Plusoj kaj minusoj de la virtualaj Esperanto-aranĝoj

aŭ kiel plene utiligi la pandemion, por ke Esperantujo kresku

La nuna pandemia tempo estas tre komplika kaj malgajiga momento por ni – ĝisostaj verdlingvanoj! Socia distancado kaj la viruso kaŭzas, ke ni nek povas, nek povos ŝajne ankoraŭ dum pluraj semajnoj fizike ĉeesti kutimajn Esperanto-eventojn.

Kion fari? Unue – ne paniki! Tute male – eblas eĉ ĝoji! Ja Esperanto estas – lingvo INTERNACIA!!! Tio signifas, ke ĝin eblas (kaj indas) uzi ĉefe por paroli kun ALI-landanoj! Kaj tiujn eblas ne nur renkonti fizike dum iu aranĝo, sed ja eĉ pli facile “renkonti” pere de la interreto! Ni esperantistoj ja uzas la interreton por interkomunikiĝi jam relative longe kaj ofte. Tamen – eblas fari pli! Kaj nuna krizo rekte devigas nin ekuzi niajn fortojn kaj kapablojn, por “renkontiĝadi” pli ofte ol nur 1-2 foje jare dum iu el la tradiciaj EO-aranĝoj.

Do propono de ni, E@I-teamo, kiu uzas Esperanton ĉiutage (kaj tuttage): Ni tranformu la malavantaĝon en avantaĝon! Ni ja povas nun praktiki Esperanton eĉ multe pli ofte ol antaŭ la pandemio. Jes ja – ŝanĝiĝas la maniero, sed restas la esenco – komuniki transnacie!

Kaj ni ne forgesu unu gravan elementon: tiaj ĉi virtualaj esperantumadoj estas multe pli ekologiaj kaj ekonomiaj ol la kutimaj! Forfalas ja vojaĝo, veturado, eluzo de diversaj resursoj, elspezoj…

Abundas jam programoj, aplikaĵoj, sistemoj, por okazigi tiajn retajn aranĝojn, renkontiĝojn, diskutojn. (Pri ili ni ne parolos nun, eble estonte…) Certe plurajn el ili vi mem jam uzis/as por similaj celoj. Sed… eblus ekuzi ilin pli aktive kaj planite – organizi la aranĝojn, inviti al ili aliajn, pretigi la programon kaj turni la situacion – por ke ni vidu, ke la glaso efektive estas duonplena (kaj ne duonmalplena, kiel ofte trudas al ni ĵurnalistoj nuntempe)!

Jen do nia listo de kelkaj plusoj kaj minusoj por nuna soci-distancada tempo.

(Legi pli…)

Aliĝu al volontula movado!

Esti volontulo ankaŭ estas profesio. Kaj kiel ĉiu profesio, volontulado postulas specialan trejnadon kaj scion. Sed kie oni povas ricevi ilin? La Eŭropa Volontula Servo donas tiun ĉi eblon. En la periodo de la 31-a de januaro ĝis la 3-a de februaro mi, kiel volontulino de E@I, partoprenis tian aranĝon en Altaj Tatroj. Monta aero kaj bonvena etoso kontribuis al la asimilado de la inform-materialo. En luda maniero, ni levis gravajn demandojn kaj trovis elegantajn respondojn. Niaj instruistoj estas veraj profesiuloj, kiuj helpis laŭ la vojo de lernado. Ĉiu partoprenanto ricevis la ŝancon trovi, taksi kaj korekti propran projekton kadre de volontula servo per opinioj de aliaj homoj. La trejnado okazis en la angla kaj por mi tio estis bonega eblo por praktiki la lingvon. Multaj partoprenantoj ankaŭ interesiĝis pri Esperanto, kaj mi tre ĝojis kontentigi ilian scivolemon. Mi parolis pri propraj atingoj post renkontiĝo kun Esperanto, pri la ebloj de ĉi tiu lingvo, pri diversaj utilaj interret-paĝoj kreitaj de esperantistoj. Mi sentis sinceran intereson de homoj kaj kelkaj certigis min, ke ili volas lerni Esperanton.

