DerDieDas: ĉio pri la artikoloj!

Aperis nova senpaga aplikaĵo por lerni la artikolojn en la germana!

Kun la aplikaĵo “deutsch.info: Der Die Das” eblas regi lude kaj amuze unu el la plej malfacilaj ĉapitroj de la germana gramatiko: lernado de la artikoloj kaj de ilia ĝusta uzo.

Sume 1000 utilaj substantivoj estas ekzercataj helpe de 10 000 ekzemplaj frazoj. Aldone al difinaj kaj nedifinaj artikoloj estas ekzercataj ankaŭ ilia uzado en kombino kun prepozicioj, adjektivoj, posedaj pronomoj kaj nedifinaj pronomoj, en diversaj kazoj kaj en unu- kaj multenombro!

La ekzemplaj frazoj koncentriĝas sur parola lingvo kaj utilaj vortkombinoj. Tial la lernitaj vortoj kaj frazoj povas esti tuj uzataj en la ĉiutaga vivo!

Por ke la aplikaĵo estu ankaŭ amuza, troviĝas ankaŭ multaj interesaj geografiaj kaj kulturaj informoj pri la germanlingvaj landoj, gramatikaj indikoj, amuzaj esprimoj, multaj bildoj kaj sondosieroj.

La aplikaĵo estas alloga ankaŭ pro bela fasono kaj luda strukturo. Speciala algoritmo ebligas individuan kaj nivel-adaptitan lernadon kaj planas regulan ripetadon de la jam lernitaj vortoj kaj frazoj.

Elŝutu ĝin ĉe deutsch.info/derdiedas (iOS kaj Android) kaj ĝuu la lernadon!

E@I nun ankaŭ partneras en la nova projekto por la germana lingvo por plenaj komencantoj – “deutsch.info – Einführungskurs” (deutsch.info – enkonduka kurso). La projekto ekis 1.11.2021 kaj pretos aŭtune 2024, haveblos en 22 lingvoj (inluzive de Esperanto).

 

 

La 40-a Poludnica sukcese omaĝis sian fondinton

De la 6a ĝis la 9a de januaro 2022 renkontiĝis en la civito Liptovský Ján en Slovakio grupo de esperantistoj por la tradicia ĉiujara renkontiĝo Poludnica (kiu eble estis la unua internacia Esperanto-renkontiĝo de la jaro 2022 tutmonde!). Sed ĉi-jare la evento estis iom speciala, ĉar estis dediĉita al la memoro de Ján Vajs (*1953 – †2021) – fondinto de la aranĝo, kiu subite forpasis aŭtune 2021 pro koratako.

Sed eble kelkaj el vi dirus: “Sed kiu estis tiu Ján Vajs kaj kio estas la Poludnica renkontiĝo?”

Pri Ján Vajs, unu gazeto, nur dediĉita al lia vivo kaj laboro estus bezonata, por ke vi pli bone sciu pri li! Dank’ al la heroa laboro de kelkaj homoj, tion vi povas fari, legante la eksterordinaran numeron de la Esperanta gazeto “Esperantisto Slovaka”, kiu rakontas ĝuste pri unu el la plej influaj personoj de la slovaka Esperanto-movado.

Kaj pri la evento mem, por repreni la vortojn de Vladimír Škuta (kiu parolis pri la historio de la Poludnica-evento en la “Esperantisto Slovaka” gazeto pri Jan Vajs, kiun ni ĵus mensciis): la historio de la Poludnica evento komenciĝas en 1983. Fondita de Ján Vajs, komence la evento estis unutaga renkontiĝo, kiu celis ekskurson al la Poludnica montopinto, por malgranda grupo de esperantistoj kaj Esperanto-simpatiantoj. Paŝo post paŝo, la grupo komencis kreski kaj ne nur estis lokaj esperantistoj, sed esperantistoj de la tuta Slovakio kaj eĉ el la tuta mondo. Kaj kun tio, la evento ankaŭ ŝanĝiĝis de unutaga evento al la semajnfina, kaj iĝis de ĝi “renkontiĝo de Esperanto-vojaĝantoj kaj turistoj”.

