Beta-versio de Firefox 3.1 oficiale havebla en Esperanto

En la retejo http://www.mozilla.com/en-US/firefox/all-beta.html vi povas el?uti Firefox en Esperanto. Jam de iom da tempo ekzistas lingva pako en la retejo http://tradukado.esperanto.org.uy/ sed nun do eblas simple el?uti kaj instali ?in!

Tradukintoj de Firefox interalie uzis la retejon de la Komputeko-projekto de E@I (www.komputeko.net) por traduki la retumilon. Kelkaj aktivulo helpis anka? pri provlegado.

6 thoughts on “Beta-versio de Firefox 3.1 oficiale havebla en Esperanto

  1. Teknika demando: ĉu mi povas instali la esperantan version APUD alilingva versio? Mi volus uzi la version en Esperanto, sed aliaj uzantoj de la komputilo uzas alian lingvan version. Ĉu eblas instali ambaŭ, tiel ke per iu aparta maniero oni povu ŝanĝi la lingvon depende de la uzanto aŭ de la momento?

    Alia demando: antaŭa versio de Fajrovulpo permesis la ortografian kontrolon de esperantlingvaj tekstoj, pere de aldonaĵo. La nuna, laŭ mia kompreno, ne permesas tiun aldonaĵon, ĉu? Ĉu iu povas klarigi/konfirmi?

  2. Jes eblas havi ambaŭ. Mi provis. Sed 3.1 estas nur en “beta”-versio. Multaj aldonaĵoj ne jam funkcias kun ĝi (inter aliaj la ortografia kontrolo en Esperanto kaj en aliaj lingvoj). Por versio ĝis 3.0.x vi povas uzi la lingvan ŝaltilon (local switcher) kiel klarigite je http://tradukado.esperanto.org.uy/

  3. Mi supozas ke mankos tamen Firefox 3,1 por uzo en iMac komputlo.
    Ĉu ?

Comments are closed.