Plurlingvula renkontiĝo en Berlino

Antaŭ kelkaj tagoj finiĝis la Plurlingvula renkontiĝo (Polyglot Gathering), kvartaga aranĝo en Berlino por ĉiaj lingvoŝatantoj. Al ĝi veturis du teamanoj de E@I: Matthieu (mi) kaj Petro (nia altestimata laborestro).

Pli ol 300 lingvemuloj el la tuta mondo kunvenis en hotelo en Berlino por praktiki lingvojn kaj paroli pri ili. Mi havis ŝancon babili kun multe da homoj en ĉiuj lingvoj, kiujn mi konas (diversnivele): Esperanto, franca, angla, slovaka, rusa kaj germana. Mi ĝojis vidi, ke mi povas sufiĉe bone konversacii ruse, sed mia germana estas eĉ pli malbona, ol mi pensis. Kelkaj homoj diris pri mia akĉento en kelkaj lingvoj “Mi ne divenus, ke vi estas franco.” Verŝajne tio estas komplimento.

Mi parolas (uzante sufiĉe larĝan difinon de “paroli lingvon”) nur ses lingvojn (jes, tiu kunveno vere estas loko, kie eblas diri “Mi parolas nur ses lingvojn”!), sed multaj partoprenantoj scipovis pli; kelkaj eĉ parolis dekduon da ili. Mi tre ĝojis esti ĉirkaŭata de aliaj frenezuloj, kun kiuj eblas ŝanĝi lingvon plurfoje meze de diskuto kaj kiuj konsideras vortojn kiel “morfologio” tute normalaj.

La ĉefa lingvo de la renkontiĝo estis la angla — la sola, kiun komprenis ĉiuj partoprenantoj. Sed plej multaj partoprenantoj parolis ankaŭ la francan, la hispanan aŭ la germanan, kaj aliaj oftaj lingvoj estis la itala, portugala, rusa kaj, surprize, Esperanto. Mi vidis tie multajn konatajn (kaj ankaŭ multajn nekonatajn) Esperanto-parolantojn, kaj mi tre miris, ke la ĝenerala opinio pri ĝi ŝajnis pozitiva. Multaj homoj interesiĝis pri Esperanto (do mi — espereble ne tro — multe reklamis pri SES), kaj ni rapide forvendis la german-, franc- kaj anglalingvajn ekzemplerojn de Esperanto per la rekta metodo.

Du E@I-teamanoj vendas librojn en Berlino
Du E@I-teamanoj vendas librojn en Berlino

Tiu aranĝo fakte estis elpensita de esperantistoj, kiuj volis transdoni la etoson de Esperanto-aranĝoj al ne-esperantistoj, kaj tio estis videbla. Duono de la organizantoj estis esperantistoj, la ĝenerala atmosfero estis sufiĉe simila al Esperantujo, kaj ili rekte transprenis konceptojn kiel trinkomanĝan nokton kaj gufujon (uzante eĉ la vorton gufujo en la angla). Okazis eĉ 20-lingva koncerto de JoMo, stelulo en Esperantujo sed nekonita de aliaj partoprenantoj, kiu tre plaĉis al ĉiuj. Ni eĉ enkondukis ilin al La Bambo, kaj ili ŝajne ne fortimiĝis.

Krom babilado kaj amuziĝo okazis kompreneble prelegoj. Mi mem faris prelegon pri la slovaka lingvo, pri kiu mi povis rakonti el la okuloj de eksterlandano lernanta ĝin. Mi estis iomete nervoza, ĉar mi ne estas tre lerta pri publika parolado, kaj neniam vere prelegis en la angla, sed fakte la prelego okazis tute bone kaj homoj ŝatis ĝin. Ankaŭ Petro prelegis: pri retlernado kaj niaj projektoj, kaj pri tio, ĉu la mondo (aŭ almenaŭ Eŭropo) bezonas komunan lingvon. (Vi divenu, kiun solvon li proponis al tio). Mi pensis, ke tiu prelego estos multe pli polemika, ol ĝi fakte estis — eble pro tio, ke mankis tempo por havi multajn demandojn. Por danki nin (kaj ĉiujn prelegantojn), la organizantoj invitis nin al speciala vespermanĝo kun etiopa manĝaĵo.