Normale estis Ján Vajs kaj la Liptova Esperanta Klubo (mallongigo LEK), kiu organizas tiun eventon, sed ĉi-jare Peter Baláž nome de SKEF anstataŭigis lin. Transprenante la zorgon, li ebligis al tiu evento ekzisti ankoraŭ unu jaron pli, kaj espereble ne la lastan!

Ĉi-jara programo estis sufiĉe plena kaj konsistiga de mult-tipaj eventoj kiel spektado de filmoj, realigataj de la sperta Peter Rybín (vi povas retrovi plurajn el liaj videoj ĉe Liptova Esperanto Klubo – YouTube), prelegoj (kiuj temis pri vojaĝo kaj ekskursoj, sed ne nur), vizitoj kaj ekskursoj (al la loka varma fonto Kaďa, al la kaverno Stanišovská jaskyňa, …), kantigaj atelieroj kun gitaro, kompreneble de la supreniro al Poludnica kaj de iom da libera tempo por lasi la partoprenantojn proponi mallongajn kontribuojn memore al Ján Vajs.

Se vi ŝatus vidi detale la programon de la envento, vi povas retrovi ĝin ĉe Poludnica – renkontiĝo de E-vojaĝantoj (esperanto.sk)

Tamen, ni notu ĉi-jare la ĉeeston al la supreniro de 36 homoj (kontraŭ 16 lastjare) el tuta Slovakio kaj de 4 aliaj landoj: Ruslando, Pollando, Francio kaj Usono. (Aldone: ĉeestis ankaŭ 4 E@I-teamanoj: Dorota, Petro, Daria kaj mi – Lucas.)

Ankaŭ la kutimo porti ŝtonojn al la Esperanto-obo dum la supreniro de Poludnica estis respektita! Tiu simbola ago, devenanta de Mongolio kaj adoptita de Ján Vajs, celas lasi ŝtonojn de diversaj pezoj, grandecoj kaj originoj en unu loko omaĝe al io aŭ iu. Ján ankoraŭ havis stokon da ŝtonoj ĉe li, kiun li planis kunporti, do ĉi-jare ili estis ĉiuj finkunportitaj al la Esperanto-obo omaĝe al li pere de kelkaj liaj amikoj.

Ni certas, ke Jan fierus vidante ĉi-jaran eventon… Sed eble li eĉ vidis, de la loko, kie li nun estas? Kiel menciis unu de liaj amikoj de la Stanišovská kaverno dum la ekskurso, ili metis kandelon al la enirejo de unu kaverno kiun Ján malkovris kaj multe zorgis pri ĝi, kaj post kelkaj minutoj tiu vitra kandelujo “eksplodis”!

Ĝis la revido, eble sekvan jaron en la tatraj montoj!

PS: Ĉi tie vi trovos la fotogalerion de la evento “Poludnica 2022”.

Lucas RIVIERE

franca volontulo en E@I, veninta de la EKC (Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo)

Somera Esperanto-Studado 2021 denove okazos virtuale

Ankaŭ ĉi-jare la tradicia Esperanto-lernejo okazos rete!

La kronvirusa pandemio daŭre ne permesas, ke Somera Esperanto-Studado 2021 okazu fizike en Ĉeĥio, sed ĝi tamen ja okazos – virtuale kaj tutmonde! Tiu-ĉi SES okazos ekde la 2-a ĝis la 11-a de julio 2021, kaj la ĉefa instruado okazos dum la du semajnfinoj (kun aldona libervola programo inter ili, ĉefe posttagmeze/vespere laŭ la mezeŭropa tempozono).

