De la 14-a ĝis la 21-a okazis la unuan fojon IJK en Ukrainio. Ankaŭ mi partoprenis. Du antaŭaj vizitoj al Ukrainio estis bona antaŭpreparo por tiu ĉi vizito. Komence la vojaĝo tra Ukrainio estis etete sovaĝa. En Ĉop entrajniĝis Veronika kun Imre de Hungario kaj ni devis poste solvi problemon kun ŝia bileto, sed maljam de Lvov ni jam veturis senprobleme.
Precize, laŭ la horaro ni alvenis al ĉefa stacidomo de Kievo, kie atendis nin du organizantoj, kiuj aĉetis por ni ĵetonojn por metroo. Por atingi la IJK-ejon ni veturis unu haltejon per metroo kaj poste proksimume 45 minutojn per marŝrutko.
Jam tradicie ĉe la alveno oni ricevas ŝlosilon de loĝĉambro kaj registriĝas, sed evidentiĝis, ke la organizantoj estas tiom okupitaj, ke mi ne povos registriĝi tuj. Posttagmeze ni ĉiuj forveturis al la solena malfermo, dum kiu oni povis aŭskulti koncertetojn de diversaj ukrainaj grupoj. Al mi precipe plaĉis la grupo Thelen, kiu kantis du kantojn, el kiuj la unuan en Esperanto.
La unua vespermanĝo estis ankaŭ interesa: la organizantoj de IJK ŝajne forgesis mendi la vespermanĝon kaj tio signifis, ke ni devis relative longe atendi ĝis kiam ni ricevis niajn manĝaĵojn.
Malgraŭ tiuj ĉi problemoj homoj volis amuziĝi kaj ion trinki kaj tio signifis, ke mi kun Martin Sawitzki devis prepari trinkejon. Kun Sveta ni veturis al loka granda vendejo, kie ni aĉetis bierojn, kvasojn ktp…
Vendrede mi havis prelegon pri Fervoja trafiko en Ĉeĥio, sabate mi kun miaj amikoj Jarda, Krzysztof kaj KuboF ekis naĝi je insulo apud rivero Dnepro, dimanĉe mi kun Jarda kaj Robert partoprenis la romkatolikan sanktan meson en urbcentro en la romkatolika prejo. Poste ni aliĝis al ekskurso, kiun gvidis Karol kaj Natálka. Dum tiu ĉi ekskurso ni vizities muzeon de Ivan Gonĉar kaj vidis ankaŭ la statuon de Patrio-patrino. Mi ankaŭ kun Jarda persone testis funikularon en urbcentro.
Lunde estis kultur-lingva festivalo, dum kiu mi prelegis pri Ĉeĥio kaj mi poste estis intervjuita de
Dan Mrázek.
Ĵaŭde mi kun multaj partoprenantoj de la sporta tago vizitis parkon en Feofanio, kiu estis vere ĉarma kaj bela.
Dume mi redaktadis artikolon pri IJK 2011 en Esperanta Vikipedio, skribis pepaĵojn en Twitter kun haket-etikedo #IJK2011 kaj kun ĝojo vidis, kiel mia amiko Jarda, por kiu tiu ĉi aranĝo estis la unua granda Esperanto-aranĝo, ĝuas ĉion kaj ekhavas novajn geamikojn. Kune ni merkrede vizitis ĉeĥan centron en Kievo, kie ni estis akceptitaj de lokaj laborantinoj kaj ni konatiĝis kun juna studentino, kiu de septembro studos ekonomion en Brno. Post la reveno de la ĉeĥa centro mi ankoraŭ havis prelegon pri E@I kaj poste gvidis seminarion pri Vikipedio.
Ĵaŭde – fino de la kongreso. Malmulte da dormo (kiel kutime homoj ĝis malfruaj noktaj horoj vizitadis trinkejon), multe da brakumoj kaj kisetoj dum la adiaµado kaj posttagmeze ek al Krimeo! Do, la programo estis vere agrabla. Tio estas sen diskuto. Al organizantoj apartenas miaj dankoj.
Sed tamen, ĉu nur dankoj? Mankis filmejo, povis esti pli grandaj porcioj de manĝaĵoj en la restoracio, oni povis nin averti, ke ni uzos turkstilajn necesejojn kaj eble ne devis loĝi en la bazejo iuj homoj, kiuj ne partoprenis la aranĝon kaj mi sentus min pli sekure en la IJK-ejo…
Sed malgraŭ la problemoj inter la organizantoj, kiuj estis videblaj (mi kutime ne registriĝas kaj pagas la kotizojn du aŭ tri tagoj post komenco), mi absolute ĝuis la aranĝon kaj la urbon.
Kaj renkontiĝi denove kun geamikoj de la tuta mondo, tio estas nepagebla. En mia memoro restos multe da travivaĵoj.