21-a jarcento – ĉu la Esperanto-movado pretas?

Jen, mi publikigas mian kontribuon por la festolibro por Humphrey Tonkin “La arto labori kune”. Eble ĝi estos por kelkaj homoj interesa legaĵo…
Peter Baláž – E@I-kunordiganto

21-a jarcento – ĉu la Esperanto-movado pretas?

Estu la ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la mondo. (M. Gandhi)

Ŝanĝoj – defio, ne minaco

La mondo, almenaŭ ĝia granda parto – kun apero de komputiloj, kaj des pli kun apero de interreto – ŝanĝiĝis. Ĝi startis vojon, kies finon neniu el ni kapablas imagi – se tia vojo entute finon havas. La evoluo, progreso kaj ŝanĝoj, venintaj kun la disvastiĝo de modernaj informaj kaj komunikaj teknologioj (plue en teksto IKT) – ĉio tio ŝanĝis porĉiame la vizaĝon, funkciadon kaj labormanieron de la socio. La mondo, enirante la 21-an jarcenton, ekis novan etapon de sia evoluo.

Vid-al-vide al tiu ĉi enorma evoluo teknika, gravaj demandoj por ni estas: „Ĉu ankaŭ Esperanto-movado pretas por la 21a jarcento? Ĉu la Esperanto-mondo estas preta adaptiĝi al tute alia funkciado, al pli rapidaj agoj kaj modernaj decidoj, al pli efika plenumado de siaj taskoj kaj realigado de celoj? Ĉu esperantistoj kapablas (r)esti aktualaj kaj ĝisdataj?

Okazantaj ŝanĝoj estu por ni ĉiuj – por ni kiel unuopuloj sed ĉefe por ni kiel movado – ne minaco, kiu pretas detrui „nian karan etan amikan komunumon“, sed defio. Defio montri, ke ni kapablas, ke ni povas kaj ke ni volas. Volas resti ĝisdataj kaj agi moderne kaj modele. Ĉar vole nevole, ni eĉ devas. Alikaze mondo trasaltos nin kaj forgesos pri nia ekzisto.

Sed por ne fini tuj enkondukon negative: Ni tamen havas ĉiujn eblajn rimedojn por resti enrete (angle „on-line“), por adaptiĝi kaj postkuri la mondon. En kelkaj aferoj la E-movado eĉ jam antaŭenkuris ĝin. Nun necesas plani kaj lerni, kion ni plu faru, por sukcese kaj vaste sciigi pri niaj ideoj kaj celoj. Kion fari, por ke nia mesaĝo estu kaj aŭdata kaj komprenata de multaj.


Moderniĝo

Verŝajne ĉiu konsentas kun la agnosko, ke esti moderna asocio, estas certe kaj utile kaj neeviteble en la nuna mondo. Iom malfacile estas interkonsenti, kion signifas „esti moderna“ por Esperanto-movado. Eble ni difinu la modernecon por nia celo kiel „agi laŭ la aktualaj bezonoj kaj ebloj, eluzante por tio laŭeble multajn inventaĵojn kaj rimedojn de nuna epoko, plenumante tiel proprajn celojn.“

Al kelkaj eble povus ŝajni, ke nia movado restas la sama, malgraŭ eksteraj ŝanĝoj (ĉu rilataj al teknologiaj, politikaj aŭ ekonomiaj ŝanĝoj). Malgraŭ tiaj opinioj, nia movado tamen jam profunde ŝanĝiĝis en kelkaj lastaj jaroj – kaj ĝi devus transformiĝadi pli kaj pli.

Efektive la tuta proceso „iĝi esperantisto“ estas jam tute alia ol antaŭe. Kompreneble ke ekzistas daŭre „klasikaj“ vojoj por iĝi esperantisto (E-kluboj, societoj, ĉeestaj kursoj,…), tamen jam aperas amase homoj, kiuj eniras la Esperanto-komunumon pure virtuale. Bela ekzemplo estas uzantoj de retejo www.lernu.net – ofte multaj el ili ie aŭdis aŭ legis pri Esperanto (ofte en iu interreta forumo, artikolo…) kaj aŭtomate same en interreto ili serĉas pli da informoj kaj eblon lerni la lingvon. Post ia tempo (depende de individuo) ili estas sufiĉe bone lingve ekipitaj, komencas konversacii kun alilandanoj, babili per tujmesaĝiloj kun homoj de alia mondo-angulo, verkas artikolojn aŭ poemojn. Kaj tamen ofte tiuj ĉi homoj – malgraŭ lingve jam sufiĉe lertaj – neniam renkontis alian esperantiston vive, neniam ĉeestis E-kongreson aŭ renkontiĝon.