Prelego
Mia prelego pri la slovaka lingvo

 

La prelegoj temis pri unuopaj lingvoj, pri lingvolernado aŭ pri lingvoj ĝenerale. Inter la interesaj prelegoj, kiujn mi ĉeestis, estis interalie:

  • La nord-samea lingvo, bela, interesa kaj bedaŭrinde endanĝera lingvo de norda Skandinavio kaj Finnlando. En la Poliglota renkontiĝo estis du parolantoj de ĝi, inkluzive de unu el la tre malmultaj, kiuj lernis ĝin nedenaske kaj ne devenas de norda lando.
  • La milana dialekto, lombarda variaĵo parolata (surprizo!) en Milano kaj ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ ĝi bedaŭrinde riskas formorti, kaj ĝi havas kelkajn interesajn gramatikajn trajtojn. Mi iris al la prelego supozante, ke ĝi estos en la angla, sed fakte ĝi estis en la itala, de kiu mi havas nur etajn bazojn — kaj mi mire komprenis 90% (esti denaskulo de la franca tre helpas pri tio).
  • La gotlanda lingvo, malgrandega lingvo parolata en Gotlando, insulo en Svedio. Oni ofte nomas ĝin dialekto, sed ĝi fakte estas nekomprenebla por aliaj svedoj.
  • Estis ankaŭ tre interesa prelego pri nordamerikaj lingvoj (jes, plia prelego pri endanĝeraj lingvoj). Kelkaj el ili ŝajnas nekredeble komplikaj, gramatike aŭ elparole (aŭ ambaŭ).
  • Interpretistino el Slovakio faris tre interesan prelegon pri sia laboro. Ŝi poste proponis ekzercojn, kiujn faras studentoj por lerni interpretadon (pro manko de tempo nur hispanlingvanoj havis ŝancon provi interpreti). El tiuj la plej malfacila estis legi tekston en unu lingvo aŭskultante paroladon en alia lingvo (por ekzerci atentadon pri du aferoj samtempe). Mi apenaŭ povis memori ion pri la teksto, kiun mi legis.

Alia programero, kiun mi ŝatis, estis projekcio de la mallonga filmo The Hyperglot. Se vi havas okazon, aĉetu ĝin, ĝi indas. La ĉefaktoro de tiu filmo eĉ venis al la konferenco kaj faris prelegon. La lasta programero, ankaŭ pruntita de Esperantujo, estis la internacia vespero. Homoj plejparte kantis: ni aŭdis bele kantitan franclingvan kanton, operon, kantojn en la klingona, kaj fine ni kantis Frat’ Jakobo en 29 lingvoj (iom kiel tie).

Tiu renkontiĝo estis ankaŭ okazo vidi “stelulojn”: Richard Simcott, Benny Lewis, Simon Ager (la aŭtoro de la bonega retejo Omniglot)… Okazis plurfoje, ke mi demandis min, kie mi vidis iun homon, ĝis mi memoris, ke mi konas lian aŭ ŝian vizaĝon nur de YouTube.

Kun tiom riĉa programo kaj tiom da interesaj homoj, mi apenaŭ havis tempon vidi la urbon (en Berlino mi ĝis tiam konis nur la ĉefstacidomon). Mi finfine trovis tempon vidi la Brandenburgan pordegon nur dum la lasta nokto.

Tiuj kvar tagoj rapide pasis, kaj mi jam atendas la venontjaran kunvenon (okazos plurlingvula konferenco aŭtune en Nov-Jorko, sed tio estas iomete tro malproksima por mi). Mi treege rekomendas tiun kunvenon al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri lingvoj, ne gravas, ĉu vi estas 12-lingvulo, ĉu vi parolas “nur” 6 lingvojn aŭ ĉu vi scipovas nur unu.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.