Dum SES vin atendas diversnivelaj kursoj de Esperanto kaj verkista kaj tradukista ateliero. La instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj, kiuj havas abundan internacian sperton. Pliaj detaloj pri ili vi trovos ĉe: https://ses.ikso.net/2021/eo/programo/. Kiel kutime, krom tio okazos aliaj programeroj –  diversaj prelegoj, diskutoj, kvizoj, koncertoj kaj multe pli.

Nia sperto de la pasinta jaro montras, ke retaj aranĝoj havas siajn avantaĝojn. Ili ebligas partoprenon de homoj de la tuta mondo, kiuj ne povus veni al la surloka aranĝo pro ajnaj kialoj – ĉu pro tro granda distanco, ĉu pro neceso aranĝi vizon, ĉu pro tempomanko. Ĉi-jare eblos sperti internacian Esperanto-aranĝon, signife plibonigi la lingvo-nivelon kaj samtempe resti hejme! 

Aliĝu al la virtuala tutmonda SES pere de aliĝilo en la retpaĝo – https://ses.ikso.net! Ĉu vi havas amikon aŭ konaton, kiu interesiĝus pri la aranĝo? Eble iu de via loka Esperanto-klubo volus partopreni? Rekomendu ankaŭ al ili la ĉeeston en SES! 

Nuntempe E@I laboras pri la detaloj de la reta SES kaj preparas por vi interesan programon. Ne forgesu sekvi nin en Facebook (https://www.fb.me/SomeraEsperantoStudado) kaj Telegram (https://ses.telegramo.org) por ricevi freŝajn informojn pri SES, kaj aliĝu al la Facebook-evento (https://fb.me/e/H9wKJcdQ) por montri al viaj amikoj, ke vi venos al SES!

Ĝis la revido dum la reta Somera Esperanto-Studado 2021 – niaj instruistoj jam antaŭĝojas pri vi!

 

Via SES-teamo

Tre bela PoRKo

Kontraŭ la viruso, Zamenhof marŝas ĝis la fina venko.

Pasintĵaude, vespere, mi kuris al la pinto de loka monteto. Tie, mi tuj vidis sovaĝan porkon, kaj subite aperis malgranda porketo, kaj la tuta porka familio de la monteto de Nová Dubnica.

Mi ne turniĝis. Prefere, mi piediris malantaŭen, ĉirkaŭ la angulo. De tie, mi rapide kuris hejmen, kaj mi ofte rigardis super mia ŝultro malantaŭ min, por vidi ĉu la porkoj ĉasis min.

Ĉe la malsupro de la monteto, mi denove vidis unu porkon, ŝajne ne parton de la originala grupo, kiu kuris tre rapide, pli rapide ol mi. Do mi denove devis ŝanĝi mian vojon.

La sperto ne plaĉis al mi. Tute ne. Mi timis! Sed ĝi estis antaŭsigno, ĉar la venontan tagon mi komencos la Printempan Retan Kursaron (aŭ PoRKon) por lerni pli da Esperanto.

Mi rakontis tiun ĉi sperton en la PoRKa Telegrama grupo, kaj Tim Morley, unu de la instruistoj, proponis vortludon por krei akronimon per kiu ni povos venontjare nomi la eventon SOVAĜA PORKO. Mi pensas ke se la evento okazos fizike en Francio venontjare, tio jam estas iom sovaĝa! Multe da ridoj!

Tim Morley estis mia instruisto dum la kurso ‘Lernu Plu’ en 2019 ĉe Esperanto House en Anglio. Tio estis je nivelo ĉirkaŭ A2/B1. La klaso de Tim dum PoRKo estis B2, do mi pensis ke eble mi estas reunuiĝonta kun la kara samideano. Sed laŭ miaj testrezultoj, mi iĝis studento en la C1-klaso! Tre agrabla surprizo! Do mia instruisto estis Przemek Wierzbowski, kiun mi jam memoris de kelkaj Esperantaj retaj renkontiĝoj.

