10-jariĝo de E@I: projektoj, defioj, sukcesoj

Jen eta superrigardo pri la agado de E@I ekde ties komenco ĝis nun (14-a de novembro 2015), omaĝe al la 10-jariĝo de la fondo de la organizo kiel memstara neregistara organizaĵo:

Historio skize

  • 1999 – fondo de neoficiala laborgrupo “Esperanto@Interreto” (E@I)
  • 2000 – unua trejnseminario
  • 2002 – lanĉo de lernu.net
  • 2005 – (14.11.) – oficiale agnoskita internacia neregistara organizo (en Slovakio): E@I (Edukado@Interreto)
  • 2007 – unua SES (Pribylina, Slovakio)
  • 2009 – unua EU-projekto: retejo Slovake.eu (peresperanta, ne poresperanta projekto)
  • 2010 – unua staĝanto per programo Erasmus
  • 2010 – unua KAEST, organizita de E@I
  • 2011 – propra oficejo en Partizánske
  • (2013 – ŝanĝo de la oficejo al pli granda)
  • 2013 – unua volontulo per EVS
  • 2015 – 10-a SES (Martin, Slovakio)

La agado de E@I konsistas el kelkaj partoj, foje forte ligitaj, foje tute sendependaj. La projektojn kaj la agadon eblas dividi al: organizado de aranĝoj, kreado de edukaj retejoj, eldona agado, ceteraĵoj. Jen eta superrigardo de ili, dividitaj al unuopaj kategorioj.

Aranĝoj

E@I-seminarioj

Inter la jaroj 2000 – 2006 okazis entute ok trejnseminarioj, kiuj signife influis la organizon. Precipe en la unuaj jaroj de la funkciado de E@I, trejnseminarioj pri temoj rilataj al edukado kaj interreto havis gravan rolon en la disvolviĝo de la asocio kaj trovado de novaj aktivuloj. En la tempo kiam E@I estis Faka Sekcio de TEJO, ĝiaj seminarioj estis samtempe ankaŭ TEJO-seminarioj.

SESses-logotipo_OK

Ekde 2007 ĝis 2015 okazis jam 10-foje la Somera Esperanto-Studado (en la jaro 2014 ĝi okazis eĉ 2-foje, unu en Slovakio, alia en Rusio). Ĝi iĝis relative rapide la plej granda somera E-lernejo tutmonde (kun proksimume 200-250 partoprenantoj el ĉ. 20 landoj).

KAEST

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (2010, 2012, 2014)

En novembro de 2010 unuafoje sub gvido de E@I en Modra okazis la konferenco pri faka uzo de Esperanto KAEST, aranĝo kun tradicio en Ĉeĥoslovakio ekde 1978, kies organizadon E@I transprenis de KAVA-PECH. La aranĝo okazas ĉiun paran jaron novembre, en la urbeto Modra.

SAT-kongreso

La teamo de E@I helpis okazigi la SAT-kongreson en la urbo Nitra en la jaro 2015.

Kun SAT ĝi kunlaboris ankaŭ pri la kreo de la reta versio de PIV, retejo vortaro.net.

UK 2016

E@I ankaŭ aktive partoprenas en la organizado de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos julie 2016 en Nitro, Slovakio.

Lingva kafejo (Jazyková kaviareň Partizánske)

Ĉiumonate okazigas E@I kaj ties volontuloj en “Kinobar IVA”, Partizánske t.n. Lingvan kafejon – unu vesperon kun eblo paroli en diversaj lingvoj ĉe apartaj tabloj. Kompreneble Esperanto-tablo ankaŭ ĉeestas.

Eldonaĵoj

E@I eldonis plurajn verkojn, ofte kunlabore kun la slovaka eldonejo Espero. La eldonaĵoj aperis komence kiel flanka okupo, kiun ofte instigis la uzantoj de retaj projektoj de E@I (ekz. lernu!-KD kaj Komputeko-libro). Same plej multaj eldonaĵoj estas rezulto de reta kunlaboro de internacia teamo. Tamen la eldona fako de E@I iĝas pli kaj pli populara kaj en estonteco daŭre kreskos.

La unua libro aperis en la jaro 2005. Temas pri Manlibro pri instruado de Esperanto – libro eldonita kune kun ILEI, sub la redaktora gvido de Katalin Kovats. Kontribuis al ĝi 13 aŭtoroj. (Aperis jam 3 eldonoj). La verko estas rezulto de la projekto “Flugiloj de Malfacila Vento” kaj uzita dum ĝiaj seminarioj kiel instru-libro.

