Mia vivo kiel Esperanto-volontulo

Ni ĉi tie republikigas artikolon, kiun nia irlanda volontulo Robert verkis kaj publikigis en sia blogo.


Dum la Kristnaskaj ferioj, mi revenis hejmen kaj renkontis kelkajn amikojn kaj ili demandis min kion mi faras nuntempe. “Nu,” mi diris, “mi laboras en Esperanto-oficejo.” Ili tute ne povis kompreni min. Kio estas Esperanto? Kial iu volus paroli ĝin? Kial ne paroli la anglan, la lingvo de ĉiuj en la mondo? Ĉu Esperanto eĉ estas vera lingvo? Ĉu mi freneziĝis?Antaŭ jaro, mi laboris en oficejo. La laboro estis facila, la salajro estis bona kaj kun la stato de la Irlanda ekonomio, mi ĝojis eĉ havi postenon. La nura problemo estis ke la laboro estis tute enua. Mi sidis ĉe komputilo dum la tuta tago, prenis paperon kaj entajpis la detalojn. Poste, prenis alian paperon kaj denove kaj denove. La laboro estis tute senutila kaj sensignifa. Mi pensis ke mi havas mian tutan vivon por teda laboro en oficejo, nun mi volas vojaĝi, viziti aliajn landojn kaj vidi aliajn kulturojn.

Do kiam la laboro finiĝis (estas tre malfacile trovi daŭran laboron en Irlando, do mia posteno nur estis provizora), mi vojaĝis al kelkaj Esperantaj renkontiĝoj, IJK, UK, IJS kaj SES. Dum SES, mi vidis ke E@I (Esperanto/Edukado@Interreto), la organizo kiu faras retejojn kiel Lernu.net kaj renkontiĝojn kiel SES, serĉas volontulon. La laboro estas kadre de la Eŭropa Volontula Servo, kio signifas ke kvankam mi estus volontulo kaj ne ricevus salajron, mi ricevus senpagan loĝejon kaj iom da mono por manĝaĵo. La programo daŭras unu jaro. Mi ŝatis Esperanton, ĝuis la renkontiĝojn, do kial ne labori en Esperantujo? Tiu povus esti bona maniero sperti alian landon kaj havi tute alian travivaĵon.

Do ekde oktobro, mi laboras en Partizanske, malgranda urbo en Slovakio. La urbo estas trankvila, kio estas ambaŭ bona kaj malbona. Mia apartamento (la urbo estas plena de apartamentoj, kio estas tre malkutima kompare al Irlando) estas en la mezo de la urbo kaj mi povas facile promeni ien ajn en la urbo (la oficejo estas sur la alia flanko de la strato). Estas bonaj parkoj en la mezo de la urbo kaj montetoj ĉirkaŭe. La urbo eĉ havas Irlandan trinkejon (sed ne enhavas multe de la Irlanda kulturo). Bedaŭrinde, ne estas multaj homoj en la urbo, do nur estas unu noktoklubo kaj la kinejo nur montras du filmojn ĉiutage. Ne estas universitato, do post mezlernejo, junuloj iras al aliaj urboj.

Partizánske
La urbo Partizánske

La laborejo estas tre internacia kaj ni ne havas du homojn de la sama lando. Kiam mi alvenis, estis homoj de Pollando, Francio, Ukrainio, Rusio kaj nur unu homo de Slovakio. Kiam la Ruso kaj la Ukraino foriris ĉe la fino de sia programo, du homoj de Britio kaj Italio alvenis. Esperanto estas nia komuna labora lingvo, kaj se iu alia lingvo estas uzata, estas la slovaka, ne la angla. Estas tre interese kiel normala afero ĉi tiu estas. Multaj homoj en la mondo ne kredas ke artefarita lingvo povas funkcii kiel natura lingvo aŭ homoj vere kapablas tute esprimi sin per ĝi. Sed ni uzas ĝin kaj sentiĝas tute normala. Fakte, mi parolas Esperante tiom longe ke esprimi min mem per Esperanto sentiĝas same nature kiel per la angla.

Mia apartamento
Mia apartamento

Por miaj irlandaj amikoj, ĉi tio estas nepensebla. Ili tute ne komprenis kial iu volus paroli iun lingvon krom la angla aŭ eĉ ĉu tio estas farebla. Ĉu ni nur diras la bazajn frazojn Esperante sed uzas veran lingvon por gravaĵoj? Ĉu ni nur salutas Esperante sed uzas la anglan por vera laboro? Ĉu Esperanto eĉ havas sufiĉan vortprovizon aŭ ĉu ni devas fingromontri kaj grunti kiam ni volas ion? Ne, ne, ni ĉiam uzas Esperanton kaj ja estas sufiĉe da vortoj. Ni eĉ uzas Esperanton hejme ĉar mi loĝas kun miaj kunlaborantoj. Mia nivelo kaj scipovo de la lingvo multe pliboniĝis ekde mia alveno kaj dum UK mi faros la KER-ekzamenon ĉe la nivelo C1. Mi eĉ pensas Esperante!

