Bing Maps: Ĉu konkurenco por Google Maps?

Por Google Maps, unu el la plej popularaj aplikaĵoj de Guglo, kreskas serioza konkurenco. Ĝuste pri tiu Microsoft volas koncentriĝi kun sia pli riĉa versio de propra ilo, kies beta versio estis publikigita ĉi-semajne.

Por ĝisdatigita ilo Bing Maps eluzas Microsoft propran plurmedian teknologion Silverlight, kiu unuavice plialtigu kvaliton de trairo dum zomado kaj malzomado de elektita areo. En beta versio de Bing Maps troviĝas ankaŭ ilo Streetside, kio estas kvazaŭ respondo al alia populara servo Google Street View.

Grava novaĵo estas ankaŭ galerio de aplikaĵoj, danke al kiu eblas akiri pri elektita areo pli multe da informoj. Unu el ofertataj aplikaĵoj estas ekzemple Twitter. Ligilon al mesaĝoj el ĉi tiu socia reto eblas krei tiel, ke la mesaĝo aperos en loko, kie ĝi estis kreita. Tio ebligos al uzantoj observi situacion en difinita loko en reala tempo. Simila aplikaĵo estas Local Lens, kiu kreas ligilojn al lokaj blogoj. Plej multo da hodiaŭaj aplikaĵoj en Bing Maps devenas de Microsoft. La kompanio tial planas allogi al la projekto ankaŭ evoluistojn de tria flanko.

Per ĝisdatigo de la ilo daŭrigas Microsoft en siaj streboj altigi nombron da uzantoj de serĉilo Bing mem. Ĝia nuntempa merkata kvoto moviĝas en USA tuj sub limo 10%. “Kavankam Microsoft konsideras jenan rezulton pozitiva, ankoraŭ multe da laboro atendas nin,” diras Satya Nadella, vicprezidento de reta divizio de Microsoft. Sur merkato de interreta serĉado ankoraŭ ĉiam regas Guglo kun siaj 65%. Sur dua loko troviĝas serĉilo Yahoo (18%), kies kvoto tamen longtempe malkreskas.

aŭtoro Filip Brůcha

fonto: computerworld.cz
(tradukis: Katjo)