Pri Vikipedio E@I realigis du verkojn: Vikipedio – praktika manlibro (en 2005) kaj Vikipedio por vi (en 2008), detala verko, kiu klarigas la fenomenon Vikipedio kun multaj konsiloj, klarigoj kaj paŝo post paŝo gvidas leganton iĝi facile ne nur uzanto de tiu reta enciklopedio sed ĝia aktiva kontribuanto.

En 2008 aperis unua terminaro prikomputila, Komputeko. Ĉar ĝi rapide elvendiĝis, en 2012 aperis dua eldono, ampleksigita.

Ekde la jaro 2010 E@I transprenis la organizadon de KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Tial ankaŭ E@I ek-eldonis la KAEST-prelegokolektojn en 2011, 2013 kaj 2015.

Cetere sub la marko de E@I aperis (en 2010) “lernu!-gramatiko” – la libro Detala gramatiko de Esperanto – nova verko de la aŭtoro de PMEG – Bertilo Wennergren, kiu kreis tiun ĉi libron, kiu baze estas mallongigo de PMEG kun parte aliaj gramatikterminoj. En 2013 aperis, lernolibro de la minimumisma lingvo tokipono, lernebla de Esperanto (kiu cetere estis entute la unua papera lernolibro de tiu ĉi lingveto).

De la diskoj estus certe menciindaj eĉ ĉiuj, ĉar ĉiu el ili estas iaspeca unikaĵo en la E-movado kaj eĉ ekster ĝi. La KD Esperanto estis produktita en la jaro 2008, danke al la kunlaboro de E@I kaj urbo Bjalistoko aperis la disko en la pola tagĵurnalo Gazeta Wyborcza – ĝis nun temas pri la plej multnombra E-eldonaĵo elektronika. La kompakta disko kun simpla nomo Esperanto estis eldonita en 400 000 ekzempleroj. La disko estas dulingva (pole kaj Esperante) kaj celas prezenti Esperanton al ĝenerala publiko per luda, amuza formo.

Diksoj
Diskoj eldonitaj de E@I

La DVD Esperanto elektronike estas la plej ampleksa kaj la plej bunta kompleta materialo pri la internacia lingvo Esperanto. Ĝi celas du publikojn: al esperantistoj ĝi donas amason da interesaj E-materialoj (libroj, artikoloj, muziko…), al neesperantistoj ĝi liveras informojn pri Esperanto, kursojn, vortarojn… Aperis kvar eldonoj de la furora disko, ĝi alportas enhavon en 26 lingvoj, la lasta eldono estis la plej ampleksa, kun multaj novaj fotoj, libroj, kantoj, gazetoj, ktp. La kompleta enhavo de tiu ĉi disko aperas nun ankaŭ senpage rete ĉe: http://dvd.ikso.net.

La DVD-video Esperanto estas… estas moderna inform-filmo pri Esperanto, dediĉita al neesperantista publiko. Ĉefa celo estas prezenti Esperanton kiel vivan, modernan kaj plene funkciantan internacian lingvon kun multaj trajtoj. La filmo havas 43 minutojn kaj 6 partojn, ĉiu prezentanta alian aspekton de Esperanto. Entute la filmo havas voĉ-registron en 10 lingvoj kaj subtekstojn en 26! La DVD-video aperis en 2 eldonoj – dividitaj laŭlingve (versio A kaj B), ambaŭ po 2000 pecoj. La filmo spekteblas ankaŭ en YouTube.

La DVD-j Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012 kaj 2014 estas interesaj kaj de la enhava kaj de la arkiva vidpunkto. Sur la diskoj ja aperas la kompleta tiama enhavo de la E-lingva Vikipedio. Se do hazarde la reto ĉesos funkcii, la Esperanta versio de Vikipedio estos savita.

