Apple kaj Foxconn promesas plibonigi la laborkondiĉojn

Foxconn kaj Apple interkonsentis plibonigi la laborkondiĉojn kaj salajrojn de ĉinaj laboristoj en la fabrikoj kie interalie la iPad estas farita. La decido venas post kritika raporto de la Fair Labor Association, kiu strebas plibonigi la laborkondiĉojn ĉie en la mondo.

Foxconn estas multe kritikata pro malbonaj laborkondiĉoj. Detala raporto de la Fair Labor Association, kiu realigis esplorojn en tri ĉinaj Foxconn-fabrikoj, kie entute 35.000 personoj laboras, nun montris ke almenaŭ 50 malobservoj de ĉina leĝoj kaj reglamentoj en la plantoj okazas, kaj ke oficistoj regule laboras semajnoj de 60 horoj aŭ pli, kaj kelkfoje pli ol 11 sinsekvaj tagojn.

La raporto demontras ankaŭ ke 43 procentoj de la oficistoj iam havis akcidenton, kaj ke du trionoj indikas ke ilia salajro estas nesufiĉa por sin vivteni.

Foxconn reage al la raporto promesis pliboniĝon. Reprezentanto de la firmao asertis ke fabrikoj estonte respektos ĉiujn ĉinajn leĝojn. Ili volas plialtigi la salajrojn, dungi milojn da kromaj laboristoj, altigi la sekurecon kaj plibonigi la vivkondiĉojn de la kunlaborantoj.

Foxconn kunlaboros kun Apple pri la plibonigoj. Apple anoncis ke ili volas aktive subteni la la Fair Labor Association en iliaj streboj. “Apple volas esti ekzemplo por la merkato”. Efektive povus esti grava por laboristoj en aliaj firmaoj; Foxconn produktas por multaj teknologiaj firmaoj.