Kial ni festas Robert Burns? Ĉu li ne estas simple unu plia “morta blanka viro”? Nu jes, sed ne en la senco, kiel tiu frazo estas ofte uzata, en la senco de prestiĝo kaj hegemonio, kiu indas, ke ni pretepasu ĝin.
Burns tre indas. Ni estas bonŝancaj, ke lia malriĉa patro kaj najbaroj kundividis la kostojn por instruisto en tiu epoko, kiam edukado ne estis kutima por ordinaraj homoj. Kaj Robbie mem ĝuis. Li estis diligenta lernanto. Post dorsrompantaj malfacilaj tagoj de farmlaboro li legus longe dum vesperoj.
Burns vivis unu jarcenton antaŭ Zamenhof, sed per siaj idearoj ili ambaŭ estas samideanoj. Povus soni iomete strange al vi….. nacia skota bardo kaj aŭtoro de internacia lingvo: ĉu vere samideanoj?
Eĉ, konsideru la kanton “Scots Wha Hae”. Ĉu ĝi ne estas simpla nacionalisma adoro de mezepokaj sangosoifaj militistoj? Nu, laŭvorte, tio povus esti komprenebla interpreto.
Tamen, same kiel Zamenhof, Burns devis zorgi pri tio, kiel imperia ŝtato ricevus siajn verkojn – do li eldonis ĝin anonime. Kvankam li menciis mezepokajn heroojn, prave tio estis kaŝita simbolo por la radikala movado de lia tempo. Li loĝis samtempe kiam la franca, usona kaj haitia revolucioj okazis.
Burns partoprenis en republiko de leteroj. Tio estas, li estis la kultura manifestaĵo de la politika tradicio, kiun sekvis homoj kiel Thomas Muir de Glasgovo, Henry Joy MacCracken de Belfasto, Wolfe Tone de Dublino kiuj apartenis al la sama generacio kiel Burns. Ankaŭ la influigega Tom Paine de Norfolk, Anglio, – la aŭtoro de “Rajtoj de Homo” – kiu estis tridek jarojn pli aĝa, sed kiu ankoraŭ transdonis siajn ideojn en Usono, kiam la aliaj 3 jam mortis dolore kaj june. Ilia kredo estis pri libereco, egaleco, solidareco kaj demokratio. Danĝere, ĉar multaj homoj recevis punojn – ekzilo al Aŭstralion.
Unuflanke, ni ofte konsideras Burns kiel egan fieran patrioton. Aliflanke, Burns vere malamis multajn aferojn de la skota kulturo. Ekzemple, en la preĝejo, la pastro (aŭ la “ministro” por uzi pli skotan vorton) ofte publike humiligus Burns, nur ĉar Burns estis amema pri virinoj.
La sekvajn vortojn de la moderna verkisto Irvine Welsh Burns ankaŭ facile povus diri:
“Fekas esti skota!
Ni estas la plej malnoblaj de la malnoblularo!
La feĉo de la fika mondo!
La plej aĉaj, katastrofaj, sklavemaj,
domaĝa rubaĵo, kiu iam estis fekinta al civilizo!”
Sed Burns certe neniam estus tiel malĝentila, ĉu ne? Nuuuu, fakte, mi devas koncedi, ke iom de liaj verkoj pri lia koramikinaro ne lasas multon al la imago!
Konsideru ekzemple, <Ne haroj sur ĝi>, kiun mi mem tradukis:
“Hieraŭ mi edziĝis kun belulino
Kaj kvankam vi ne kredus,
Sur ŝia piĉo ne kreskas hararo,
Pri tiu afero mi bedaŭras,
Ĝi konfuzas, ĝenas min dolore,
Eĉ igas min patosa
Pensi, ke mi trovis edzinon
Kun piĉo malfasona.”
Sed la karna karaktero de la verkoj de Burns atingas ekvilibron, kiam ĝi estas konsiderata apud la profunda amo kaj afekcio, kiun Burns esprimas en siaj aliaj verkoj. Ankaŭ la digna senco de justeco por homaro, kaj eĉ por musaro malforta! Tiuj verkoj estis tradukitaj pere de pli bonaj tradukistoj ol mi, nome Antoni Grabowski, William Auld & Reto Rosetti.
“Jes malgraux bar‘ kaj vojerar‘
Jam venos tiu stato
Ke l‘ homo sur la tuta mond‘
Por homo estos frato”
Samideanoj, amikoj. La maniero, kiel ni traktas unu la alian, nun estas la modelo por la fina venko, kiun ni volas vidi kreski en la estonteco. Do, dum lia 261-a nakiĝtago, ni festas Robbie Burns, kaj ankaŭ la naskiĝon de la Movado Junulara Skota. Vivu Burns, vivu la Mojosuloj, vivu Esperanto!