Jen la listo de la libroj, kompaktdiskoj kaj DVD-j eldonitaj de E@I:

  1. KD lernu! (2003)
  2. libro Manlibro pri instruado de Esperanto (2005, kunlabore kun ILEI)
  3. DVD Esperanto Elektronike (2006, 2011)
  4. libro Vikipedio – praktika manlibro (2007, aŭtoro Yves Nevelsteen)
  5. libro Komputeko (2008, aŭtoro Yves Nevelsteen)
  6. KD Esperanto (2008, 400 000 ekzempleroj aperis en Gazeta Wyborcza antaŭ la 94-a UK)
  7. libro Vikipedio por vi (2008, aŭtoro Ziko van Dijk)
  8. DVD-video Esperanto estas… (2008, reĝisoro Rogener Pavinski)
  9. broŝuro Malkovru Esperanton (2009, iniciatita de Hokan Lundberg)
  10. libro Detala gramatiko de Esperanto (2010, aŭtoro Bertilo Wennergren)
  11. libro Modernaj teknologioj por Esperanto (2011, prelegkolekto de la konferenco KAEST 2010)
  12. DVD Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012
  13. libro Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj (2013, prelegkolekto de la konferenco KAEST 2012)
  14. DVD Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2014
  15. libro Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon (2015, prelegkolekto de la konferenco KAEST 2014)
  16. libro toki pona en 76 ilustritaj lecionoj (2013, 2014, Entute la unua papera lernolibro de la lingveto toki pona, lernebla pere de Esperanto, 2 eldonoj)
  17. libro Lingvomanio (2015, Proverboj kaj idiomoj de 28 lingvoj de Eŭropo)

Pli da informoj pri unuopaj verkoj vi trovos en nia retejo.

Krom tiu ĉi agado aperas ankaŭ aliaj eldonaĵoj, rilataj al EO, foje tre popularaj. Bona ekzemplo estas la broŝuroj: Malkovru Esperanton, kiu ĝis nun aperis en 10 lingvoversioj. Tre ŝatataj estas ankaŭ diversaj Esperantaj T-ĉemizoj, kaj aliaĵoj, kiel ekz. insignoj aŭ glumarkoj.

Projektoj retaj

E@I kreis, kunkreis kaj funkciigas plurajn retpaĝarojn, kiuj rilatas al edukado en interreto kaj havas rilaton al Esperanto aŭ lingvoj ĝenerale. Pluraj el la retpaĝaroj estas konstante prizorgataj, kelkaj funkcias sen aktiva prizorgo, kaj kelkaj estis transdonitaj al aliaj organizoj. E@I ankaŭ kiel partnero subtenas personajn iniciatojn de siaj membroj, ekzemple per disponigo de rethotela loko.

Jen la listo de unuopaj projektoj:

Esperanto:

Aliaj lingvoj:

Aliaj edukaj:

Neaktualaj/Neaktivaj/Dormantaj:

  • Malnova versio de lingvo.info
  • aktuale.info (atendas renovigon)
  • interkulturo.info
  • nitobe.info

Staĝoj

Staĝantoj: de 2010 ĝis 2013 laboris en E@I entute 14 staĝantoj el 6 landoj (8 per Erasmus, 1 per Campus Hungary, 5 sen stipendio).

Volontuloj

Nome de EVS (Eŭropa Volontula Servo) E@I akceptas en sia oficejo en Partizánske volontulojn (18-30 jaraj) por labori pri diversaj projektoj.

Ĝis nun: 9 volontuloj el 9 landoj.

  • Matthieu Desplantes (Francio)
  • Kaan Kızılgün (Turkio)
  • Rasmus Åkerlund (Svedio)
  • Matthias von Laer (Germanio)
  • Anna Liszewska (Pollando)
  • Alberto Muzzu (Italio)
  • Elena Ĥusanova (Rusio)
  • Oleh Rohalskyj (Ukrainio)
  • Robert Nielsen (Irlando)

Aliaĵoj

Oficejo

Ekde la 1-a de julio 2011, danke al subteno de la urbo Partizánske kaj ties urbestro Jozef Božik, E@I disponas pri propra oficejo en ĝia urbocentro. La unua oficejo havis la surfacon de 60 m² kaj laborlokojn por 5 personoj. En junio de 2013 estis ŝanĝita loko de oficejo ene de la sama konstruaĵo, la oficejo iĝis pli granda kun 100 m² kaj du ĉambroj. Ekde ĝia stariĝo ĉiuj staĝantoj kaj surlokaj aktivuloj de E@I komune laboras tie.

Vikipedio

Kun Vikipedio jam estas longjara kaj diversspeca kunlaboro, ekde instigo al Esperantistoj verkadi, eldonado de libroj pri ĝi, okazigo de konkurso, kunorganizado de trejnadoj ktp.

Kampanjoj

Foje E@I lanĉas monkolektajn kampanjojn, ĉefe kun konkreta celo, por subteni konrektan projekton. Tiel okazis por ekz. eldoni la DVD-jn (Esperanto Elektronike, Esperanto estas…), por aperigi retan version de PIV (vortaro.net) aŭ helpi kolekti financojn por ESF.

