Internacia konkurso en kiu rolas ankaŭ Esperanto

La projekto pri libera aŭtomata tradukado Apertium (http://www.apertium.org), kie funkcias diversaj tradukiloj el kaj al Esperanto (http://apertium.saluton.dk/?lang=eo), estis elektita por la dua fojo por la konkurso Google Code-In (nur anglalingve).
Apertium staras apud Gnome, FreeBSD, OpenSUSE aŭ KDE inter la 18 projektoj elektitaj de Google por sia konkurso por junaj programantoj inter 13 kaj 17 jaroj. La aranĝo celas instigi ilian partoprenon en オンライン カジノ projektoj de libera/malfermitkoda programaro.
Tamen, ĉar Apertium kunigas programadon kaj lingvon, ĝi proponos multajn taskojn alireblajn por lingvemaj junuloj nenion sciantaj pri programado.
Krome, ĉar en Apertium aktivas pluraj esperantistoj, ĝi proponos dudekon da taskoj rilataj al Esperanto, kiel la kreadon de vortaroj en Apertium-formato surbaze de la Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de), la plibonigon de la dokumentado en Esperanto kaj pri Esperanto-tradukiloj, la plibonigon de la ekzistantaj Esperanto-tradukiloj kaj la sisteman komparadon de Esperanto kun aliaj lingvoj, helpontan la disvolvon de novaj Esperanto-tradukiloj.
La konkurso komenciĝos la 21 de novembro kaj finiĝos la 16an de januaro.

lernu.net – kalendaretoj 2012

Ene de sekvaj tagoj planas E@I kaj lernu-teamo produkti lernu-kalendaretojn (poŝformatajn, 6x9cm) – kiuj havu de unu flanko reklamon, informon pri Esperanto kun adreso de lernu.net, kaj de dua flanko tagojn de 2012 en Esperanto. (vidu aldonitajn bildojn de aspekto sube) Nia celo estas disdonadi tiun kalendareton fine de ĉi-jaro (kaj komence de la sekva) al ekstera publiko (sed ankaŭ al E-istoj).

Nun ni volus presi samtempe pli grandan kvanton de la kalendaretoj, por ŝpari la pres-kostojn (ju pli da ili ni presos, des pli bona prezo estas por ili fine). Tial ni volus proponi al diversaj organizoj, kluboj au unuopuloj antaumendi ankaŭ la kalendaretojn – ili estas taŭga, praktika, malgranda kaj malkosta informilo pri Esperanto.

(Legi pli…)

Mortis Steve Jobs – fondinto de la firmao Apple

Merkrede, la 5-an de oktobro mortis pro kancero en Kalifornio kunfondinto de teknologia firmao Apple – Steve Jobs. Li estis nur 56-jaraĝa. Jam en aŭgusto ĉi-jare li rezignis pro sia malsano pri sia posteno de la direktoro ĉe Apple – post 14 jaroj.

Usona prezidento Barack Obama esprimiĝis pri Jobs: “Steve apartenis al la plej bonaj usonaj inventistoj, sufiĉe kuraĝa por kapabli pensi aliel, sufiĉe aŭdaca por pensi, ke povas ŝanĝi la mondon kaj sufiĉe talenta por fari tion.

Steve Jobs naskiĝis en la jaro 1955. Kiel 20-jara li kun Steve Wozniak kaj Ronald Wayne fondis en garaĝo la firmaon Apple. Post nur 12 tagoj vendis sian parton en firmao Wayne al siaj partneroj kontraŭ 800 dolaroj. Nuntempe lia parto havus valoron de 22 milardoj da dolaroj!  Nuntempe havas la firmao valoron pli ol 150 miliardoj da dolaroj kaj fine de junio 2011 ĝi havis sur sia konto pli da kontanta mono (kapitalo) ol tuta usona registaro! (Apple – 75,9 mld., USA – 73,8 mld.)

(Legi pli…)

Kio estas ESF, kaj kial ĝi subtenindas?