Mi vere sentis kiel mi apartenis en la C1-ĉambro. Sed mi certe ne dirus ke ĝi estis facila! Ni studis dum 15 horoj, dum tri tagoj. Estis tre tre agrable lerni de Przemek, kaj ekkoni aliajn lernantojn. Miaj 9 samklasanoj partoprenis de 7 landoj, sed tute ne estis lingva baro, danke al nia internacia lingvo.

Mi ankaŭ partoprenis en la vespera programo. Mi amis la mojosan trankvilan koncerton de Tim Gallego, kiu povus serenadi anĝelojn. La prelegoj ankaŭ estis tre interesaj.

Dankegon al la organiza teamo! Mi ĝojas ke mi kaptis la oran porkon.

Ĉi tiun artikolon verkis Johnnie Gallacher kadre de sia Eŭropa Volontula Servo.

Omaĝo al Zamenhof

Hodiaŭ en 1917, Zamenhof forpasis. 100 jarojn post tio, zamenhof.info aperis en la Interreto. Antaŭnelonge, mi tradukis ĝin anglen. Tre interesa sperto. Per la nova tradukejo de E@I, ankaŭ vi povas traduki ĝin al viaj lingvoj. Tio estas freŝa sistemo, kiu iĝis publika nur pasintsemajne.

Se vi komprenas la anglan, konsideru ankaŭ legi mian artikolon pri Zamenhof. En tiu artikolo, mi konkludis ke la maniero, kiel ni traktas unu la alian, nun devas esti modelo por la fina venko, kiun ni volas vidi kreski en la estonteco. Do ludu plaĉe.

Amike, Ĝoni Gallacher.

Ĉi tiun artikolon verkis Johnnie Gallacher kadre de sia Eŭropa Volontula Servo.

Biografieto: La Senmorta Memoro de Robbie Burns

Kial ni festas Robert Burns? Ĉu li ne estas simple unu plia “morta blanka viro”? Nu jes, sed ne en la senco, kiel tiu frazo estas ofte uzata, en la senco de  prestiĝo kaj hegemonio, kiu indas, ke ni pretepasu ĝin.

Burns tre indas. Ni estas bonŝancaj, ke lia malriĉa patro kaj najbaroj kundividis la kostojn por instruisto en tiu epoko, kiam edukado ne estis kutima por ordinaraj homoj. Kaj Robbie mem ĝuis. Li estis diligenta lernanto. Post dorsrompantaj malfacilaj tagoj de farmlaboro li legus longe dum vesperoj.

Burns vivis unu jarcenton antaŭ Zamenhof, sed per siaj idearoj ili ambaŭ estas samideanoj. Povus soni iomete strange al vi….. nacia skota bardo kaj aŭtoro de internacia lingvo: ĉu vere samideanoj?

Eĉ, konsideru la kanton “Scots Wha Hae”. Ĉu ĝi ne estas simpla nacionalisma adoro de mezepokaj sangosoifaj militistoj? Nu, laŭvorte, tio povus esti komprenebla interpreto.

 Tamen, same kiel Zamenhof, Burns devis zorgi pri tio, kiel imperia ŝtato ricevus siajn verkojn – do li eldonis ĝin anonime. Kvankam li menciis mezepokajn heroojn, prave tio estis kaŝita simbolo por la radikala movado de lia tempo. Li loĝis samtempe kiam la franca, usona kaj haitia revolucioj okazis.

 Burns partoprenis en republiko de leteroj. Tio estas, li estis la kultura manifestaĵo de la politika tradicio, kiun sekvis homoj kiel Thomas Muir de Glasgovo, Henry Joy MacCracken de Belfasto, Wolfe Tone de Dublino kiuj apartenis al la sama generacio kiel Burns. Ankaŭ la influigega Tom Paine de Norfolk, Anglio, – la aŭtoro de “Rajtoj de Homo” – kiu estis tridek jarojn pli aĝa, sed kiu ankoraŭ transdonis siajn ideojn en Usono, kiam la aliaj 3 jam mortis dolore kaj june. Ilia kredo estis pri libereco, egaleco, solidareco kaj demokratio. Danĝere, ĉar multaj homoj recevis punojn – ekzilo al Aŭstralion.