Gazetaro

Multfoje jam aperis diversspecaj artikoloj en Esperanto-gazetaro de E@I-teamanoj. Regule ili aperas en La Ondo de Esperanto, ofte en la revuo Esperanto, en Libera Folio, Esperantisto Slovaka, ktp. Ankaŭ pli kaj pli ofte aperas mencioj pri diversaj projektoj de E@I en neE-a gazetaro diverslande, ĉefe lige kun la edukaj lingvo-retejoj.

Prezentoj/prelegoj

E@I kunorganizas aŭ alimaniere kontribuas al la kleriga programo de aliaj esperanto-aranĝoj, ekzemple al la seminario Sabla Printempo okazanta en Ĉeĥio aŭ la Esperanta Vikimanio (okazinta en 2011 en Svitavy). Ankaŭ en la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto laste aperas kontribuoj de E@I (propraj prelegoj dum la 93-a UK; propra salono dum la 94-a UK; du kontribuoj al la Kleriga lundo kaj organizo de la Terminologia forumo dum la 96-a UK, prezentoj dum la Kleriga lundo dum la 98-a kaj 100-a UK)…

Kunlaboro

E@I tre regule kunlaboras kun diversaj organizoj, kaj Esperantaj, kaj ne-Esperantaj, por atingi siajn celojn. Tia kunlaboro foje estas longjara kaj tre vasta, kiel ekz. kun la firmao Studio Gaus, kiu nun ĉefprogramas ĉiujn grandajn edukajn projektojn, kaj la posedanto de ĝi, Jevgenij Gaus, ja estis antaŭa aktivulo en E@I kaj TEJO. La kunlaboro povas havi tute diversan aspekton, kaj daŭron. E@I jam kunlaboris kun multegaj organizoj pri multaj projektoj, ekz. kun ILEI, EEU, TEVA, SAT, TEJO, UEA, Landaj asocioj, diversaj ne-Esperantaj organizoj, universitatoj ktp.

Subteno

Financa subteno estas daŭre unu el la plej grandaj defioj por E@I – ju pli da profesiaj projektoj kaj teamanoj, des pli da financoj estas bezonataj. Malfacilas foje trovi sumojn por ĉiu inda projekto, tial ofte kelkaj planoj devas atendi dum jaroj, por povi realiĝi. Kelkaj atendas ĝis nun… Se iu emus subteni la agadon de E@I, detaloj pri la subtenebloj: http://www.ikso.net/eo/subtenu/index.php

Jen du niaj plej grandaj sponsoroj:

ESF

La plej granda subtenanto de nia agado poresperanta estas sendube “Esperantic Studies Foundation”, sed kiu multaj el nia projektoj tute ne ekzistus. Grandan dankon al ili, E@I esperas ankaŭ en la estonte proksime kunlabori!

http://esperantic.org/

EU

Ĉiuj grandaj edukaj retejoj (krom lernu.net) aperis danke al la subteno de Eŭropa Komisiono kaj EU entute. Ekde la jaro 2009 E@I jam regule partoprenas projektojn, subtenitajn de EU, kaj danke al tio entute povas labori kaj antaŭenigadi siajn celojn.

Kompreneble, granda danko apartenas ankaŭ al ĉiuj privataj donacintoj kaj ĉiuj volontuloj, kiuj dum la tuta vivodaŭro de E@I helpas al la organizo diversmaniere! Sen tiu heroa laboro de multaj homoj de la tuta mondo E@I jam certe ne ekzistus.

Konklude

Jen, la 10-jariĝo de E@I estas bona okazo sumigi aktivecojn kaj aktivadojn de ĝi. Tiu ĉi artikolo volis doni almenaŭ bazan superrigardon pri diversaj kaj buntaj agadoj, pri kiuj E@I okupiĝas. Certe eblus skribi multe pli, eĉ pri ĉiu unuopa projekto. Sed la novaj projektoj jam atendas sian realigon, do estas tempo adiaŭi kaj daŭrigi la laboron. Ĝis revido ĉe iu el la projektoj aŭ aranĝoj de E@I!

Pli da detaloj pri E@I:

www.ikso.net

https://eo.wikipedia.org/wiki/E@I

fotogalerioj de pluraj aranĝoj: http://picasaweb.google.com/esperanto666/

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.