Aktuala problemo de adoleskantoj – sekstekstado kaj reta pornografio

La eŭropaj gepatroj konfesas ke iliaj infanoj kontaktiĝas kun reta pornografio kaj sekstekstado. Sekureco en la interreto estas temo, kiun devas la gepatroj serioze ekpritrakti. La projekto IPUS, al kiu kontribuis ankaŭ la organizo Edukado@Interreto, koncentriĝas pri helpo al la gepatroj pri protektado de sana evoluo de la infanoj.

Adoleskanteco estas hodiaŭ firme ligita kun la informteknologioj kaj interreto. Preskaŭ ĉiu infano hodiaŭ posedas saĝtelefonon aŭ platkomputilon, ofte kun pagita interretkonekto rekte en la aparato. Aliaj povas iam ajn konektiĝi al la interreto per la sendrata reto. Ĉu vere la gepatroj bone kontrolas tion, kiel iliaj infanoj kondutas en la interreto? Rigardu ni pli detale al la retaj pornografio kaj sekstekstado.

En februaro 2016 okazis enketo orientita al gepatroj. Ĝia celo estis ekscii, kiel eblas helpi al ili eviti riskojn rilatajn al tio, kiel iliaj infanoj ĝis 17 jaroj uzas la interreton. La enketon partoprenis entute 912 gepatroj el 7 landoj de EU (Slovakio, Germanio, Bulgario, Slovenio, Rumanio, Aŭstrio kaj Belgio).

Ĉu vere temas pri serioza problemo?

Sub sekstekstado oni komprenas reciprokan sendadon de intimaj fotoj aŭ videoj per la interreto. El la enketo rezultas ke ĝis 70 % de gepatroj konscias aŭ suspektas siajn 11-17-jarajn infanojn pri tio ke ili spertas pri interreta pornografio. 30 % de gepatroj timas ke ilia infano renkontiĝis kun sekstekstado. Tiuj ĉi alarmaj statistikoj spegulas staton de nia socio kaj bezonon klerigi gepatrojn en la kampo de novaj amaskomunikiloj.

Kun permeso de aŭtoroj la projekta teamo tradukis al siaj lingvoj unu el la videoj de la retejo Handysektor.de. La video Kio estas seks-tekstado? klarigas pere de la historio de Tom kaj Liza postsekvojn de senpripensa sendado de intimaj fotoj al amikoj. La video estis tradukita (kaj dublita) ankaŭ al Esperanto.

Estas ŝoke, ke la gepatroj kutime ne uzas ajnan softvaron por protektado de infanoj, kvankam ili konfesas la eblon ke ilia infano kontaktiĝas kun maltaŭga enhavo en la interreto. Nur triono de la respondintoj uzas protektan filtrilon kaj nur malmultaj aĉetis plenan version de la programo.

Por multaj gepatroj estas pornografio kaj sekstekstado temo, kiun oni evitu en interparolo kun infanoj. Sekve, pro manko de informoj kaj pro scivolemo la infanoj serĉas respondojn en la virtuala mondo. Tamen ĝuste la gepatroj estu la fonto, el kiu la infano ricevadu relevantajn informojn, nedeformitajn per la interreto.

En somero 2017 lanĉis la teamo de la projekto IPUS retpaĝon respondantan al la demandoj de la gepatroj. Surbaze de la enketaj rezultoj estis kreita enhavo, kiu helpas al la gepatroj babili kun siaj infanoj pri tiu ĉi daŭre tabua temo:

  • Interparolo kun knaboj – Kio allogas knabojn al la reta pornografio? Ĉu ili prisilentas ĝian spektadon, aŭ ĉu ili malfermite konfesas tion? Per kio ili pardonas tion?
  • Interparolo kun knabinoj – Ĉu ankaŭ knabinoj kutimas sekrete spekti la pornografion? Se jes, kio estas ilia motivo? Kiun sintenon ili havas kaj kie estas iliaj limoj?
  • Por la gepatroj – Kiel mi interparolu kun la infanoj pri la temo de pornografio? Kiel oni pritraktis la temon iam en mia familio? Ĉu tio influis mian hodiaŭan sintenon?
  • Sekureco – Kie troveblas senpaga programo por gepatra kontrolado? Ĉu pornografio estas laŭleĝa aŭ kontraŭleĝa en mia lando? Ĉu oni povas leĝe puni min pro tio, kie mia 14-jara infano sendas per la reto siajn senvestajn fotojn? Kial mi estu atentema ĉe alŝutado de fotoj de niaj ferioj?
  • Ni filozofu kune – Kiel mi interparolu kun la infanoj pri tiom tabua temo? Kiel mi fakte komencu la interparolon? Kaj kial tio estas necesa?

La lasta parto enhavas ankaŭ kolekton de realaj rakontoj el diversaj landoj de Eŭropo. Temas pri historioj de infanoj kaj adoleskantoj, kiuj suferis pro troa konfidemo aŭ subtakso de reta sekureco. Ni kredas ke ili pensigas la infanojn pri tio, kun kiu ili amikiĝas en la reto kaj al kiu ili sekvafoje sendos siajn fotojn.

