Plena Ilustrita Vortaro baldaŭ en la reto!?

Plena Ilustrita VortaroUnu el la plej famaj E-verkoj de lastaj jardekoj certe estas “Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto“, mallonge PIV. La organizo Edukado@Interreto (E@I) kunlabore kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) intencas krei retan kaj senpagan version de la fama PIV – Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Por tiu celo estis jam subskribita kontrakto, laŭ kiu E@I kreos la retejon kaj SAT disponigos la enhavon – la elektronikan version de la fama vortaro.

E@I nun lanĉas donac-kampanjon por kolekti bezonatan sumon 10.000 EUR. Se vi opinias la retan PIV subteninda iniciato, ni petas vin helpi ĝin konstrui. Kaze de sukcesa kampanjo la retejo aperos jam ĉi-jare. Pri la aktuala stato de donacoj ni ĝisdate informados en la retejo kaj sendante retmesaĝojn al donacintoj.

Vidi ĉiujn detalojn pri la projekto kaj sekvi ties evolun vi povas ĉe la oficiala paĝo de la projekto: http://vortaro.net.

Plirapidigu vian retumadon kun la aldonaĵo BarTab

Ĉu ankaŭ vi kutimas teni dekojn da folioj en Firefox samtempe malfermitaj? Ĉu ankaŭ vi timas restartigi la retfoliumilon, ĉar reŝarĝado de ĉiuj folioj daŭras tiom longe? Se vi respondis jese, certe interesos vin jena aldonaĵo por la retfoliumilo Firefox.

Kiam estas en la retumilo tro multaj folioj samtempe malfermitaj, povas okazi, ke la retumilo “manĝos” eĉ la tutan ĉefmemoron. Tion vi povas eviti kun la nova aldonaĵo BarTab. Post ĝia instalo retpaĝoj sur malfermitaj, sed neuzataj folioj ŝanĝos sian konduton.

(Legi pli…)

Anonima retumado – kaŝu viajn privatajn datumojn!

La interreto tute ne estas tiel anonima, kiel ofte ŝajnas al ni. Ĉiuj niaj aktivaĵoj estas facile sekveblaj (kaj ni nekonscie malkovras sufiĉe multe da informoj pri ni) danke al nia unika signo – IP-adreso. Tamen ekzistas pluraj ebloj, kiel igi nian retumadon pli-malpli anonima (en pasinteco ni jam tuŝis ĉi tiun temon en la artikolo pri amasigado de datumoj fare de Guglo kaj en la mencio pri Scroogle). Hodiaŭ ni ofertas al vi pliajn eblojn, kiel protekti siajn privatajn datumojn kaj resti anonima en la interreto. Kvankam preskaŭ ĉiuj menciotaj iloj estas senpagaj, vi pagas por la anonimeco per bedaŭrinde sufiĉe malrapidigita retumado.

(Legi pli…)

Guglo trairis al nova indekso, serĉrezultoj estos pli aktualaj

Pasintsemajne la kompanio Guglo anoncis, ke finiĝis enkonduko de la nova sistemo de indeksado Caffeine. La ĉefa ŝanĝo estas, ke aktualeco de serĉrezultoj plialtiĝis kaj ke publikitaj informoj aperas en serĉrezultoj multe pli rapide ol antaŭe. La kompanio anoncis, ke la serĉrezultoj estos je 50% pli aktualaj.

Ĝis nun Guglo havis la interreton kaj la indekson dividitan en kelkajn tavolojn, ĉiu el ili ĝisdatiĝis per alia rapideco. Refreŝigo de la ĉefa tavolo daŭris kelkajn semajnojn. En la tempo, kiam oni bezonis ĝisdatigi unu tavolon, necesis analizi la tutan reton. La nova sistemo baziĝas sur analizado de malgrandaj partoj de la reto kaj la indekso estas ĝisdatigata intertempe. Novaj informoj aperos en ĝi jam sekundojn post kiam robotoj trovos ilin.

La nova sistemo ankaŭ ebligas pligrandigi la indekson. La datumbazo Caffeine havas cent mil terabajtojn, ĉiutage centoj da terabajtoj aldoniĝas. Ĉiun sekundon la nova sistemo de indeksado prilaboras centmilojn da retpaĝoj.

fonto: googleblog.blogspot.com

La Parolanta Retejo – aŭskultu kaj lernu enrete

Kvankam jena artikolo parolas pri slovaka projekto, kiu servu ĉefe al slovakparolantoj (kaj parte ankaŭ al angloparolantoj), ĝi povas esti utila kaj inspiri ankaŭ parolantojn de aliaj lingvoj.