Dimanĉe niaj instruistoj donis al ni veran donacon. Ni vizitis monton en Altaj Tatroj! Ni komencis nian piedmarŝadon de stacidomo nomata Siberio. Kaj mi, kiel vera loĝanto de Siberio, estis feliĉa esti en tia loko. Vivante en okcidenta Slovakio dum pli ol kvin monatoj, mi sopiris neĝon kaj nun estis feliĉa dronigi la ŝuojn en mola tapiŝo da neĝo; montoj ne mankis plu kaj mi salutis ĉiujn survoje.

Nia amika teamo unuanime agnoskis ĉi tiun semajnfinon kiel mirindan.

Aliĝu ankaŭ vi al volontula movado!

Ĉi tiun artikolon verkis Daria Slonova kadre de sia Eŭropa Volontula Servo.

Multlingva Akcelilo: Erasmus+-projekto por instigi multlingvecon

Multlingva Akcelilo estas instruplano, kiu ebligas al infanoj pli rapide lerni fremdajn lingvojn kaj pli memfidiĝi pri sia kapablo de lingvolernado. Ĝi baziĝas je la propedeŭtika ideo, t.e. la ideo, ke lerni modellingvon, en nia kazo bazan Esperanton reduktitan al la plej ofte uzataj 300 morfemoj, povas plibonigi lingvolernajn kapablojn de infanoj. Pluraj studoj montris, ke unujara lernado de la modellingvo Esperanto ĝis 30% plirapidigas postan lernadon de aliaj lingvoj. La kialo estas, ke la modellingvo estas tre facila, ne havas esceptojn kaj funkcias kiel logika konstrumodelo. Ĝi ebligas al infanoj kompreni fundamentajn lingvajn principojn pere de malkonstruado kaj rekonstruado de vortoj kaj frazoj. Ĝi estas multe pli efika ol aliaj lingvoj por motivi la studentojn, ĉar tiuj havas tro da esceptoj. La lernantoj lernas konstruante siajn frazojn memstare.

(Legi pli…)

Lingvo-rilataj eventoj de E@I en 2020

Ĉi-jare vin atendas pluraj prilingvaj eventoj, organizitaj de E@I!

La unua estas Polyglot Gathering 2020 (26.-30.5., Teresin, Pollando) – unu el la plej grandaj kunvenoj de poliglotoj kaj lingvemuloj. Pasintjare ĝin partoprenis 654 homoj de la tuta mondo, kiuj parolas ekde 1 ĝis pli ol 30 lingvoj. La plej oftaj parolataj lingvoj estas la angla, la hispana, la germana, la franca, la rusa kaj Esperanto. Dum 5 tagoj la partoprenantojn atendos riĉa programo en diversaj lingvoj, inkluzive de prelegoj, diskutoj, praktikaj kursoj k.s. kaj amuziga vespera programo. Pli da informoj: www.polyglotgathering.com

Somera Esperanto-Studado (18.-26.7., Kroměříž, Ĉeĥio) estas ĉiujara semajna internacia lernejo de Esperanto por kaj komencantoj kaj progresintoj, kiu okazos la unuan fojon en Ĉeĥio. Dum sia 14-jara daŭro ĝi iĝis la plej granda somera E-lernejo tutmonde, kun 200-250 partoprenantoj el ĉ. 30 landoj. Dum SES okazos kursoj de Esperanto de ĉiuj niveloj, kurso pri E-literaturo kaj kulturo kaj kurso pri tradukado. Post la matena instruado okazos bunta taga kaj vespera programo. Retpaĝo de SES: ses.ikso.net.

Paralele kun instruado okazos SEP – Somera Esperanto-Programado. Ĝi estas la unua en Esperantujo kodummaratono (“hackathon”), la celo de kiu estas krei funkciantan programaron fine de la evento.  Dum ĝi programistoj kaj aliaj fakuloj de program-kreado, inkluzive de grafikistoj, projektmanaĝeroj kaj aliaj, intense kunlaboras por realigi komputilajn projektojn, utilajn por Esperantujo. Retpaĝo de SEP: sep.ikso.net.