Unuflanke, ni ofte konsideras Burns kiel egan fieran patrioton. Aliflanke, Burns vere malamis multajn aferojn de la skota kulturo. Ekzemple, en la preĝejo, la pastro (aŭ la “ministro” por uzi pli skotan vorton) ofte publike humiligus Burns, nur ĉar Burns estis amema pri virinoj.

La sekvajn vortojn de la moderna verkisto Irvine Welsh Burns ankaŭ facile povus diri:

 

 “Fekas esti skota!

Ni estas la plej malnoblaj de la malnoblularo!

La feĉo de la fika mondo!

La plej aĉaj, katastrofaj, sklavemaj,

domaĝa rubaĵo, kiu iam estis fekinta al civilizo!”

 

 Sed Burns certe neniam estus tiel malĝentila, ĉu ne? Nuuuu, fakte, mi devas koncedi, ke iom de liaj verkoj pri lia koramikinaro ne lasas multon al la imago!

 Konsideru ekzemple, <Ne haroj sur ĝi>, kiun mi mem tradukis:

 “Hieraŭ mi edziĝis kun belulino
Kaj kvankam vi ne kredus,
Sur ŝia piĉo ne kreskas hararo,
Pri tiu afero mi bedaŭras,
Ĝi konfuzas, ĝenas min dolore,
Eĉ igas min patosa
Pensi, ke mi trovis edzinon
Kun piĉo malfasona.”

 

 Sed la karna karaktero de la verkoj de Burns atingas ekvilibron, kiam ĝi estas konsiderata apud la profunda amo kaj afekcio, kiun Burns esprimas en siaj aliaj verkoj. Ankaŭ la digna senco de justeco por homaro, kaj eĉ por musaro malforta! Tiuj verkoj estis tradukitaj pere de pli bonaj tradukistoj ol mi, nome Antoni Grabowski, William Auld & Reto Rosetti.

 “Jes malgraux bar‘ kaj vojerar‘

Jam venos tiu stato

Ke l‘ homo sur la tuta mond‘

Por homo estos frato”

 

Samideanoj, amikoj. La maniero, kiel ni traktas unu la alian, nun estas la modelo por la fina venko, kiun ni volas vidi kreski en la estonteco.  Do, dum lia 261-a nakiĝtago, ni festas Robbie Burns, kaj ankaŭ la naskiĝon de la Movado Junulara Skota. Vivu Burns, vivu la Mojosuloj, vivu Esperanto!

KAEST 2020: virtuala Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

KAEST ĉi-jare okazos pure enrete – pere de la interreta platformo “Retevent”, per kiu okazis ankaŭ la Virtuala Kongreso de UEA (kaj aliaj ĉi-someraj aranĝoj: IJK, SES, VEKI). Ĝi okazos ekde la 1-a ĝis la 4-a de oktobro 2020.

La ĉi-jara ĉeftemo estas “Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon”.

Dum la virtuala KAEST vin atendos realtempaj fakaj prelegoj kun eblo komenti kaj starigi demandojn al prelegantoj, paneldiskutoj de fakuloj, trejnadoj, diskutĉambroj pri fakaj, sciencaj kaj aliaj temoj, eblo fak-kunsidi por fakaj sekcioj/grupoj, kultura programo kaj komprebeble eblo ekkoni aliaj partoprenantojn!

Krom la ordinara KAEST-programo okazos ĉi-jare ankaŭ AMO-seminario kun la ĉeftemo “Konkretigo de daŭripovo”.

Ĉu vi spertas pri “praktika daŭripoveco”? Se vi emus prelegi/prezenti pri la ĉefa temo, menciu tion en la konkreta kampo de la KAEST-aliĝilo. Se vi interesiĝas pri partopreno, simple aliĝu al KAEST – la AMO-programo estos senpage samloke havebla por ĉiuj KAEST-aliĝintoj (ne necesas iu plia registriĝo). Ĝi daŭros po 3 horoj, ĵaŭde kaj vendrede.

