Volontulu ĉe E@I
Estu volontulo en la oficejo de E@I!
Edukado@Interreto partoprenas en la Eŭropa Volontula Servo kaj regule invitas volontulojn. Kandidatiĝu ankaŭ vi!
Ĉu vi…:
- estas vojaĝema, juna (18- ĝis 30-jara) esperantisto el eŭropunia aŭ najbara lando*?
- ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj) kaj volas helpi la disvastigadon de Esperanto?
- ŝatus dum 12 monatoj senpage loĝi en la Esperanta ĉefurbo de Slovakio kaj esti membro de internacia teamo, kiu ĉiutage laboras por Esperanto, en Esperanto?
- deziras ekkoni Slovakion, ĝiajn kulturon kaj lingvon?
- volas renkontadi esperantistojn el la tuta mondo kaj kunlaboradi kun ili?
Se jes, tiam ni invitas vin veni volontuli al la oficejo de E@I.
*La akceptataj landoj estas:
- ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio (Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovenio, Svedio) krom Slovakio;
- neeŭropuniaj programlandoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Makedonio, Norvegio, Turkio;
- Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

Interreto, komputiloj kaj poŝtelefonoj hodiaŭ ludas gravan kaj preskaŭ neeviteblan rolon en ĉies vivoj, inkluzive de infanoj kaj junuloj. Kvankam en plej multaj kazoj, tio estas bona kaj utila, uzado de la interreto havas ankaŭ riskojn. Unu el tiuj estas reta ĉikanado: turmentado de infanoj fare de (ekzemple) samklasanoj, kiu ne ĉesas, kiam la lernejo finiĝas, sed sekvas ilin ankaŭ ĝis ilia ĉambro. Granda proporcio de junuloj (minimume 1 el 5, laŭ kelkaj fontoj eĉ ĝis duono de ĉiuj ret-uzantaj junuloj) jam spertis tiuspecan ĉikanadon. Ĉar la gepatroj kaj instruistoj kutime kreskis en mondo sen interreto, aŭ almenaŭ sen Facebook kaj saĝtelefonoj, ili ne ĉiam scias, kiel reagi al tiaj fenomenoj. Pro tio la organizo Edukado@Interreto, kunlabore kun 7 aliaj partneroj el diversaj eŭropaj landoj, partoprenis al kreado de la retejo pri kiberia ĉikanado: 
E@I nuntempe laboras pri nova projekto: 

