Amasa instalado de programoj

Ĉu nek vi ŝatas la tempon, kiun vi devas pasigi per instalado de ĉiuj eblaj aplikaĵoj, peliloj ktp. sur via nova komputilo? Aŭ ĉu vi serĉas iun senpagan alternativon al pagendaj programoj por Vindozo? Ambaŭ problemojn (almenaŭ parte) solvas retaj projektoj kiel FreeApp aŭ Ninite.

FreeApp ofertas grandan kolekton de senpagaj aplikaĵoj. Sufiĉas elekti el ĝia riĉa oferto, elŝuti instalilon kaj atendi, ĝis viaj elektitaj programoj estas elŝutitaj. Ĉiuj programoj estas laŭ administranto de la projekto sen virusoj, reklamprogramaro kaj similaj “agrablaĵoj”.
Vi povas elekti el 15 kategorioj, inter kiuj ne mankas retumiloj, tujmesaĝiloj, oficeja programaro, sekurecaj iloj, KD- kaj DVD-registrilaj programoj, plurmediaj ludiloj kaj multaj aliaj.

Simila servo estas Ninite – ankaŭ ĝia listo de aplikaĵoj estas tre simila al tiu de FreeApp. Ankaŭ ĉi tie marku en la listo elektitajn aplikaĵojn kaj post tio klaku sur “Get Installer”. La instalilo por lanĉo ekelŝutos la programojn elektitajn de uzanto kaj instali ilin. Instalado estas plene aŭtomata sen iu ajn necesa interveno de uzanto. La kompanio Secure by Design konfirmis, ke instaliloj de unuopaj programoj estas elŝutataj per la aplikaĵo Ninite direkte el paĝaroj de iliaj kreintoj.


Por uzantoj de Linukso tio certe ne estas iu novaĵo, ĉar jenaj servoj per sia funkciado similas al linuksaj deponejoj. Estus bele, se ankaŭ por Vindozo ekzistus simila datumbazo en unu loko, por ke oni ne devu duontagon serĉi aplikaĵojn en interreto kaj timi, kiom da virusoj ni elŝutas kune kun programo… ĉu ne?

One thought on “Amasa instalado de programoj

  1. En Linux tio fakte bonegas. Mi ne povas imagi ke mi programojn nur serĉus tiom longe, ĉiun aparte elŝutus kaj instaligus kaj postposte ilin forviŝus…

Comments are closed.