Ĉu eblas la mondo, kie multaj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, kunekzistas en relativa egaleco, kaj kie komunikado je tutmonda skalo estas egale alirebla kaj por riĉuloj kaj por malriĉuloj?”

La supra frazo estas la devizo de Esperantic Studies Foundation (ESF; Fondaĵo por esperantaj studoj). Malmultaj Esperantistoj aŭdis la nomon de ESF. Sed eble vi iam uzis lernu.net aŭ edukado.net. Eble vi aŭdis pri “Springboard to Languages” (“Lingvosaltilo”) aŭ pri la laboro de Renato Corsetti pri la trejnado de instruistoj en Afriko. Aŭ povus esti, ke iam vi spektis la instruan filmon “Pasporto al la Tuta Mondo” aŭ la inform-filmon “Esperanto estas…”, aŭ eble vi spektis dokument-filmon pri Esperanto de Sam Green. Eble vi iam traserĉis la korpuson tekstaro.com por trovi la historian uzon de iu vorto, aŭ aŭdis pri la plurjara laboro de UEA por konservi la enhavon de Biblioteko Hodler. Se vi faris tiujn aferojn, vi povas danki al ESF, ĉar tiuj projektoj ne povus ekzisti sen la financa subteno de ESF. Ĉiuj el tiuj projektoj (kaj multaj aliaj) ricevis gravan financan subtenon de ESF. (Legi pli…)

ESPA 2 – platformo por konstruado de komercaj kontaktoj kun Hispanio

ESPA 2Ekde la 31-a de majo 2011 estas alirebla la retpaĝaro www.espa2.eu, kiu estas produkto de la projekto „ESPA 2.0“ enkadre de Programo de Tutviva Lernado de EU „Leonardo da Vinci“. Tiu ĉi paĝaro subtenas kreadon de novaj komercaj okazoj inter landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo kaj Hispanio, kaj ĝi ebligas ankaŭ studadon de la moderna komerca hispana lingvo.

La projekto „ESPA 2.0.” estas orientita al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj el Centra kaj Orienta Eŭropo (inkluzive de Slovakio kaj Ĉeĥio), kiuj interesiĝas pri eblo kunlabori kun firmaoj en Hispanio. La partnero de la projekto por Slovakio kaj Ĉeĥio estas la neprofitcela organizo Edukado@Interreto.
(Legi pli…)

Rusio volas konekti Azion kun Ameriko per submara fervojo

Beringa Markolo
Beringa Markolo

Rusio renaskigis pli ol cent jarojn malnovan projekton de interkontinenta fervojo, kiu per la tunelo konektus Azion kun norda Ameriko. Tiun ĉi mesaĝon anoncis la agentejo ITAR-TASS surbaze de scienca konferenco en la sudsiberia urbo Gorno-Altajsk. Planon por konekti la kontinentojn subtenis jam en jaro 1906 la lasta rusa caro Nikolao la 2-a.

Hodiaŭaj projektoj kalkulas laŭ la rusa agentejo kun konstruado de vere grandstila fervoja konekto, kies komenco estos siberia urbo Jakutsk kaj fino kanada provinco Brita Kolumbio.

La rusa parto mezuros 4000 km kaj de Jakutsk devus konduki al urbo Magadan kaj vilaĝo Uelen (kiu situas en la plej orienta parto de Ĉukotko). La nordamerika parto mezuros 2000 km kaj konektos alaskajn urbojn Nome kaj Fairbanks kun la kanada Brita Kolumbio.

Centra punkto de la magistralo devas esti pli ol cent kilometrojn longa submara tunelo, kiu devus esti borita sub fundo de Beringa Markolo. Rusaj projektantoj ja ne kalkulas nur kun la konstruado de fervoja linio, sed ankaŭ de granda elektrizita trafika koridoro kun aŭtovojo, longdistanca alt-tensia reto kaj altrapidaj dataj juntoj.

