Mi aperigas ĉi tie mian kontribuon al la verko “La arto labori kune”, festlibro por H.Tonkin. Mi pensas ke mia kontribuo povus esti interesa ankaŭ por homoj, kiuj ne legis la libron, do jen la artikolo. Volonte komentu ĝin aŭ skribu vian opinion pri la temo.
Estu la ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la mondo. (M. Gandhi)
Ŝanĝoj – defio, ne minaco
La mondo, almenaŭ ĝia granda parto – kun apero de komputiloj, kaj des pli kun apero de interreto – ŝanĝiĝis. Ĝi startis vojon, kies finon neniu el ni kapablas imagi – se tia vojo entute finon havas. La evoluo, progreso kaj ŝanĝoj, venintaj kun la disvastiĝo de modernaj informaj kaj komunikaj teknologioj (plue en teksto IKT) – ĉio tio ŝanĝis porĉiame la vizaĝon, funkciadon kaj labormanieron de la socio. La mondo, enirante la 21-an jarcenton, ekis novan etapon de sia evoluo.
Vid-al-vide al tiu ĉi enorma evoluo teknika, gravaj demandoj por ni estas: „Ĉu ankaŭ Esperanto-movado pretas por la 21a jarcento? Ĉu la Esperanto-mondo estas preta adaptiĝi al tute alia funkciado, al pli rapidaj agoj kaj modernaj decidoj, al pli efika plenumado de siaj taskoj kaj realigado de celoj? Ĉu esperantistoj kapablas (r)esti aktualaj kaj ĝisdataj?“ (Legi pli…)