En septembro okazos LingvaFest’ (16.-17.9., Nitro, Slovakio) – la unua internacia lingva festivalo en Slovakio. Unu el la ĉefceloj de la aranĝo estas proksimigi la riĉecon kaj buntecon de la lingvoj de Eŭropo ka la mondo. La kerno de la programo estas duonhoraj fulmokursoj pri diversaj lingvoj, kiuj celas prezenti iun parton de la lernado de specifa lingvo, kutime la elparolregulojn, bazajn frazojn, specifaĵojn de la gramatiko k.s. Krom tio okazos aliaj prilingvaj prelegoj kaj kultura programo. Retpaĝo de LingvaFest’: www.lingvafest.sk

KAEST (1.-4.10., Modra, Slovakio) – estas Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, ĝi estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto. Ĝia ĉi-jara ĉeftemo estas “Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon”. La programo enhavos prelegojn (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj), trejnadojn, fakajn diskutojn pri scienco kaj tekniko kaj vesperan neformalan programon. Retpaĝo de KAEST: kaest2020.ikso.net

Retrospektaj konsiloj

Kara Léa,

Vi ĵus alvenis en Slovakion kaj vi ankoraŭ ne parolas Esperanton. Vi ne scias pri la estonteco, pri Bratislavo, Nitra, Liptovský Hrádok, Trenčianske Teplice, aŭ Bartošovice. Kara Léa, vi nun komencas vian volontuladon kaj, mi scias, vi tiom feliĉas. La jaro ne estos facila. Vi lernos multege – kaj eĉ lasos viajn ŝuojn. Vi partoprenos eventojn, kun multe da homoj ! Kaj, Léa, vi ne timos. Ĉar la volontulado, viaj amikoj, kaj vi mem, lernigos al vi kiel vivi. (Kaj ne “kial vivi” kiel diras Maťko). Vi renkontiĝos kun multege da homoj, vi parolos Esperanton (nivelo B2, vi ne povas testi), la francan, la italan, la rusan, la slovakan kaj eĉ iomete da ĉeĥa. Vi amikiĝos kun tre amuzaj homoj, de la tuta mondo, kun kiu vi malkovros iomete pli da vi.

Vi ŝatos la universitaton de Bratislavo – vi ŝatos la koridorojn, la stratojn de Bratislavo, la sunon de Slovakio, eĉ la lingvon. Vidu, Léa de la pasinteco, vi sentos vin hejme ĉi tie (zorgu pri la glugumo, ĝi faras truojn en la muro…) . Tiu jaro estos la plej grava kaj la plej bela de via vivo – ĝis nun. Ĉar, poste, kiam vi revenos en Francio, vi estos preta. Preta por ĉio.

Sed, por nun, ĝuu Slovakion. Ĝuu Kofola, la slovakan manĝaĵon, Estu preta por TEK – por la Poliglota Kunveno, por SES, IJK, por la ordinaraj tagoj, por la pluvaj tagoj, por la ĉiutaga vivo, kiun vi mem konstruos. Estu preta por malkovri Esperantujon. Ĝi iĝos via familio – kaj vi eĉ parolos Esperanton – jes mi scias, por nun, ĝi aspektas tiom malfacila. Sed, fakte, ne vere.

Kara Léa de la pasinteco, kredu min, kiam mi diras al vi, ke ĉio estos bona. Ke vi ĝuos la vivon ĉi tie, ke vi tiom lernos, ke kiam vi foriros, vi ne plu estos la sama persono.

Mi ŝatus paroli al vi pri ĉio – pri la poliglota kunveno, pri Ivana, Michal aŭ Davideto. Mi ŝatus diri al vi, kiom amuze estas vivi ĉi tie, kun tiuj homoj. Kiom nekredrebla la vivo estas! Sed vi malkovros ĉion mem. Vi certe pensas ke vi estos sola, kiel ĉiam, sed… rigardu vian oficejon – tie estas viaj novaj amikoj, kaj tie estas, la komenco de ĉio.