Ligilo al la projekta retpaĝo: http://ipus4family.eu/

Alvoko

Ni serĉas volontulojn kiuj ŝatus helpi al ni traduki la retejon al Esperanto. La elirlingvo estas la germana, tamen eblas traduki helpe de aliaj, jam ekzistantaj lingvoversioj: la bulgara, angla, nederlanda, romana, slovaka kaj la slovena.

Interesiĝantoj povas kontakti nin per la retpoŝt-adreso indikita ĉe: http://ipus4family.eu/sk/contact

Multan antaŭdankon!

La teamo de E@I

4 thoughts on “Aktuala problemo de adoleskantoj – sekstekstado kaj reta pornografio

  1. Oh ve, adoleskantoj spektas pornografion, kia granda problemo… -_-
    “Kio allogas knabojn al la reta pornografio? kio estas ilia motivo?”
    Ĉu vere necesas klarigi tion? Ĉu ne normalas ke adoleskantoj interesiĝas pri tiaj aferoj?

    “Per kio ili pardonas tion? Kiun sintenon ili havas kaj kie estas iliaj limoj?”
    Pardoni?

    Kial la demandoj malsamas por la knabinoj kaj la knaboj?

    La unua ŝtupo estas ĉesi konsideri ke adoleskantoj spektante pornografion aŭ interesiĝante pri seksadon kiel kulpo.
    Tio iomete maltabuiĝos la temon kaj iĝos la parolado pri la temo, kaj instruado pri sekureco multe pli facila.

    (Kaj ne ĉiuj adoleskantoj sekstekstadumas… Plejparte ne faras tion kaj konas la riskojn.)

  2. saluton, Karotulo. vi eble trovas tion neniu serioza problemo, tamen la reala stato spegulas ion alian – ankaŭ en nia lando, bedaŭrinde. mi rekomendas al vi legi la eksplikajn tekstojn en la retejo mem. la retejo disponeblas en pluraj lingvoj, mi kredas ke vi trovos inter ili iun kiun vi komprenas. tio donas respondojn al viaj demandoj. se temas pri malsamaj demandoj ĉe knaboj kaj knabinoj – jes, parte la tekstoj malsamas. pro kio? la respondo ne plaĉos al vi: simple pro tio, ke knaboj kaj knabinoj ne estas samaj. denove mi rekomendas legi la eksplikojn ĉe la retejo.

    kial la vorto “pardoni” – eble mia ne tre taŭga traduko. mi celis la situacion, kiam ekz. patrino ekvidas sian filon ĉe spektado de pornografio kaj demandas lin kial li faras tion. kaj la filo respondas, ke li senkulpas, ĉar tio estas ĉe knaboj natura afero ktp. ktp.

    neniu diras ke la spektado de pornografio estas “kulpo”. ĝuste pro tio ekestis la retejo – helpi al la gepatroj iom pli multe kompreni la aferon kaj ankaŭ la proprajn infanojn. tamen ekzistas ĉi tie grandaj riskoj – la infano pasive akceptas ĉion vidatan kaj trovas tion realeco, kaj tiam ekestas problemo (provu poste konvinki lin, ke la realeco aspektas alimaniere!). alia afero estas, ke hodiaŭ amase kreskas nombro de infanoj dependaj de interreto – de interretaj ludoj, interreta babilado, sociaj retoj, kaj de interreta pornografio.

    “Kaj ne ĉiuj adoleskantoj sekstekstadumas… Plejparte ne faras tion kaj konas la riskojn.” – jes, konas la riskojn danke al plenkreskuloj, kiuj avertas ilin. sed malpli juna generacio plejparte absolute ne spertas pri reta sekureco kaj fenomenoj kiel iu sekstekstumado… pro tio niaj projektoj.

  3. Mi ne diras ke tio estas neniu problemo, sed legante la artikolon, mi havas la impreson ke ĝi tabuiĝas la temon (kulpigante ĝin) anstataŭ maltabuiĝi ĝin, kaj tio ne helpas la necesa komunikado kaj instruado.

  4. pri tio mi konsentas, ke necesas komunikado kaj instruado. tiudirekte ni preparis por la gepatroj ankaŭ du etajn testojn: unu testo malkovras, kiel oni iam pritraktis la tabuan temon en ilia familio (do iliaj gepatroj) kaj post la pritakso aperas dua testo: kiun sintenon ili havas nuntempe. por ĉiu rezulto aperas konsiloj, kiamaniere la gepatroj komuniku kun siaj infanoj.
    http://ipus4family.eu/de/modules/parents/3/1
    ve, mi vere bedaŭras ke ni ĝis nun ne sukcesis traduki la retejon al Esperanto. espereble baldaŭ.

Comments are closed.