Tion ĉi konfirmis unuaj 2 jaroj de la aranĝo „SES“ – Somera Esperanto-Studado“, kiujn organizis E@I (kunlabore kun SKEJ – Slovakia Esperanta Junularo) kun la lernu-teamo. Dum tiu ĉi somera lernejo okazis unuaj renkontiĝoj de lernu-uzantoj, helpantoj kaj kreantoj. Evidentiĝis, ke al la aranĝo venis pli ol 50% da homoj, kiuj neniam ĉeestis Esperanto-aranĝon. Malgraŭ tio, ke pluraj el ili jam bone scipovis la lingvon, ili uzis ĝin pure perkomputile. Nuna defio de Esperanto-movado do estas provi enmovadigi tiajn ĉi „virtualajn“ esperantistojn. Ofte ili pretas kaj deziras iĝi „ordinaraj“ movadanoj (en la senco de ne nur virtuala uzado de la lingvo sed ankaŭ ĉeesto ĉe aranĝoj, kongresoj, renkontiĝado kaj uzado de la lingvo dum vojaĝado…).

Alia celgrupo por moderniĝo estas jamaj esperantistoj, al kiuj estus bonvene kaj eĉ necese proponi aŭ rekte disponigi plurajn utilajn retajn servojn. Ja nia movado devas kapabli peri servojn, ligitajn kun nia lingvo – des pli necesajn, ĉar la internacia lingvo havas internacian uzantaron, dissemitan tra la tuta mondo. Ĝuste por tia komunumo estas uzado de ITK pleje utila kaj ĝuste tia disa grupo povas plej bone taksi la aldonan valoron de tiuj ebloj, kiujn moderna mondo kun preskaŭ miraklaj teknologioj proponas.

En la sekva teksto eblas iom konkretigi, kio ĉio estus farebla kaj farinda en sfero de reta mondo – por vastigi, plibonigi aŭ vigligi la Esperanto-kulturon kaj movadon. Estas multaj projektoj, kiuj atendas realigon. Iasence organizo E@I (Edukado@Interreto, www.ikso.net) ekestis ĝuste por okupiĝi pri tiu ĉi celo – kongrue uzi Esperanton kaj Interreton por facila kaj rapida internacia komunikado. Dum lastaj jaroj aperis pluraj sukcesaj projektoj (el kiuj la plej konata estas lernu!) kaj en estonto la vico de realigitaj projektoj espereble kreskos.


Profesiiĝo

Sen profesiigo da la servoj, proponataj al la publiko, nia komunumo daŭre restos por plejmulto nur „stranga hobio“ de lingvemuloj. Aliflanke, kontentiĝi kun amatorecaj labor-rezultoj kaj konstante proponadi ilin al la publiko, povus havi nesufiĉan, aŭ eĉ negativan reagon (ĉu temas pri servoj, proponataj al jamaj E-istoj aŭ al homoj, kiujn ni volus „kapti“ por nia ideo).

E@I estas organizo, kiu (krom aliaj aferoj) strebas pri pli forta kaj vasta videbligo de Esperanto en la reta medio.

Plejmultajn projektojn de E@I subtenas finance ESF (Esperantic Studies Foundation). Sen la kunlaboro de profesia kreado flanke de E@I kaj la financado flanke de ESF ne eblus realigi tiel sukcesajn projektojn kiel estas retejo www.lernu.net, seminarioj „Flugiloj de malfacila vendo“, DVDj „Esperanto elektronike“ aŭ „Esperanto estas…“ kaj aliajn.

Dum sia nelonga historio E@I per siaj projektoj (8 eldonitaj verkoj, retejoj, seminarioj) pruvis, ke eblas fari profesian laboron, eblas levi nivelon de servoj, ofertataj al publiko. Kompreneble, ke profesia laboro postulas nemalgrandajn financajn rimedojn. Fari profesian laboron por Esperanto, kontraŭ certa salajro, estas daŭre rara okazaĵo ene de nia movado. Tamen, sen pli vasta ekonomia bazo por nia komunumo, kiu certigus pli da profesiaj servoj, minacas al nia movado aŭ malkresko aŭ plej optimisme almenaŭ stagnado.

