Aliĝu al Somera Esperanto-Studado!

La sekva Somera Esperanto-Studado okazos inter la 21-a kaj la 29-a de julio 2012, la aranĝon gastigos denove la urbo Nitra. Temas samtempe pri la kvina fizika lernu!-renkontiĝo. Detalaj informoj kaj jam funkcianta aliĝilo troveblas ĉe la retejo Lernu.net.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Antaŭtagmeze – instruado pri Esperanto;
  • Posttagmeze – ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Vespere – Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko…

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Pri la lernu!-programeroj zorgos lernu!-teamo. Eblos ĉeesti prezenton pri lernu.net, planoj pri estonteco de la paĝaro, diskuti kun la teamo pri eblaj ŝanĝoj kaj plibonigoj ktp.

Venu plibonigi viajn lingvokonojn, sed ankaŭ amuziĝi, persone renkontiĝi kun viaj amikoj el “virtuala mondo” kaj ekkoni novajn amikojn el la tuta mondo. Bv. aliĝi rapide, ĉar ju pli frue vi aliĝas, despli multe vi ŝparas. La unua – plej favora aliĝperiodo daŭras ĝis fino de februaro. Do ne hezitu kaj planu vian someron jam nun 🙂

Ni esperas renkonti vin en julio en Slovakio, en la sama loko, kie okazis la pasintjara SES.

Bv. plusendi la informon pri eblo aliĝi ankaŭ al viaj amikoj, konatuloj kaj aliaj, kiuj povus interesiĝi.

Rigardu fotojn el la pasinta SES

One thought on “Aliĝu al Somera Esperanto-Studado!

  1. Mi korvarme shatas korespondi tutmonde en Esperanto.
    Mi plej multe shatas vojaghon eksterlanden kaj naturon!
    Mi loghas en Kiwanja civito, en Rutshuru Teritorio en norda kivu/DRKongo.
    Poshtadreso: PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDO

Comments are closed.