La partopreno en la aranĝo kostas 10 €, ĝis la 25-a de septembro ankaŭ eblas peti senpagan aliĝon pro malfacila financa situacio. Se vi volus proponi prelegon aŭ gvidi diskuton, nepre notu tion en la aliĝilo!

Aliĝu ĉe kaest.ikso.net kaj malkovru fakan kaj sciencan uzon de Esperanto!

 

Sonja Zaretskaia

kaest@ikso.net

 

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/09/kaest-4

Pliefikigu vian tempouzadon – plene en Esperanto

“Se vi ne povas mezuri ĝin, vi probable ne povas mastrumi ĝin. Aferoj, kiujn vi mezuras tendencas pliboniĝi.”, diris Ed Seykota. En niaj organizoj kaj ĝenerale en la Esperanta movado, tempo estas nia tre valora kaj rara resurso – ni havas nur tiom da ĝi. Sed kiel ni utiligas ĝin? Ĉu vere verko de tiu artikolo devis daŭri 2 tagojn? Aŭ kiom fakte daŭris? Se vi ne mezuras vian tempouzadon, vi ne povas vere scii. Feliĉe, tempomezurado nun estas facila – kaj plene en Esperanto – danke al Kimai kaj E@I!

En Esperantujo ni kutimas al virtuala laboro – per interreto de sia hejmo. Tiel estis ankaŭ en E@I dum komenca tempo. Sed jam dum jaroj ni laboras (ankaŭ) en fizika oficejo laŭ fiksitaj laborhoroj. Tiu stato ŝanceliĝis pro la kronvirusa situacio kaj ni devis rapide adaptiĝi. Ja kiam oni laboras de hejmo, estas facile nesufiĉe labori aŭ nesufiĉe ripozi, eble neefike plani la labortempon. Utiliginte spertojn de TEJO, ni frue decidis ekuzi liberan temporegistran programon Kimai. Ĝi solvas ĝuste tiajn problemojn montrante viajn taskojn kaj statistikon pri via labortempo.

Vi havas bonan superrigardon de la plej gravaj aferoj rekte en la ĉefa panelo.

Kimai estas senpaga libera ilo, kiu ebligas al vi registri viajn laborhorojn. Kun ĝi por vi pli klaras, kiom da tempo vi bezonas por fari viajn taskojn. 

Nun la programo estas en 22 lingvoj, kaj dank’ al E@I, inter ili estas ankaŭ Esperanto. La programon tradukis Sonja Zaretskaia kaj kontrolis KuboF Hromoslav . Kaj ĉar Kimai mem dependas ke pluraj aliaj programoj, por plena Esperantigo ni tradukis ankaŭ Select2 (jam akceptita) kaj FullCalendar (dume atendas).

Vi povas agordi defaŭltan lingvon por ĉiuj novaj uzantoj. Klaras, kiun lingvon uzas E@I 😉

Intervjuo kun la ĉefprogramisto

Okaze de oficialigo de Esperanto en Kimai, ni intervjuis rekte al ĝia ĉefprogramisto – Kevin Papst. Kevin antaŭe havis malmultajn informojn pri Esperanto, sed tre aprezis tradukon al ĝi. Ja, laŭ li, Esperanto estas speciala, ĉar homoj mem elektas eklerni kaj paroli ĝin. Tio igas Esperantan tradukon ankaŭ unika vendo-propono.

D: Kio inspiris vin eki kaj daŭre labori pri la projekto?

