Nomo laŭ rusia eksterlanda pasporto: Viatcheslav Ivanov
Nomo laŭ enlanda pasporto: Vjaĉeslav Gennadjeviĉ Ivanov
Nomo laŭ UEA-membrokarto (mi ŝatas): Vjaĉeslav Slavik Ivanov (slvk-q)
Retpoŝta adreso: slavik ĉe ikso punkto net (grandajn dosierojn sendu prefere al viaj malamikoj, ne al mi). ICQ 943894.
Naskiĝis: 1978-05-20, urbo Vladikavkaz, Norda Osetio, RSFSR (nun Rusio), Sovetunio.
Aktuala loĝurbo: Sankt-Peterburgo, nord-okcidenta Rusio.
Korligita, edziĝinta, patro de filino Marija (nask. 24-an de decembro '05).
Gepatra lingvo: la rusa.
Aliaj lingvoj parolataj: Esperanto, la oseta, la angla, iugrade ankaŭ la finna, la franca kaj la pola.
Baldaŭ videbla ĉe: Tutmonda Ĵurnalista Kongreso en Litovio, majo 2008; Universala Kongreso en Roterdamo, julio 2008.
Okupo(j): Studas post-diplome en la filologia fakultato de la Peterburga Ŝtata Universitato (verkas disertacion pri leksiko de Esperanto), samloke aliĝis al jarlonga kurso pri ĵurnlalismo ("Redaktado kaj aspektigo en amaskomunikiloj") kaj finis ĝin en 2007. Laboras en programista firmao (kvazaŭintelektaj babil-sistemoj) kaj instruas informadikon en PŜU kaj "Kanada Kolegio" (departamento de PŜU). Foje umas pri retaj projektoj, komercaj kaj ne (vidu plej sube la listeton).
Movade: "ikso", partopreninto de tri E@I-seminarioj, eks-estrarano de E@I; membro de TEJO kaj REJM (ekde 2006 ankaŭ de REU, ĉar la du unuiĝis); REJM-komitatano; LKK-ano de IJK-2004; redaktoro de ruslingva informilo "Esperanto novosti", administranto de la forumo en tiu paĝaro-informilo. Somere de la jaro 2004 por trijara periodo mi estis elektita B-komitatano de UEA (vidu mian oficialan paĝon pri tio). Mi ne rekandidatiĝis, ĉar ne estis certa pri mia eblo veni al iu el la proksimaj Universalaj Kongresoj (parte pro tiu mia decido la lasta elekto de B-komitatanoj estis senvoĉdona: ĉiuj proponitoj enposteniĝis).
Interesoj: Esperanto, la finna lingvo (mi lernas ĝin ekde januaro 2008), aliaj lingvoj (homaj ĉefe), vojaĝoj al novaj lokoj, biciklado, montarumado (sen troaj ekstremaĵoj), komputiloj (mia Athlon 1700, ekzemple), reta babilado kaj (kun-)kreado (nelaste en Vikipedio).
"Rinocera Tamburo" — ironi-erotika novelo de Irakli Kvirikadze, kiun mi elrusigis en la jaro 2001. La unua premio de literatura konkurso "Saliko" (2002): mi eĉ ricevis tradician en tiaj okazoj "libran premion" kaj oni aplaŭdis en la halo. :) Ekde tiam mi ne multe aktivis pri literaturo en Esperanto.
Mia blogo ĉe Amikeco.ru (nur ĝiaj Esperantaj enskriboj) — fine de la jaro 2007 mi maturiĝis kolekti miajn blogojn, antaŭe lokitaj ĉe blogaraj servoj LiveJournal kaj Diary.ru. Rezultiĝis leginde.
Доброе слово.ru — mia universitata amiko Robert venis al superba ideo pri interreta paĝaro, kie simplaj retumantoj povos ricevi helpon de profesiaj psikologoj senpage. Nun la projekto ekfunkciis, deziru al ĝi prosperon kaj partoprenu ĝian forumon (se vi kapablas fari tion ruse). Ekde septembro 2006, post duonjaro de tre sukcesa laboro, la projekto estas konservita pro manko de ĉ. 100 usonaj dolaroj monate. Ĉu vi volas aĉeti reklamon aŭ bonfare pripagi almenaŭ tagon?
tejo.org/REJM — fakte la paĝaron plene faris mi. Iom da enhavo apartenas al aliaj aŭtoroj. Ekde somero 2004 aliaj homoj zorgas pri ĝi.
TEJO.ORG — mi partoprenis en HTML-igado kaj parte en rusigo de la antaŭa (la oranĝkolora, se iu memoras) versio. La nuna versio de la paĝaro estas tamen komplete nova, refarita "de nulo", al ĝi mi ne plu havas rilaton.
lingvo.info — Lingva Prismo. Iom da mia programado kaj HTML-igado. Ruslingva "post-traduko" (precizigo de lingvistikaj aferoj) kaj kelkloka traduko el la angla al Esperanto.
Ironau.ru — mi ŝatas la osetan lingvon kaj faras paĝaron pri ĝi. En la rusa kaj (iom) en la angla. En revuo "Monato" komence de la jaro 2003 aperis mia artikolo pri la lingvo kaj la popolo. Sekvis ĝin artikolo en "La Ondo de Esperanto" (novembro 2004), komencinta serion de artikoloj pri etnaj aŭtonomioj en la mondo. La dua artikolo estas tre leginda, kiel mi aŭdacas kredi. Al la ofta demando mi respondu anticipe: ne, mi ne estas etna oseto.
os.wikipedia.org — vidinte, ke Vikipedio ekkreskis lastatempe ankaŭ en malpli disvastiĝintaj lingvoj, mi ekigis ĝian osetan version. Sciu, ke lastatempe ne plu estas tre facile eki novan lingvan version de Vikipedio: la enciklopedia projekto iĝis treege populara kaj ĝiaj prizorgantoj estas troŝarĝitaj kaj nekapteblaj. Do, estis multe da laboro...
slavik.babil.komputilo.org — iom forlasita persona paĝaro, kun "spegulo" esperant.chat.ru. Mi ankoraŭ ne maturiĝis forigi ilin ambaŭ, ial.
e-novosti.info (eksa ikso.net/novosti) — ruslingva informilo pri Esperanto, kies redaktoro kaj TTT-majstro mi estas. Spegulo de elektitaj novaĵoj ĉe LiveJournal.
ikso.net/aktivuloj/slavik.php — mia (eble jam eksdata) sinprezento en E@I-paĝaro.
ikso.net/esperanto-kurso — kurso de Eo por ruslingvanoj, en kiu mi estas unu el la instruistoj. Surbaze de Kolker-lernolibro. Nun pri la paĝaro zorgas Igor Safonov kaj bone faras tion.
Mashinki.info — ankoraŭ ne ekfunkciinta ruslingva paĝaro pri malpli grandaj aŭtoj.
Папам.info — mia freŝbakita (ruslingva) projekto, kiun mi devis fari kadre de miaj ĵurnalismaj studoj ĉe la Peterburga Ŝtata Universitato. La paĝaro (sekundara rilate al la papera versio, kiu aspektas kiel kvarpaĝa ĵurnaleto) prezentas informon pri infanoj, nasko ktp. por vira celpubliko (kontraste al plejparto de similaj eldonoj, kiuj klare celas virinojn).