Trovi financajn rimedojn por funkciigi kaj vivteni kapablan teamon, pretan okupiĝi pri diversaj flankoj de E-movado (ĉu temus pri inform-retejoj, sciencaj kaj fakaj terminaroj, manlibroj, elektronikaj arkivoj ks.) estas nuna ĉefa defio por E@I.


Malfermiteco

Malfermi nian komunumon al ekstera publiko estas malfacile, ĉar ja temas pri lingva komunumo kio signifas, ke la ekstera alvenonto devas peni kaj lerni, por povi ĝui la movadon, malkovri ĝiajn diversajn kolorojn, gustojn, odorojn, sonojn…

Tamen devas esti nia celo, konstante provadi pri reciproka kunlaboro kun aliaj: organizoj, unuopuloj, registaroj, firmaoj ks. Aldone gravas konstanta informado pri Esperanto al la „ordinaraj homoj“, kiuj daŭre plejofte eĉ tute ne scias pri la ekzisto de la „Lingvo Internacia“. Informado kaj kunlaboro kun aliaj (similcelaj) organizoj ja estas esencaj taskoj por la E-komunumo. Sen novaj esperantistoj malfacilas daŭra kresko, kaj logike ankaŭ proponado de profesiaj servoj. Sen kunlaboro kun aliaj organizoj restos nia komunumo daŭre fermita rilate al la ordinara vivo.

Grava kaj far esperantistoj ofte neglektata afero rilata kun nia komunumo estas nia multlingveco kaj nia avantaĝo de internacia komunumo kun multaj lingvoj kaj kulturoj.

Necesus multe pli vasta uzo de tiu ĉi fakto, por ke aliaj (organizoj, firmaoj, unuopuloj) komencu okupiĝi pri Esperanto aŭ almenaŭ ke oni konsideru Esperanton kiel realan fakton kaj eĉ utilan partneron. Ofte eblus proponi niajn solvojn kaj servojn al aliaj, post ioma prilaboro kaj modifo (ĉu temus pri tradukado, interkulturaj spertoj, retaj solvoj ks.). Esence veras ke malmultaj „eksteruloj“ interesiĝas pri Esperanto mem. Sed, kaze ke oni proponus iun utilan servon, kiu estus kreita per/pro Esperanto, kaj helpus en ia specifa kampo, oni povas atingi ŝanĝon de opinio pri Esperanto aŭ eĉ akiri pozitivan rilaton al ĝi (en la senco: „jes Esperanto helpis al mi en iu specifa konteksto, la homoj uzantaj ĝin estas helpemaj kaj agemaj“ aŭ simile).


Ĉiuflankeco

Nuna epoko estas ege postulema en la senco de amplekseco de la agado.

Necesas zorgi, ke la ĝisnunaj servoj kaj laboroj de nia movado (ĉu de UEA, Landaj aŭ Fakaj Asocioj aŭ aliaj) plu ekzistu, laŭeble kun „survoja moderniĝo“. Sed samtempe necesas preparadi aferojn novajn, ĝis nun neuzataj, nekonataj aŭ eĉ nebezonataj. Ofte oni aŭdas riproĉojn, ke „la gejunuloj volas malaperigi kaj/aŭ detruigi la ĝisnunan funkciadon de E-movado“. Tiu konstato estas vera kaj malvera samtempe. Jes ja, ĝi veras en la senco, ke ofte juna generacio vidas la mondon per aliaj (siaj) okuloj, kaj ofte ne plu bezonas aferojn, disponigataj al la malpli junaj esperantistoj. Sed ja same veras, ke ĝuste al la juna generacio devas la movado iom post iom alkutimiĝi, pliproksimiĝi. Ne eblas „forhaki“ nunan sistemon kaj historion de nia movado kaj komenci tute novan vojon. Tamen eblas kaj necesas plene konscii pri ĝisnuna agado, ĝiaj avantaĝoj sed ankaŭ pri bezonataj paŝoj antaŭen. Resti kontenta kun nuna stato signifas ekstagni en la momento, kiam ĉiuj ĉirkaŭe (neregistaraj organizoj, entreprenoj, movadoj ks.) ŝanĝas sian laborstilon, politikon, funkciadon.