Kiam mi komencis labori pri Kimai antaŭ pli ol 10 jaroj, mi havis bezonon pri temporegistra sistemo por mi mem. En la tempo kiam mi trovis Kimai-n, la origina programisto volis fermi la projekton pro privataj kialoj. Mi ensaltis kaj prenis la rolon de prizorganto kaj daŭrigas la laboron ĝis hodiaŭ. Malfermitfonta programaro igas komputikan mondon pli bona loko kaj mi volas kontribui al ĝi en sencohava maniero.

Mi havas ankaŭ alian tre fortan motivon: Mi ĉiam revis pri eblo vivi de mia propra malfermitfonta programaro. Tial mi en 2018 komencis reprogrami Kimai ekde nulo – kun multaj novaj funkcioj kaj firma fundamento por kelkaj longtempaj celoj (unu el ili ĵus realiĝis: www.kimai.cloud).

D: Kiel povas Kimai utili al neprofitcelaj organizoj?

Mia respondo estas pli ĝenerala, por ĉiu kiu uzas temporegistradon memvole: komencu registri vian tempon por trovi pro kiu kaj, speciale, kie vi pasigas unu el viaj plej valoraj resursoj – vian vivtempon.

Kiuj taskoj reaperas, kiuj problemaj punktoj povas esti identigitaj, kiu en la teamo povas bezoni asiston pro troa laborŝarĝoo?

Provu identigi malfortajn punktoj kaj pensu pri strategioj kiel plisimpligi aŭ eĉ elimini tiujn taskojn.

Tre simpla ekzemplo: Pasintece mi pasigis kelkajn horojn ĉiusemajne pro retpoŝta helpado pri Kimai. Mi ne povis respondi al ĉiu, sed danke al verkado de pli bona dokumentado mi povis ne nur fortanĉi 75% de mia tempo bezonata por retpoŝta helpado (kion mi povis pruvi komparante miajn temposlipojn en Kimai) sed mi ankaŭ ricevis multan pozitivan retrokuplon. Feliĉaj uzantoj – feliĉa mi 🙂

D: Ĉu vi havas iun mesaĝon por Esperantujo?

Por multaj organizoj, precipe neprofitcelaj, mono estas forta kialo por atenti pri libera programaro. Kimai tion povas fari por vi: elŝutu, instalu, komencu registri vian tempon – ĉion sen licencaj kotizoj.

Mi volas inviti ĉiujn al provo de Kimai kaj provizo de retrokuplo. Ankoraŭ estas multaj aferoj por plibonigo en Kimai, sed ja bonas samdirektigi miajn ideojn kun realaj bezonoj de uzantoj.

“Havu feliĉan vivon kaj restu sana!” (Kevin skribis rekte en Esperanto : )

Kiel registri sian tempon?

La strukturo de Kimai estas fasonita por homoj kaj firmaoj, kiuj laboras laŭ kontraktoj por pluraj klientoj. Kvankam tio ne estas kutima situacio de Esperantaj organizoj, Kimai estas sufiĉe fleksebla por servi vin bone, kiel montras ankaŭ niaj spertoj. (Ekzemple sufiĉas starigi ununuran “klienton” – sian propran organizon.)

Ĉiun unuopan registraĵon vi povas detale priskribi por povi poste bone pritaksi efikecon de via tempouzado aŭ por aŭtomate prepari fakturon por pagi vin. Aŭ vi povas uzi minimumisman sintenon. Tute laŭ via plaĉo.

Baze eblas tian ĉi temporegistrilon uzadi laŭ 2 manieroj.

Registrado de ĝenerala labortempo

Tiu maniero taŭgas por scii, ĉu en specifa tago / semajno / monato vi laboris ĝustan tempon. Vi komence de laboro notas komencon kaj fine de laboro finon, sed vi ne distingas inter aktivaĵoj. Tiel vi scias, kiam vi laboris ĝustan tempon kaj povas poste altkvalite ripozi por rehavigi energion.