La kerno de la projekto estas ambicia plano uzi grandegan mineralan riĉecon de Siberio, sed ankaŭ grandajn homajn kaj materiajn fontojn de Japanio, Usono kaj Ĉinio.

Rusa eksperto Viktor Razbegin pensas, ke tiu ĉi projekto estas tre grava por la estonta evoluo de Rusio. Kostotaskoj por tiu ĉi projekto estos 30–35 miliardoj de usonaj dolaroj, kiuj devus refinanci dum 15 jaroj (en kazo, ke la hodiaŭ kvanto de varoj, kiujn oni ŝanĝas inter Usono kaj Rusio hodiaŭ, restos sama).

Fontoj:

http://zpravy.ihned.cz/svet/c1-52630650-rusko-chce-spojit-asii-s-amerikou-pomoci-podmorske-zeleznice

http://travel.aol.co.uk/2011/08/23/london-to-usa-by-rail-russia-approves-60bn-bering-stait-scheme/

Google aĉetis kompanion Motorola Mobility

Google
Google

Por la majorita partopreno en Motorola Mobility pagis la kompanio Google 12.5 miliardoj de dolaroj. Valoro de akcioj de Motorola ascendis post la komenco de komercado en novjorka borso pli ol 60 procentoj.

Operaciumo Androjd daŭre estos malfermita por aliaj jam tradiciaj produktantoj de poŝtelefonoj (HTC, LG aŭ Samsung). Post la akvizicio tiuj ĉi produktantoj ne estos en tre bona situacio, ĉar kvankam ili daŭre povos uzi Androjdon en iliaj plurfunkciaj poŝtelefonoj, Google fortigis sian pozicion kaj nun la kompanio produktos proprajn plurfunkciajn poŝtelefonojn (ĝis nun Google nur evolius operaciumon por poŝtelefon-produktantoj) kaj tiel povas okazi, ke la Androjdo fermiĝos kaj pri la evoluo zorgos ĉefe Google. La estro de Google, Larry Page, per tiu ĉi aĉeto volas altigi konkurencan kapablon de Google per fortigado de patenta portfolio kontraŭ Microsoft, kiu proksime kunlaboras kun Nokia, kaj Apple, kiu kreas mem siajn produktojn. Google kune kun Motorola aĉetis vere vastan patentan portfolion – sume pli ol 17 000 patentoj kaj 7600 patentaliĝoj. Transakcion konfirmis registaroj de ambaŭ kompanioj, nun oni atendas la reagojn de usonaj kontroloficoj.

Fontoj:

http://mobil.idnes.cz/komentar-google-kupuje-motorolu-android-si-oddechne-f92-/mob_motorola.aspx?c=A110815_174226_mob_motorola_vok
http://ekonomika.idnes.cz/obri-mobilni-akvizice-google-koupi-motorolu-fmv-/eko-zahranicni.aspx?c=A110815_135633_eko-zahranicni_vem
http://www.androidmarket.cz/ruzne/google-kupuje-tvurce-tabletu-a-telefonu-motorola-mobility/
http://www.zive.cz/clanky/google-koupil-motorolu-ostrou-zbran-na-apple-a-microsoft/sc-3-a-158365/default.aspx
http://www.chip.cz/clanky/trendy/2011/08/google-kupuje-motorolu

Kleriga lundo dum UK

Kleriga lundo estas tradicia programo de la Universala Kongreso de Esperanto. Dum la antaŭtagmezo en tri sinsekvaj 90-minutaj blokoj okazas en malsamaj salonoj ĉiam po kvin, do sume 15 prelegoj en Esperanto pri diversaj popularsciencaj temoj – ĉi-jare oni povis kleriĝi ekz. pri la evoluo de poŝtelefonoj, defioj en multlingva tradukado, funkciado de la Unuiĝintaj Nacioj, specifaĵoj de la intergeneracia dialogo, principoj kaj perspektivoj de la Vikipedio aŭ modernaj manieroj disvastigi esperanton elektronike.