Dankon pro ĉio,

Léa.

PS: pagu bieron al Kriŝtofo por havi kion vi volas, tio funkcias (aŭ cepojn al Dorota).

Ĉi tiun artikolon verkis Léa Pillot-Colin kadre de sia Eŭropa Volontula Servo.

Bartošovice, inter Esperanto kaj strutoj

De la 7-a ĝis 10-a de novembro 2019, vi havis la okazon partopreni kurson de Esperanto en la kastelo de Bartošovice, en Ĉeĥio. Vigla kaj prizorgata de Pavel Pavlik, tiu ĉi kelktaga kunveno donis al ni la eblon renkonti aliajn esperantistojn kaj plibonigi nian lingvonivelon.

Mi iris kaj mi nun volas rakonti al vi, kia nekredebla sperto ĝi estis – inter stranga manĝaĵo kaj kursoj de duon-ĉeĥa duon-Esperanto. Estis mia unua fojo en Ĉeĥio kaj mi estis tiom feliĉa! Mi faris multe da fotoj.

Post du busoj kaj tri trajnoj, pluraj kuroj kontraŭ horloĝo kaj unu landlima ŝanĝo, jen mi estis en Ĉeĥio, lando de biero kaj de strutoj. Daria kaj mi estis alvenantaj kiam Pavel Pavlik bonvenigis nin en la kastelo de Bartošovice. Mi salutis ĉiujn, kaj mi tre feliĉis vidi Fejfi denove. Ŝi estis la instruistino por nivelo B2.

Matene estis lecionoj kaj posttagmeze libera tempo, kelkaj kunvenoj kaj observitaj bestoj. Fakte, mi multe lernis dum tiu ĉi kurso kaj nun mi povas esti parolanta kaj libro povas esti legita – ant, int, ont, aferoj, kiujn mi ne komprenis antaŭe. Mi lernis ankaŭ pri miaj vandoj kaj la loko de ĉiuj en mia vivo. Iomete da filozofio en ĉi tiu bruta mondo ne doloras. Dankon al Fejfi! Kaj ankaŭ koran dankon al ĉiuj, kiuj ne parolis ĉeĥe la tutan tempon. Mi ŝatis paroli Esperante dum tiu ĉi Esperanto-aranĝo.

Ankaŭ, mi iretis al la C-nivela kurso. Kaj, eĉ se mi komprenis preskaŭ ĉion, mi rapide foriris. Mi multe preferis la kurson de Fejfi, kie mi multe lernis kaj vere havis la ŝancon dividi miajn ideojn kaj paroli Esperanton sen esti interrompata.

Nun, mi parolu pri la manĝaĵo. Aŭ eble, ne. Mia franca buŝo ne plu volas paroli pri tiu sperto. Mi opinias ke, kiu estas franca, ne povas ŝati fremdan manĝaĵon. Ni nur manĝas ranojn kaj panon, vi scias.

Dum posttagmezo, mi kaj la aliaj partoprenantoj iris promeni apud lago. Ni vidis multe da katoj, hundoj kaj kelkajn cignojn. Ĉeĥio estas tre bela lando kaj mi tre ŝatis viziteti la urbon Bartošovice. Tiun vesperon, Vanda Šípová kaj Ivan Acher venis al la kastelo. Vanda estas la solistino de Nacia teatro en Prago (Sternenhoch) kaj ŝi kantas en Esperanto. Estis plezuro aŭskulti ŝin kaj lerni pli pri ĉeĥa teatro.

Poste, Lee montris al ni kiel ŝi faras ĉinan teon kaj ni eĉ gustumis ĝin. Ĝi estis tiom bongusta, ke mi ne povas forgesi. Koran dakon, Lee!

