoj: 3-4a klaso, 5-6a kaj 7-8a klasoj. La enhavon eblas ankaŭ simple elŝuti en PDF aŭ uzi rekte la retan version. Krome, la paĝaro enhavas multlingvan forumon, dediĉitan al tiu ĉi temo kaj edukajn videojn, kie instruistoj de diversaj landoj rakontas siajn spertojn pri la kiberia ĉikanado kaj kiel oni solvu ĝin. La paĝo enhavas ankaŭ tre bonan enkondukon, kie troviĝas bazaj informoj pri kiberia ĉikanado – kio ĝi estas, kiel ĝi danĝeras, kiel eviti ĝin aŭ kion fari, se ĝi jam aperas. Minimume tiun ĉi enkondukon devus en nuna tempo legi kaj memori ĉiu uzanto de komputiloj kaj interreto.

Enhavo de la portalo haveblas nun en 8 lingvoj – Esperanto nune ankoraŭ mankas, sed la traduksistemo (simila al tiu de ekz. lernu.net) pretas por aldono de ajna lingvo – se do troviĝas volontulo, ema traduki enhavon de la retejo al Esperanto, volonte kontaktu nin ĉe info@ikso.net.

Estus certe bone, ke ankaŭ tia ĉi temo estu priskribita en Esperanto, kaj ekzistu ankaŭ Esperanto-versio de la portalo. Des pli, ĉar la retejon uzas/os diversaj instruistoj de la tuta Eŭropo, kaj eĉ de la mondo, do videbligo de Esperanto tie havus ankaŭ “flankan”, reklaman efikon.

Krome, se vi volas traduki la paĝon ankaŭ al iu alia lingvo (kiu ne aperas nune en la retejo), ankaŭ tio estas ebla kaj bonvena. Simple kontaktu nin por priparoli la detalojn kaj por doni aliron al la tradukejo.

La projekto estas subtenita de EU, enkadre de la projektoj de la dumviva edukado.

Peter Baláž

E@I-kunordiganto

 

Nova lingvoinstrua projekto kun E@I: lernu la ĉeĥan lingvon!

La artikolo estis origine verkita por la oktobra “La ondo de Esperanto”.

Komence de septembro estis lanĉita sekva el la lingvoinstruaj retejoj, en kiuj E@I kunlaboras. Ĉi-foje temas pri instruado de la ĉeĥa lingvo, kiun oni povas eklerni en la paĝaro www.mluvtecesky.net (mluvte česky = parolu ĉeĥe).

czkey1La projekto “CZKey” estis subtenita de la ĉeĥa nacia agentejo de la EU-programo “Erasmus+”, enkadre de la projekto Leonardo. Temis pri 2-jara projekto pri “transpreno de novigo/noveco”, de la antaŭa projekto de E@I “slovake.eu“. La paĝaro pri la slovaka lingvo ekplaĉis al la ĉeĥaj instruistoj de la ĉeĥa, kaj surbaze de la antaŭa kunlaboro ankaŭ pri la germana retejo deutsch.info (pri kiu nun okazas plia paŝo de ties evoluo, kun pretigado de nova enhavo kaj aplikaĵoj) oni en Brno decidis, ke estus tre bone, se ankaŭ la ĉeĥan lingvon oni povus lerni rete, multlingve kaj senpage. La tuton kunordigis Centro de lingva edukado de Universitato de Masaryk en Brno, en kiu ankaŭ laboras Marek Blahuš, kiu ankaŭ aktive kunlaboris pri la projekto. Entute pri la projekto laboris kvin partneroj el Ĉeĥio, Slovakio, Germanio, Aŭstrio kaj Pollando, kaj fakte en 3 el ili estis envolvitaj esperantistoj kaj eblas eĉ rekte diri, ke la projekto mem ekestis danke al Esperanto.

czkey
Parto de la teamo, kiu realigis la projekton

La paĝaro instruas la ĉeĥan lingvon tre bunte kaj abunde: unue troviĝas baza kurso, ekde tuta komencanta nivelo A1 kaj A2, aldone riĉa trarigardo de gramatiko. Sekve estas aldonita parto de B niveloj, kiu jam estas speciale orientita al la “medicina ĉeĥa”, pro la fakto, ke la universitato en Brno instruas medicinajn studentojn de eksterlando, kiuj bezonas ĝuste tian vortprovizon lerni plej urĝe. La kurso estas akompanata de multaj ekzercoj, sep horoj da aŭdmaterialoj kaj tre praktika vortaro. En la retejo ankaŭ troviĝas multlingva diskutforumo kaj aldone buntaj informoj pri Ĉeĥio.

czkey2La paĝaro mem estas havebla nun en kvin lingvoj: la ĉeĥa, slovaka, pola, germana kaj angla. Prepariĝas la rusa versio, pripensataj estas kelkaj aliaj. La esperanto-versio ankoraŭ ne ekzistas – ĉefe temas pri tempa kaj persona manko: la enhavo de la retejo konsistas el preskaŭ 350 paĝoj da teksto – kio estas enorma kvanto, por fari ĝin de volontulo/j. Ĝis nun ni ne sukcesis trovi taŭĝa/jn homo/jn en Ĉeĥio, kiuj pretus helpi pri la paĝaro kaj E-igi ĝin. La sistemo estas tamen kreita tiel, ke eblu aldoni ajnan lingvon al la paĝaro, do kompreneble EO versio estus tre bonvena.

Sekva en la vico de lingvoj, pri kiuj nun E@I okupiĝas estas la rusa – jam venontjare espereble aperos beta-versio de la paĝaro ankaŭ por tiu ĉi lingvo, kadre de la EU-projekto “Russian Online”.

Novaĵojn pri la retejo kaj ankaŭ pri la ĉeĥa lingvo ĝenerale eblas sekvi ankaŭ en Facebook: www.facebook.com/mluvtecesky.net

WP2Social Auto Publish Powered By : XYZScripts.com