Kial “parolanta” retejo?

Temas pri la projekto, kiu helpu kaj plifaciligu vivon al nevidantaj aŭ malbone vidantaj interret-uzantoj. La projekton lanĉis la slovaka neprofita organizo SINA Nitra. Ĝia fondinto estas Unio de nevidantaj kaj malbone vidantaj homoj en Slovakio kaj la projekto realiĝas i. a. danke al financa subteno de la Fondaĵo SPP.

“La baza ideo de la projekto estas krei la enretan platformon, kiu al vidhandikapuloj ebligu aliron al larĝa skalo de sonaj materialoj de la plej diversaj orientiĝoj. Jena celgrupo estas handikapita per tio, ke ĝi ne povas plene eluzi ĉiujn avantaĝojn, kiujn alportas interreta komunikado.”

(Legi pli…)

Ĉu vi uzas sekurajn kromprogramojn? Kontrolu tion

Mozilla oficiale publikis la ilon, danke al kiu uzantoj de konkurencaj retumiloj povas facile kontroli, ĉu la kromprogramoj, kiujn ili uzas, estas sekuraj aŭ ĉu ili estas vundeblaj.

La ilo nomiĝas Plugin Check kaj ĝi estis je dispono jam kun la tria versio de Firefox jam pasintjare, tamen nur nun Mozilla publikis ĝin en la fina versio ankaŭ por la uzantoj de aliaj retumiloj. Subtenataj estas iliaj plej novaj versioj, do Safari 4, Chrome 4, Opera 10.5 kaj IE7 aŭ IE8. La ilo kontrolu ĉefe la malnovajn kromprogramojn, ekz. QuickTime de Apple aŭ Flash kaj Reader de Adobe.

(Legi pli…)

Videokonferenco por 5 homoj

Ĉu vi bedaŭras, ke Skajpo ne ebligas al ni grupajn videokonversaciojn? Se jes, provu la testan version de la komunika kliento Skajpo en la versio 5.0. Por komputiloj kun la operaciumo Windows XP kaj pli nova ĝi ofertas la eblecon konektiĝi kun eĉ 4 amikoj samtempe. Tamen nur se vi havas sufiĉe rapidajn komputilon kaj interret-konekton.

Ĝis nun la funkcio estas je dispono nur por Vindozo, ĉu en estonteco venos la versio por aliaj operaciumoj, oni ne scias.

La instalpakaĵo troveblas ĉi tie.

fonto: skype.com

5 novaj lingvoj en Google Translate

La ŝatata tradukilo de Guglo, Google Translate, aldonis 5 novajn lingvojn: la armenan (6,7 milionoj da parolantoj), la azerbajĝanan (20-30 milionoj da parolantoj), la baskan (ĉirkaŭ 660 mil parolantoj), la gruzan (4 milionoj da parolantoj) kaj la urduan (70 milionoj da parolantoj).

Tamen, ni esperantistoj ne perdu esperon. Guglo anoncis, ke ili posedas datumbazojn por 296 aliaj lingvoj, tamen ili estas ankoraŭ en evoluo. Nuntempe la fama tradukilo subtenas 57 lingvojn, la tradukilo Bing de Microsoft 30 lingvojn.

(Malica rim.: Laŭ la plej novaj esploroj ekzistas en la mondo ĉirkaŭ 6700 lingvoj, do Guglon atendas ankoraŭ multe da laboro…)

Ni esperantistoj povas ĝis tiu feliĉa tempo uzi ekz. la bonegan GramTrans (Eckhard Bick) 😉

fonto: googlesystem.blogspot.com

Traduku realan mondon helpe de Google Goggles

Vojaĝado en alian landon povas esti belega travivaĵo. Tamen, povas esti malfacile plene ĝui la travivaĵon, se vi ne konas lokan lingvon. Ekzemple jam nura legado de manĝokarto povas iĝi malagrable problema afero. Tial Guglo alportas al vojaĝantoj novan utilan funkcion. Por ĝi ne estu problemo traduki ekz. alilingvajn surskribojn sur informtabeloj, afiŝoj aŭ en manĝokartoj.

La funkcio estas je dispono en nova versio de la aplikaĵo Google Goggles 1.1, kies tasko estas kunigi fotilon de poŝtelefono kun interreto. La servo estas disponebla en aparatoj kun Android en la versio 1.6. Ĝis nun la servo Google Goggles ebligis ekz. rekoni fotojn de konstruaĵoj, librojn, artaĵojn, kontaktinformojn, logotipojn ktp.

(Legi pli…)

WP2Social Auto Publish Powered By : XYZScripts.com