Esti tre interesa kunvenon, kie mi renkontis kelkaj tre afablaj personoj kaj lernis multe. Post malpli ol unu jaro, mi tre fiere povas paroli Esperanton.

Finfine, kion mi pli povas diri? Estis agrabla kunveno, kun utilaj kursoj kaj ĉarmaj homoj. Mi ŝatis dividi tiun sperton kun mia mojosa kunloĝantino, Daria. Kaj, ĉu vi sciis, ke estas strutoj en Ĉeĥio?

Ĉi tiun artikolon verkis Léa Pillot-Colin kadre de sia Eŭropa Volontula Servo.

LingvaFest’: longaj tagoj, mallongaj noktoj, iom da rusa kaj multaj amikoj

LingvaFest’ estas lingva festivalo, kiun E@I organizas ĉiujare. Ĝi kutime okazas en Bratislavo, sed eble iam tio ŝanĝiĝos? Mi aŭdis pri ĝi ekde la komenco de mia EVS – mi eĉ ricevis glumarkon de LingvaFest’, kiun mi gluis sur mian komputilon. Ho, dolĉaj memoroj pri tiu stranga vojaĝo al Ĉeĥoslovakio, mi diros al mi mem, vidante tion.

Ĉu vi scias, kion mi plu memoros? La amikojn, kiujn mi ekkonis, la lacajn ridojn kaj la picajn tranĉaĵojn, kiujn mi manĝis. La grandegajn bierojn, kiujn mi neniam finis komence – tiujn mi trinkas dufoje pli nun. Miajn provojn en la rusa, miajn anglalingvajn miksaĵojn kaj miajn francajn ŝercojn. Bonaj tempoj kaj malpli bonaj tempoj – kaj ĉi tiu ĝenerala kontento esti ĉi tie, voluntulino kaj engaĝita.

Ni alvenis du tagojn pli frue por organizi ĉion – la budojn, la ĉemizojn, la milojn da seĝoj, la fotan budon kaj saluti la lokon, kiu mankis al mi. Kaj, post ĉiu ĉi tumulto, surmeti nian volontulan rolon.

LingvaFest’ havis la unikan econ, kompare kun aliaj eventoj, oferti al ni dobrovoľník-ĉemizon. Mi sentis min iom speciala, iom pli volontula ol kutime, kaj pli facile trovebla. Estis plezuro esti alparolita en la slovaka de iu, kiu decidas rakonti al mi sian historion, antaŭ ol mi povas kuraĝe respondi al ili “Nehovorím po slovensky, anglicky?”. Mia plej ŝatata parto estis verŝajne la fojo, kiam tri infanoj demandis al mi ion, kion mi ne komprenis, sed mi tamen provis konduki ilin al la informejo kaj ili fine forlasis min meze de la halo.

Ĉar jes, LingvaFest’ ankaŭ estas tiel. Dekoj da volontuloj, kiuj portas kaj stokas multe – tro – da tabloj kaj seĝoj, volontuloj, kiuj konsilas vin, kiuj gvidas vin, sed ankaŭ prelegantoj, kiuj venis por prezenti metiejojn kaj kursojn (ni havis pli ol 100) (kaj mi eĉ faris unu!) .

Dum du tagoj (de la 25-a ĝis la 26-a de septembro 2019, ĉi-jare) vi povas lerni pri multaj aferoj, partopreni lingvokursojn (kaj eĉ malkovri ilin, kiel tokiponon aŭ Esperanton) aŭ partopreni metiejojn, kie vi povas iomete malkovri pri la aliaj kaj multe pri vi. Ĉi tiu evento, kiel ĉiu evento organizita de E@I, havas etan animon, voĉon kaj personecon. Kaj dum ĉiu el ĉi tiuj kunvenoj, mi ĉiam trovis ion, kion mi serĉis, sen vere scii, kio estas aŭ kiel mi faris tion.