Registrado de speco de labortempo

En tiu maniero vi notas komencon kaj finon de ĉiu specifa aktivaĵo, kiun vi faras. Tiel vi ne nur scios kiom vi laboris, sed ankaŭ pri kiu tasko. Tio donos al vi retrokuplon, laŭ kiu vi pli objektive taksos vian rapidecon kaj pli facile kaj objektive vi decidos pri kio vi povas pliboniĝi kaj pri kio vi eventuale povas instrui al aliuloj.

Uzu ĝin vi mem

Kimai estas senpaga kaj eĉ libera. Do uzante ĝin vi ne nur ŝparas vian monon, sed ankaŭ protektas viajn liberecon kaj privatecon.

Esperanto vin bonvenigas jam ekde tuta komenco

Unuaj paŝoj, provoj estas tre facilaj. Kaj se via organizo (aŭ vi mem 🙂 havas malpli ol 5 aktivulojn, eĉ longe poste estos daŭre senpaga. Simple registriĝu ĉe https://www.kimai.cloud kaj ekuzu senpagan reĝimon. Se via organizo estas (precipe) volontula, la senpaga plano plene sufiĉos. Se vi volas aldonajn funkciojn aŭ pli ol 5 uzantojn, vi povas transiri al pagenda versio.

Se vi volas, ke viaj datumoj estu tre sekuraj, aŭ volas senpage havi multajn uzantojn, instalo en via propra servilo estas irinda vojo. Por instali vi ne bezonas esti programisto, sed iuj komputilaj spertoj ja estas bezonataj. Rekomendata instalado okazas per “komandlinio” – se tiu vorto diras al vi nenion, petu pri instalo vian komputileman amikon (aŭ, eble estas bona oportuno por lerni novan kapablon – en E@I ni tute konfirmas!). Ĉiujn necesajn informojn vi trovos en la oficiala dokumentado.

Fino. Aŭ ĉu eble komenco?

Tempo estas rara resurco – taŭgas ĝin utiligi saĝe kaj efike. Ĉu vi pri tio volas helpon de Kimai? Aŭ ĉu vi jam uzas iun similan programon? Skribu en komenton!

Somera Esperanto-Programado 2020 – ankaŭ nur virtuale

La duan fojon en la historio de Esperantujo ni invitas vin al SEP, la unua Esperanta hackathon!

Krom SES okazos ankaŭ ĉi-jare paralela evento, organizita de E@I-teamo. SEP (Somera Esperanto-Programado) okazos ekde la 18-a de julio (12:00 GMT) ĝis la 26-a de julio (12:00 GMT). Samkiel SES, ankaŭ ĝi estis ŝovita al la virtuala spaco ĉi-jare. SEP do okazos ankaŭ virtuale, tra interreto.

Tio povas ankaŭ helpi al multaj kun-fari, partopreni de siaj hejmoj – ĉar ja la ideo de SEP estas kunlabore realigi poresperantajn interretajn projektojn. Do por tiu-ĉi evento la reta platformo eĉ estas utila kaj bonvena!

La aranĝo celas esti Esperanta kodummaratono – kaj ĝi estos eĉ senpaga! Se vi do konas iujn, kiuj ŝatus kunrealigi projekton, utilan por Esperantujo dum SEP, nepre informu ilin!

Kodummaratono (“hackathon”) estas fasona sprintecevento, dum kiu programistoj kaj aliaj fakuloj de program-kreado, inkluzive de grafikistoj, interfacfasonistoj, projektmanaĝeroj kaj aliaj, intense kunlaboras pri komputilaj projektoj. La celo de kodummaratono estas krei funkciantan programaron aŭ aparataron fine de la evento. 

Eksciu pli pri la projektoj, kreitaj de niaj partoprenantoj dum pasintjara SEP ĉi tie!

Gvidantoj de SEP: Kryštof Klestil (Ĉeĥio) kaj Yves Nevelsteen (Belgio).

Pli da detaloj kaj la aliĝilon vi trovos ĉe sep.ikso.net. Kaze de demandoj ne hezitu skribi al sep@ikso.net!

WP2Social Auto Publish Powered By : XYZScripts.com