La plej ideala solvo do estas daŭra prizorgado de la ĝisnunaj gravaj taskoj (kongresoj, landaj asocioj, revuoj, rilatoj kun Unesko ks.), kun samtempa kreado kaj evoluo de novaj servoj, projektoj, retejoj, agadoj.

La ĉiuflankecon de novaj aktivecoj povas bele ilustri kelkaj ideoj de la E@I-teamo pri la projektoj, kiuj estus realigeblaj kaj realigindaj en proksima estonteco.

Jen do kelkaj projektoj, kiuj laŭ E@I meritus atenton:

www.aktuale.info – multlingva amaskomunikila agentejo por novaĵoj tra la mondo, ligitaj kun Esperanto. (Dum apero de tiu ĉi verko la retejo jam devas funkcii kaj plenumi siajn taskojn.)

www.bretaro.net – elektronika Esperanto-arkivo (muzeo), ebliganta alŝutadon kaj elŝutadon de E-materialoj (libroj, gazetoj, dokumentoj, fotoj, sonoj, videoj…). (Ankaŭ tiu ĉi projekto espereble funkcios ĝis la apero de tiu ĉi verko.)

www.terminaro.net – elektronika Terminaro, kolektanta plejeble multajn fakojn kaj terminojn de diversaj sciencoj.

elektronika PIV – disponigo de Plena Ilustrita Vortaro en la elektronika formo por vasta uzo per komputiloj.

www.vendejo.net – interreta vendejo (retbazaro), ebliganta al vasta internacia komunumo vendadon kaj aĉetadon de E-varoj.

www.zamenhof.info – multlingva retejo, dediĉita al la majstro, prezentanta lin al la vasta publiko en diversaj formoj (biografio, filozofio, fotoj, verkoj, ks.)

filmo pri L.L.Zamenhof – dokumenta filmo, prezentanta aŭtoron de Esperanto kiel personecon, filozofon, humaniston.

Kiel do eblas vidi, nova epoko kun novaj teknologioj kunportas ankaŭ novajn eblojn por disvastigi nian agadon kaj okupiĝi pri ĝi vere diversflanke.


Bunteco
Esperanto nuntempe proponas ege buntajn eblojn de ĝia uzado. Certe ne ĉiuj estas amase disvastigitaj, kaj tio povus esti unu el la defioj de la nuna movado – helpi disflori kaj kreskigi malpli evoluitajn flankojn de la „verda vivo“. Kompreneble necesas zorgi ankaŭ pri la kutimaj uzoj (kongresoj, renkontiĝoj, vojaĝado, literaturo). Tamen – se ni la lingvon volas prezenti kiel „taŭga por ĉio“, devus esti nia celo zorgi, ke vere ekzistu ebloj utiligi la lingvon en plejeble buntaj medioj kaj pere de plejeble multaj manieroj.

Multe neglektata flanko de E-komunumo estas paradokse la plej necesa – nome ekonomio. Nia movado agas, kvazaŭ uzado de komuna lingvo por komercaj celoj estus io peka, malbona. Malgraŭ tio, ĉiu el ni ja bezonas financojn kaj movado logike pli bone fartas kun ili ol sen. Uzi la lingvon por teni kontaktojn kun aliaj komercistoj kaj perlaboradi pere de Esperanto tamen restas ege rara kaj nekutima uzado de la lingvo. Paradokse tio povus esti unu el la helpaj punktoj por nia komunumo. Danke al pli ofta kaj vasta komerco ekz. disvolvadus faka vortprovizo (ja por komerci necesas ĝusta nomigo de aferoj), pli da esperantistoj povus vivteni sin danke al la lingvo (kio logike ankaŭ altigus ilian lingvonivelon), la entreprenistoj povus akiri pli fidindan rangon (certe ja pli facilus komerci kun „amiko esperantisto“ ol kun tute nekonata entreprenisto) kaj aldone eble finfine Esperanton komencus pli serioze trakti ankaŭ homoj, kiuj kutime primokas kaj/aŭ neglektas ĝin.