Kiel mi diris al vi pli frue, mi havis la okazon doni kurson – en la franca pli precize, ĉar jes, ja, mi venas el ĉi tiu bela lando. Francujo! Do, malgraŭ la kuraĝa konsilo de miaj geamikoj (parolu pri JUL, diris Matthieu, sed estos neniu, diris Michal), mi fine trovis mian manieron fari ĝin. Mi faris multan improvizon, mi estis streĉita, mi petis konsilojn kaj poste pensis pri forkuri – sed mi ne havas stirpermesilon.

Kaj fine, kiam mi vidis 8 homojn en la malgranda ĉambro, venintajn precipe por lerni iom pli pri la franca lingvo, mi komprenis iom pli pri mi mem. Mi amas instrui kaj vidi la intereson kaj entuziasmon de ĉi tiuj homoj – kaj mi pensas, ke mi faris bone. Kaj vi scias, mi estas tiel bona en la franca, ke eĉ Matthieu venis al mia klaso.

Ĉu mi diris al vi pri la budo pri Rusujo, kiun Daria amis? Aŭ tiu pri Hispanio, al kiu mi ne alproksimiĝis ĉar mi ne parolas la hispanan kaj pli malbone, ĉar mi estas alergia al ĝi. Aŭ la ludo, Vortoj, kie ni povas montri nian mankon de talento pri danco kaj lingvoj samtempe? Neniam forgesu la rekordon pri la altvaliria, kiun superis mia humila persono. Ne ĉiuj herooj surhavas mantelojn.

Aŭ pri la metiejo pri timoj kaj eraroj? “Timoj kaj eraroj”, de Hon Chong (Komikulo), donis al mi pli da manieroj akcepti niajn timojn – kaj montris al mi kiel pli bone kompreni niajn erarojn kaj ne timi ilin plu. Aplaŭdo. Tuj kiam vi malpravas. Estu fiera pri viaj eraroj kaj eliru pli forta kaj pli memfida.

Iom kiel mi faras post ĉiu evento. Esti volontulo fariĝis parto de mi – kaj parto de mia vivo. Ĉiu nova renkontiĝo ĉiam ofertas al ni novajn perspektivojn kaj novajn horizontojn, novan manieron vidi vivon kaj novajn malkovrojn. LingvaFest’ estis du intensaj tagoj, sed plenaj de belaj memoroj. Longaj tagoj, mallongaj noktoj, sed sincera feliĉo.

Vi scias, poliglotaj eventoj aŭ lingvaj renkontiĝoj… Ni renkontas homojn tie, ni faras bildojn, ni provas ne paroli ruse aŭ france, kaj ni ridas unusone. Ĝi estas unika ŝanco vivi kaj lerni.

Kaj nun mi ŝatus fini ĉi tiun tekston per frazo, kiu venas de amiko: “Mi sentas min viva!” por pensigi vin pri tio, kio vivigas vin.

Bonan tagon al ĉiuj,

Via kuraĝa Lea.

Ĉi tiun artikolon verkis Léa Pillot-Colin kadre de sia Eŭropa Volontula Servo.

IJK – la fojo, kiam mi rompis mian ŝargilon

IJK – (Internacia Junulara Kongreso) – estis multaj novaj renkontoj kaj multaj prelegoj. Ĝi estis la konfirmo, ke ĉi tiu EVS estas la bona, mia EVS, kaj tiu, kiu povas ŝanĝi kaj lernigi min plej multe – pli ol iuj aliaj.

Mi memoras, ke mi iam demandis mem, ĉu Slovakio, pli ol alia lando, igis min kreski kaj permesi al mi scii pli. Kaj, nun, kiam mi vizitis Bratislavon, Altajn Tatrojn, Partizánske aŭ Trenčianske Teplice, mi povas respondi jes. Sed la lokon, kiun mi plej ŝatis, estis Liptovský Hrádok.

Ĉi-jare, IJK okazis en  tiu urbo, de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto. Kaj, se SES jam estis la kulmino de mia EVS, IJK estis ĝia perfekta eĥo. Fida kaj sincera eĥo, ke ĉiuj kongresoj de Esperanto kaj ĝia komunumo ĉiam estos la loko, kie mi sentas min hejme.