Ĝuste la raportadon pri tiuj lastaj du temoj kun sinsekva vigla diskuto kun la ĉeestanta publiko prizorgis la aktivuloj de E@I kiuj ĉeestas la kongreson. Unue matene triopo de estraranoj (Peter Baláž, Marek Blahuš kaj Jevgenij Gaus) prezentis plurajn sukcesajn inciatojn kiuj celas informi la publikon pri esperanto kaj doni al interesiĝantoj la eblon interrete lerni ĝin. Poste en aparta prelego Marek Blahuš parolis pri la reta enciklopedio Vikipedio, okaze de la 10-jara jubileo kiun ĝi festis januare.

Ambaŭ prelegojn partoprenis preskaŭ cento da kongresanoj. E@I-aktivuloj prezentis al ili siajn interretajn projektojn kiel lernu.net, aktuale.info, komputeko.net,  bretaro.net, tradukejo.ikso.net aŭ slovake.eu, sed ankaŭ pri aliaj gravaj retejoj kiel ipernity.com aŭ wikitrans.net. La publikon surprizis la aktualaj ciferoj pri la E@I-projektoj: antaŭ kelkaj semajnoj registriĝis jam la 100.000-a uzanto; ĉiumonate la paĝarojn uzas pli ol 200.000 personoj, kiuj vizitas 3,5 milionojn da paĝoj.

La vikipedia prezento en siaj unuaj 60 minutoj klarigis kiel la enciklopedio stariĝis kaj kiel kaj kial ĝi funkcias; post tio restis spaco por respondi demandojn de la publiko. Iu publikano atentigis pri la graveco de la Vikipedio kiel estara atingaĵo de la esperanto-komunumo, plene komparebla kun la nacilingvaj projektoj kun ŝtata subteno. Tiurilate surprizis la publikon la fakto, ke ĉion ĉi oni ŝuldas grandparte nur al kelkdeko da homoj (administrantoj kaj longtempe aktivaj vikipediistoj) kiuj ĉiutage helpas teni la esperantan Vikipedion aktiva, kvankam tra la dekjara historio jam diverskvante kontribuis al ĝi miloj da unuopuloj. Kelkaj ĉeestantoj profitis la eblecon surloke helpe de la preleganto solvi problemojn kiujn ili renkontis dum redaktado; aliaj venis kun propono enmetigi en la Vikipedion tekstojn pri urboj antaŭe verkitajn okaze de renkontiĝoj. Multan atenton ricevis la projekto WikiTrans, kiu jam maŝine tradukis en esperanton ĉiujn preskaŭ 4 milionojn da artikoloj el la angla Vikipedio. Ili jam estas legeblaj ĉe http://epo.wikitrans.net/ kaj nuntempe oni preparas interfacon por faciligi ilian lingvan reviziadon kaj sekvan envikipediigadon. Defio por lingvistoj tamen ankoraŭ estos esplori, kiom multe tiuj tekstoj estos ŝarĝitaj de sia anglalingva deveno (sintakse, semantike, vidpunkte ktp.) kaj proponi manierojn kiel igi ilin pli internaciaj.

La du kontribuoj de E@I al la Kleriga lundo helpis pli levi atenton pri la organizo, kiu nun prezentiĝas (kune kun ESF) ankaŭ pere de propra budo kiu situas en la enirhalo de la kongresejo. Deĵorantoj (inter ili krom la estraranoj ankaŭ Agnieszka Mozer kaj Erin Piateski) tie disdonas informilojn pri la E@I-projektoj, prezentas E@I-eldonaĵojn kaj akceptas donacojn por la nova kampanjo kiu celas helpi la renovigon de lernu.net kaj la agadon de ESF (Esperantic Studies Foundation) – la ĝis nun plej granda subtenanto de la agado de E@I.

WP2Social Auto Publish Powered By : XYZScripts.com