Alia antaŭenigo bonvenus ankaŭ en la scienca kaj faka kampoj. Danke al AIS, ISAE kaj kelkaj aliaj fakaj organizoj jes ja okazas sciencaj kaj/aŭ fakaj aferoj, kompare kun la tuta lingvo-uzantaro tamen temas pri eta procentaĵo. Ne eblas tro konvinke diskuti pri ebla vasta uzado de Esperanto, dum mankos ofte eĉ bazaj terminoj en pluraj fakoj aŭ ĝis kiam la fakoj postrestos la ceteran mondon (Ofte ja niaj terminaroj estas malĝisdataj kaj ne plene uzeblaj, eventuale se ili ekzistas, estas apenaŭ haveblaj por publiko).


Kunlaboro

En la tempo de modernaj teknologioj estas kunlaboro same neevitebla kiel iam ajn antaŭe. Parte pro la specifeco de la retaj projektoj kaj de la nuna vivmaniero efektive tiu kunlaboro havas tute alian aspekton ol en pasinteco. Tamen ĝi estas neevitebla, se temu pri bonaj, grandaj kaj profesiaj projektoj. La kunlaboro en nuna tempo ne nepre postulas fizikan ĉeeston de kunlaborantoj, sed ilian fakan kontribuon por la sukceso de la ideo.

Bela ekzemplo de distanca kunlaboro estas realigo de la filmo „Esperanto estas…“, kiun teamo de E@I kreadis dum pli ol 3 jaroj (2005-2008). La ĉefa, tri-kapa teamo laboris kune, malgraŭ la fakto, ke ĉiu el la teamanoj vivis en alia mondoparto (Brazilo, Slovakio, Svedio). Danke al interreto tiel povis ekesti filmo, dum kies realigo la tri teamanoj neniam renkontiĝis vive! Laboro okazadis preskaŭ pure pere de interreto. Aldone pri tradukado kaj kreo de la subtekstoj same helpis homoj, laborantaj distance, dise de la mondo. Tiel povis la filmo ekhavi subtekstojn en 29 lingvoj.

Kunlaboro do ekhavas en nuna tempo alian vizaĝon, ricevas aliajn trajtojn. Sen ĝi tamen ne eblas atingi kontentigajn rezultojn. Por interretaj projektoj tio validas eĉ pli, ol iam ajn antaŭe.


Realo vs. Deziro

Deziro iĝas plano, kiam ekhavas limdaton” (J.Vajs)

Deziro restos nur deziro, se ne transformiĝos en planon, kiu sekve povas realiĝi. Por realigi planon necesas do unue deziro. Deziroj kutime ne mankas en nia movado – eĉ male – ili abundas kaj ofte kontraŭas unu la alian. Tasko de gvidantoj do estas ofte unue bone pritaksi unuopajn dezirojn, kiujn eblus danke al bonaj planoj realigi. Krome oni atendas de la gvidantoj ĝuste kreadon de bonaj planoj, por povi realigi iun certan deziron, transformi ĝin pere de tiu plano al realo. Ne ĉiam facila deziro povas ankaŭ facile realiĝi. Kaj male – ne ĉiam malfacila deziro bezonas malfacilan realigon.

Esperantistoj ofte devis kaj devas alfronti „krudan realon“, kiu ne tro kongruas kun iliaj deziroj, idealoj, planoj. Tial la vorto „Esperanto“ estas ege trafa por la uzantoj de Internacia Lingvo.

Konklude al la demando de la titolo: „Ĉu la Esperanto-movado pretas por la 21-a jarcento?“, ni povas respondi: „Jes kaj ne“. Jes – en la senco, ke ni havas eblojn kaj rimedojn, kiujn nia movado bezonas. Ne – en la senco, ke ni daŭre ne eluzas tiujn eblojn tiom, kiom indus kaj kiom la Lingvo Internacia de D-ro Esperanto meritus.

Tio, kio pleje necesas estas emo kaj kapablo transformi niajn dezirojn al planoj, kiuj sekve povas realiĝi. Ne sufiĉos do resti esperanta, ĉiu el ni, esperantistoj iĝu ankaŭ aganto kaj realiganto. Por povi plene ĝui nian Esperanto-kulturon, lingvon, komunumon, movadon – laŭ la ebloj kaj manieroj de la 21-a jarcento.

Peter Baláž – E@I-kunordiganto,junio 2009