Por esti honesta, la unuan tagon mi vere maltrankviliĝis. La vojo estis malfacila, longa kaj plena de tordoj (sed ne tiel multe kiel la reveno!), metante severan malfacilecon al mia bona franca koro. Tamen mi estus ŝatinta, ke ĉi tiu semajno neniam finiĝu. Mi retrovis amikojn, kiujn mi ekkonis dum SES, kaj mi malkovris novajn personojn.

Ĉar mi estas EVS-volontulo, mi devis partopreni la konferencon pri aktiva aŭskultado. Se ĉi tio estis limigo komence, mi rapide tre ĝuis ĝin, kaj mi ankoraŭ memoras iujn vortojn, kiujn ŝanĝis mian vidon pri aferoj, pri aliaj homoj kaj pri mi mem. Ni povas nur lerni en Esperantujo kaj neniuj mapoj povas gvidi vin: la komunikado kaj via koro estas la solaj, kiuj povas konfirmi, ke jes, por matenmanĝi vi devas transiri la vojon, arbaron, tri plaĝojn kaj limon. Kaj la drinkejo? Ĉu vere necesas memori ĉiujn obstaklojn por ĉiuj, kiuj deziris trinki kaj danci? Mi almenaŭ povis esti certa, ke mia amo por Tatra Teo estis sincera – kvankam modera.

Mi ankaŭ partoprenis en prelego pri antaŭjuĝoj – mi lernis malmulte ĉar mi jam sciis, sed mi estis tuŝita antaŭ de tiuj homoj, kiuj ŝanĝas la mondon, en ĉi tiu mondo, kiu jam evoluas. Mi estis feliĉa kaj interesita pri interŝanĝo pri ĉiuj specoj de temoj kun vi ĉiuj – kaj kun vi, kiuj venos.

Fine, sen mencii la afablecon kaj organizadon de la membroj de IJK, ilian ĉarman hundon aŭ iliajn belajn glumarkojn – mi tamen volas memorigi al vi, kiom ĉio estis agrabla, preciza kaj kiel la bona humuro estas invitita ĉiufoje – eĉ la fojon, kiam mi rompis mian ŝargilon kaj pro tio pasigis pli da tempo kune kun centoj da amuzaj kaj amikaj esperantistoj. Multaj nomoj venas al mia menso nun – precipe tiuj francoj, kiuj scias nur paroli france. Sed ne maltrankviliĝu, se vi aliĝos al ni, ni ĉiam scios paroli en nia komuna kaj familia lingvo, Esperanto.

Mi finos per danko. Sincera kaj ama danko – danko plena de ĉi tiuj memoroj kaj fotoj, kiujn mi konservas precize, danko ridanta, certe memorante la agadon de kelkaj sur la scenejo, bonkora danko, danko dancata per via muziko, danko, kiu vojaĝas kaj kiu hodiaŭ parolas lingvon, kiun ĝi havi kiel gepatran lingvon – dankon.

Ĉi tiun artikolon verkis Léa Pillot-Colin kadre de sia Eŭropa Volontula Servo.

SES – Ĉu estis tiel mirinde, ke mi neniam forgesos ĝin kaj rakontos al ĉiuj pri tio?

Ĉi-jare, de la 12-a ĝis la 20-a de julio 2019 okazis en Nitra la Somera Esperanto-Studado. Ĝi estas, laŭ la retejo, la plej bona okazo por lerni kaj praktiki Esperanton. Kaj laŭ mi, jes, tio estas vera.

Kiel parto de la organizantoj, mi faris pli ol simple iri al la klaso ĉiumatene (mi ne maltrafis iun el ili, Dorotka, mi ĵuras!). La neceseja papero en via ĉambro? Tio estis mi. Jes, nedankinde. Miaj tagoj estis plenaj – mi estis tiel laca! Sed mi farus ĝin denove sen ajna hezito. Esti volontulino por ĉi tiu evento estis unu el la plej bonaj partoj de mia jaro.