La oficejo
La oficejo

Kion oni faras en Esperanta laborejo? E@I ĉefe laboras ĉe lingvolernadaj retejoj kaj Esperantaj renkontiĝoj. Do krom Lernu, ili ankaŭ laboras kun Deutsch.info (por lerni la germanan), slovake.eu (la slovakan), mluvtecesky.net (la ĉeĥan) kaj kreas retejon por lerni la rusan. Ili ankaŭ havas kelkajn esperantajn retejojn, retejo pri lingvoj (lingvo.info) kaj pri mondaj aferoj (monda.eu). Kiel angla denaskulo, mi helpas traduki kaj provlegi anglaĵojn. Ili organizas SES (Somera Esperanto-Studado), kiu estis mia unua Esperanta renkontiĝo, kaj KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko), sed la ĉefa renkontiĝo, kaj la ĉefa kialo pro kiu mi decidis labori kun ili, estas UK, la Universala Kongreso. La 101a Universala Kongreso de Esperanto okazos en la Slovaka urbo Nitra inter la 23a kaj la 30a de julio. Ĝi estas la plej granda Esperanta renkontiĝo kaj inter 1,000 kaj 1,500 homoj venos. Mi tre antaŭĝojas partopreni tiom grandan renkontiĝon kun centoj da Esperantistoj de ĉie en la mondo.

Ni ankaŭ faras pli malgrandajn renkontiĝojn en la urbo. Ĉiumonate, ni organizas lingvan kafejon, kie homoj povas veni, kafumi kaj babilas en iu ajn lingvo. Kompreneble, mi babilas angle, sed homoj ankaŭ babilas itale, france, ruse kaj slovake. Kiel preskaŭ la sola denaska anglaparolanto en la urbo, mi ankaŭ helpas instrui la anglan en la loka lernejo. Antaŭe mi tute havis nenian sperton pri tia laboro, sed la studentoj preskaŭ neniam renkontis alian denaskulon, do eĉ simple babili multe helpas ilin. Je mia suprizo, mi tre ŝatas la laboron kaj amikiĝis kun la studentoj. Ili havas sufiĉan bonan nivelon de la angla, ilia ĉefproblemo estas ke memfido mankas al ili. Do anstataŭ instrui gramatikon, mi simple babilas pri kutimaj aferoj kiel kion oni faras dum la semajnfino. Lernejoj en Slovakio estas tre malsamaj kompare al Irlandaj lernejoj, ekzemple la studentoj daŭras ĝis la aĝo de deknaŭ aŭ dudek kaj ne portas lernejvestaĵojn.

La ĉefproblemo kiun mi havas estas ke mi ne komprenas la slovakan. Mi provis kelkfoje lerni la lingvon sed tute malsukcesis. La vortoj estas tro malsimilaj al la angla kaj tute ne direblaj, kaj mi eĉ ne parolos pri la gramatiko. Mi ne kapablas diri vortojn kiel “zrmzlina” aŭ “srdce” (kie estas la vokaloj?). Sed la ĉefa kialo pro kiu mi ne lernis la slovakan estas ke mi ne uzas la lingvon. En la laborejo ni uzas Esperanton kaj en la lernejo ni uzas la anglan (fakte ĉar mi ne komprenas slovakan, la studentoj devas paroli angle dum la lecionoj). Do mi nur uzas la slovakan (aŭ iu uzas ĉe mi) en vendejoj kaj mi kutime kapjesas aŭ neas. Ofte mi ne scias al kio mi konsentas, sed nenio malbona okazis.

[youtube]https://www.youtube.com/watch?v=BVlvnZr9pws[/youtube]

En mia laboro mi ankaŭ reklamas Esperanton interrete. Mi redaktis filmetojn por la Jutuba kanalo de E@I kaj kreis mian propran filmeton dum JES. Mi vidis ke ne estis multaj Esperantaj filmetoj kaj malmulte pri Esperantujo. Do mi decidis krei filmeton kiun montris iom de kio okazas dum Esperanta renkontiĝo por memorigi Esperantistojn kaj kuraĝigi novulojn veni. Sed mia plej granda projeko pri kiu mi plej fieras, estas la intervjuoj kiujn mi faris kun miaj kunlaborantoj. Mia laborejo estas tre speciala loko kie homoj laboras per lingvo kreita de unu homo sennacia, senmilitistara kaj sen multe da mono. La plejparto da homoj ne kredas ke tiu povas ekzisti, do mi volis montri ĝin al homoj. Ĝi havas pli ol 2,000 vidojn post nur 3 monatoj.

[youtube]https://www.youtube.com/watch?v=d6Lg4yIQifk[/youtube]

Mi ankaŭ laboras ĉe la librejo kie E@I havas centojn da libroj kaj ankaŭ alia librejo kiu havas eĉ pli. Suprizis min kiom multe da libroj ekzistas Esperante kaj la diverseco de la temoj. Estas suprize kiom multe da komunista propagandaĵo de Ĉinio kaj Vjetnamio ekzistas. Estas libroj pri preskaŭ iu ajn temo kaj fako. Mi ŝatus montri tiujn librejojn al la homoj kiuj dubas ĉu Esperanto havas kulturon aŭ ĉu homoj uzas la lingvon.

Mi subtekstigas filmetojn por disvastigi Esperantaĵojn. Mi ĉefe tradukis de Esperanto al la angla, sed faris unu aŭ du alidirekten. Mi subtekstigis multajn filmetojn de Evildea. Kaj kompreneble mi faras ĉi tiun blogon, sed ne tiom ofte kiel mi volus. Ne estas facile labori, amuziĝi, legi kaj havi blogojn en kaj la angla kaj Esperanto. Espereble mi povos blogi pli ofte pri diversaj temoj kiuj interesos homojn.

Se oni interesiĝas pri volontulado kun E@I, oni povas vidi pli da detaloj ĉi tie.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.