Aperis esperantlingva blogo pri iPhone

Komence de semajno aperis kolektiva blogo pri fama produkto de Apple.

Kelkaj fanatikuloj kunordigataj de Aleksander OSINCEV (Rusio) prezentos al esperantligva publiko ĉiujn avantaĝojn de iPhone en kelkaj kategorioj: programoj, esperantigo, novaĵoj, plurmedio, diversaĵoj. Oni planas esperantigi iPhone kiel eble plej plene kaj pri tio jam aperis ideoj kaj komenciĝis laboro.
iPhone jam iĝis internacia poŝtelefono kun riĉaj funkcioj, do tute logike estus uzi ankaŭ internacian lingvon por paroli pri iPhone kaj kunlabori internacie por krei ion, kio estos utila por diversaj homoj. Fari tion oni povas nur kune, kaj se vi havas deziron paroli pri via adoraĵo, venu, komentu kaj ĝuu.
Cetere vi povas eniri skipon de aŭtoroj aŭ simple skribi fojfoje artikolojn pri tio, kio vin plej interesas. Blogo estis konstruita sur esperantigita WordPress, ĉiuj gravaj por komunikado kaj funkciado de blogo servoj ankaŭ estas esperantigitaj, do kunlaboro povas funkcii senĝene.

Por nia lingvaĵo estu komprenata, ni kompilis ĝisdatigotan terminokolekton pri iPhone kaj malgrandan vortareton kun tiuj terminoj. Ni pretas enlistigi ankaŭ viajn terminojn, kiuj nun mankas. Baldaŭ aperos novaĵoj pri esperanta klavaro kaj esperantlingvaj programoj.

Retadreso de blogo: http://iphoneo.info

One thought on “Aperis esperantlingva blogo pri iPhone

Comments are closed.