Kaj malgraŭ tio, ke ni devas ellitiĝi frue, labori kiel en lernejo kaj eĉ fari hejmtaskojn, mi ŝatas lerni kaj kompreni. Estas malsamaj klasoj, unu por ĉiu nivelo – de la plej baza ĝis plej alta. Kaj eĉ post via unua tago da klasoj, vi ankoraŭ povas decidi ŝanĝi klason, lerni pli aŭ plifortigi viajn kapablojn.
Ĉio estas perfekte bone aranĝita por gvidi vin survoje por iĝi pli bona esperantisto.

Ni neniam povas sentiĝi perditaj. Ĝi estas la sama spirito kiel lernejo, ni ĉiuj estas kamaradoj kaj ni ĉiuj scias helpi unu la alian. Kiam mi perdis mian insignon, unu el miaj amikoj donis al mi sian. Do, vi povas laŭleĝe nomi min Job.

Ni neniam estas tro multe aŭ tro malproksime de hejmo en Esperantujo: neniu loko ŝajnas ne via, kiam vi scias, kiu vi estas.

Poste, se la klasoj ne elĉerpis vin, vi povos partopreni la multajn aliajn prelegojn kaj metiejojn proponitajn al vi. Sporto, talenta konkurso, lingvokursoj aŭ tute nigra puzlo por testi vian kapablon ne renversi ĉiujn tablojn unu post la alia. Kiu ajn vi estas – vi nepre trovos ion, kio plaĉos al vi.

Vi ankaŭ povas aliĝi, dum tuta tago, al ekskurso. Kaj, kion ajn vi decidos fari, vi faros la ĝustan elekton.

Fakte la demando devas esti, kion ni ne povas fari dum SES?

Eble vi povas aliĝi al la drinkejestro (ofte estis drinkejestrino) kaj diskuti kun li (de ŝi), aŭ eble ni priskribu pri SEP (Somera Esperanto-Programado). Aŭ, eĉ pli, irante al la milda kaj bonkora gufujo por trinki iom da teo kaj ĝui nokte la puran kaj freŝan aeron de Slovakio. Dum ĉi tiu evento, mi promesas, vi trovos vian vojon. Kaj tiom da amikoj kaj mirindaj homoj, ke vi fine komprenos kial mi ĉiam tiel feliĉas pri ĉi tiuj eventoj. Eble, ni amikiĝos!

Fine, kion alian mi povas diri? Esperanto fariĝis parto de mi dum ĉi tiuj lastaj monatoj – unu el la plej bonaj partoj de mi. Kaj kiel parto de la esperantista komunumo (bonvenigu min), mi sentis min hejme. Esperantujo estas kiel, por iuj homoj, la sento de familio, kiun ili neniam vere havis. Ĝi estas loko, kie vi scias, ke vi sentos vin bone. Kie vi scias, homoj povas kompreni vin kaj ĉiam feliĉos vidi vian kortegan vizaĝon.

Do, se vi nur volas fari dum via somero lerni la amikeco-lingvon kaj renkonti homojn, kiuj volas la samon kiel vi, mi pensas, ke vi jam scias kien vi devas iri.

Kaj se mi iel konvinkis vin fariĝi volontulo por E@I, unue vi devas scii … Ne fidu Kryštof. Kaj due, en E@I, vi malkovros teamon. Teamo, kiu konstante ŝanĝiĝas kaj evoluas – homoj foriras kaj venas, kaj ĉio iras glate ĝis vi rimarkos, ke iu manĝis vian picon en la fridujo. Kaj, kiel teamo, vi ĉiam estos helpata kaj subtenata de la aliaj.

Mi neniam sentis min perdita.

Ĉu ĝi estas speciala kompetenteco de E@I? Aŭ natura virto de la esperantistoj? Mi pensas, ke vi devas sciiĝi.

Ĉi tiun artikolon verkis Léa Pillot-Colin kadre de ŝia Eŭropa Volontula Servo.

WP2Social Auto Publish Powered By : XYZScripts.com