SES (Somera Esperanto-Studado) okazis de la 14-a ĝis la 22-a de julio en Liptovský Mikuláš, Slovakujo. 222 homoj el 30 landoj partoprenis. Tiu estis la 11a SES en Slovakujo.
Mi ĉiam ĝuas partopreni SES ĉar ĝi sukcese kombinas amuzan diversan programon similan al IJK, JES kaj multaj aliaj eventoj kun nekutime serioza efika kursaro pri Esperanto, kun kvar horoj ĉiumatene dum la semajno, je ĉiu nivelo de tutkomencantoj ĝis literaturo kaj historio de Esperanto, kun ĉiuj en studgrupoj tre internacie diversaj. Kroma bonaĵo pri SES estas la granda gamo de aĝoj, de junaj infanoj ĝis homoj kun 80 jaroj aŭ pli – kaj ĉiuj integriĝas bone! Ne ekzistas kaj ne necesas aparta “junulara programo” en iu fora loko. Ĉi-jare estis 95 homoj en la TEJO-aĝo, kaj egala mikso de viroj kaj virinoj.
Ĉi-foje la instruistoj estis Víctor Solé (A1), Christophe Chazarein kaj Nina Pietuchowska (A2-B1), Tim Morley kaj Arina Osipova (B2), Konstantin Tikhomirov (C1-C2), Mikaelo Bronŝtejn kaj Russ Williams (literaturo), Aleksander Korĵenkov (historio). Kelkdek personoj plenumis KER-ekzamenon.
Lernantoj de ĉiuj niveloj bone integriĝas dum kursaj kafopaŭzoj, komuna kunmanĝado, kaj la multaj diversaj nekursaj programeroj. En SES estas ĉiam rimarkinde, kiom bone progresas multaj komencantoj dum la semajno: homoj, kiuj neniam antaŭe parolis Esperanton vid-al-vide, ĝis la fino de la semajno ĝuas konversaciojn kun alilandanoj pri diversaj temoj, ludas tabloludojn, ktp.
Koncertoj en Esperanto ne mankis, kun gaja piana plurlingva koncerto de Kaŝi kaj barda gitara koncerto de Mikaelo Bronŝtejn kaj Georgo Handzlik en bele renovigita sinagogo. David Mamsch pianis malfrunokte en malluma trankvila etoso. La nacia vespero prezentis viglajn slovakajn popoldancojn kaj muzikon – kaj ankaŭ modernan muzikon de la populara slovaka kantistino Barbora Hazuchová, kiu kantis plurlingve kaj eĉ unu kanton en Esperanto. La nacia vespero okazis en la urba ĉefplaco, do ankaŭ multaj lokanoj ĝuis la spektaklon kaj eksciis pri Esperanto. Krome, pluraj slovakaj novaĵfontoj raportis favore pri SES. Krom koncertoj prezentiĝis la populara komika teatraĵo La kredito kun Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović.
La SES-ejo bone situis: la programo, manĝado kaj loĝado okazis en la sama konstruaĵo, kaj estis granda manĝbutiko kaj la urbocentro estis piedireble proksime. La lernejeca manĝoservo estis sufiĉe bona sed ne ekscita. Ĉiam pli multaj homoj mendas vegetaran (42%) aŭ veganan (10%) manĝon. Okazis la tradiciaj alitemaj prelegoj kaj kursetoj pri multaj tre diversaj temoj; kvizoj (unu kvizo eĉ prezentis komikajn skeĉojn, kiujn la konkursantoj devis zorge atenti); gaja bongusta internacia kuirarta festivalo; diskejo; trinkejo; pluraj sukcesaj ekskursoj al naturo kaj al apudaj urboj; tabloludoj; libroservo; tre riĉa internacia vespero (pli amuza ol tiu dum UK, mi flustru); ktp. Mi estis tre kontenta pri la semajno kaj dankas al Peter Baláž kaj Dorota Rodzianko kaj la multaj aliaj organizantoj. SES estas bonega semajno kaj rekomendinda al ĉiuj, des pli al komencantoj kaj progresantoj.
Ĉi tiu artikolo estis verkita de Russ Williams kaj unue publikigita en La Ondo de Esperanto, legebla rete en La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2018/08/ses-8/
Fotoj de Peter Rybín