Aliĝu al volontula movado!

Esti volontulo ankaŭ estas profesio. Kaj kiel ĉiu profesio, volontulado postulas specialan trejnadon kaj scion. Sed kie oni povas ricevi ilin? La Eŭropa Volontula Servo donas tiun ĉi eblon. En la periodo de la 31-a de januaro ĝis la 3-a de februaro mi, kiel volontulino de E@I, partoprenis tian aranĝon en Altaj Tatroj. Monta aero kaj bonvena etoso kontribuis al la asimilado de la inform-materialo. En luda maniero, ni levis gravajn demandojn kaj trovis elegantajn respondojn. Niaj instruistoj estas veraj profesiuloj, kiuj helpis laŭ la vojo de lernado. Ĉiu partoprenanto ricevis la ŝancon trovi, taksi kaj korekti propran projekton kadre de volontula servo per opinioj de aliaj homoj. La trejnado okazis en la angla kaj por mi tio estis bonega eblo por praktiki la lingvon. Multaj partoprenantoj ankaŭ interesiĝis pri Esperanto, kaj mi tre ĝojis kontentigi ilian scivolemon. Mi parolis pri propraj atingoj post renkontiĝo kun Esperanto, pri la ebloj de ĉi tiu lingvo, pri diversaj utilaj interret-paĝoj kreitaj de esperantistoj. Mi sentis sinceran intereson de homoj kaj kelkaj certigis min, ke ili volas lerni Esperanton.

Dimanĉe niaj instruistoj donis al ni veran donacon. Ni vizitis monton en Altaj Tatroj! Ni komencis nian piedmarŝadon de stacidomo nomata Siberio. Kaj mi, kiel vera loĝanto de Siberio, estis feliĉa esti en tia loko. Vivante en okcidenta Slovakio dum pli ol kvin monatoj, mi sopiris neĝon kaj nun estis feliĉa dronigi la ŝuojn en mola tapiŝo da neĝo; montoj ne mankis plu kaj mi salutis ĉiujn survoje.

Nia amika teamo unuanime agnoskis ĉi tiun semajnfinon kiel mirindan.

Aliĝu ankaŭ vi al volontula movado!

Ĉi tiun artikolon verkis Daria Slonova kadre de sia Eŭropa Volontula Servo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.