Vivi sen Guglo – ĉu eblas? aŭ Kion ĉion Guglo scias pri ni (la 1-a parto)

En la unua parto ni parolos pri tio, ke la senpageco kaj sufiĉe alta kvalito de ĉiuj eblaj Guglo-servoj ne nepre signifas ankaŭ sekurecon por ni kaj niaj datumoj.

Iom post iom multaj interret-uzantoj ekhavas senton, ke Guglo scias tro multe pri ili. Vi povas kontraŭi, ke Guglo faras ja bonegan laboron en enkondukado de novaj projektoj, aldonaĵoj kaj servoj, ĉion laŭ la moto “ĉio senpaga gustas pli bone”. Tamen…

Estas timige, kion ĉion Guglo povas hodiaŭ ekscii pri siaj uzantoj. Guglo estas sendube la plej fama serĉilo de la mondo. Ĝi estas tre populara, ĝi ebligis ekeston de SEO-spertuloj, ebligis ekeston kaj evoluon de multegaj retaj projektoj, ĝi kreis modernajn metodojn, alportis multegajn senpagajn servon kaj novan tipon de reklamo…

Sed ĉu vi iam pripensis tion, kiom da informoj pri via persono jam Guglo danke al tio amasigis? Kaj kio okazas kun ili? Ĉu vi demandas, kial ĝi intence amasigus informoj ĝuste pri vi? Simpla respondo: Guglo lernis, ke informoj pri uzanto povas esti la plej valora varo kaj tial ĝi komencis studi konduton de siaj uzantoj. La kompanio aktive komunikas kun ili, kaj pere de blogoj (ĉiu projekto havas sian propran), kaj per grupoj (Groups). Nur malmulte da homoj scias hodiaŭ precize, kiajn datumojn Guglo prilaboras kaj por kio ĝi uzas ilin.

Do, kion ĉion la kompanio ekscias pri vi, kiam vi uzas Guglo-servojn? (fonto)

* (Google) Ĉion, kion vi serĉas per la serĉilo
* (Images) Kiujn bildojn vi serĉas
* (AdSense) Ĉiun paŝon, kiun vi faras sur la paĝaroj kun Google AdSense
* (Adsense) Vian tutan nomon, bank-konton, kreditkarton
* (Adsense) IP-adreson de ĉiu persono, kiu vizitas vian paĝaron, se vi havas tie Google AdSense
* (Adsense) Kiom da vizitantoj havas via paĝaro kaj ilian lokon
* (Adsense) Orientiĝon, temon de via paĝaro, kiaj uzanoj vizitas ĝin, kiom da vizitantoj revenas kaj en kiaj tempintervaloj
* (AdWords) Pri kio okupiĝas via kompanio/paĝaro kaj kiom da mono vi pretast investi
* (Analytics) Ĉion pri viaj vizitantoj, de kie ili estas, kion ili trarigardis antaŭ via paĝaro, kiu ili estas
* (Analytics) El kiu lando, urbo vi devenas, kie vi havas vian paĝaron, kiel populara ĝi estas kadre de la mondo aŭ iu regiono
* (Blogger) Ĉion, kion vi skribis sur vian blogon per Blogger , same ankaŭ ĉiun blogon, kiun vi vizitis per Blogger.com
* (Gmail) Al kiu vi sendis retpoŝt-mesaĝon kaj kiu sendis mesaĝon al vi
* (Gmail) Enhavon de ĉiuj viaj retpoŝt-mesaĝoj
* (Gmail) Se vi partoprenas iun retpoŝt-diskuton, ĝi konas enhavon de ĉiuj mesaĝoj kaj liston de ĉiuj uzantoj en ĝi, ankaŭ kiam la diskuto estas privata
* (Gmail) Enhavon de ĉiuj retpoŝt-mesaĝoj, kiujn vi sendis al iu sur Gmail-konton
* (Gmail) Enhavon de ĉiuj retpoŝt-mesaĝoj el diskutoj, se eĉ nur unusola ilia membro uzas la Gmail-servon
* (Orkut) Ĉiujn informojn pri vi, liston de viaj amikoj, ŝatokupojn kaj simple ĉion, kion vi kunhavigas al viaj amikoj
* (Froogle) Ĉion, kion vi planas aĉeti kaj kion vi serĉis per Froogle
* (Checkout) Ĉion, kion vi aĉetis kaj pagis per Google Checkout
* (Checkout) La tutan vian nomon, bakn-konton, kreditkarton
* (Picasa) Ĉiun foton, kiun vi alŝutis per Google Picasa, inkluzive de privataj albumoj
* (Group) Kiujn grupojn vi serĉadas, se vi uzas Google Groups
* (Alerts) Kiuj ŝlosilvortoj estas por vi interesaj, se vi uzas Google Alerts
* (News) Kiujn novaĵojn vi legas per Google News
* (Reader) Kiujn paĝarojn vi ŝatas, se vi uzas Google Reader
* (Toolbar) Se vi uzas Google Toolbar, do ĉiun paĝaron, kiun vi vizitis
* (Code) Kiuj servoj estas la plej uzataj per API
* (Code) Kiujn programojn vi uzis/kreis, se vi akiris ilin per Google Code
* (Maps) Kien vi planas veturi, kie vi estis, kiajn lokojn vi serĉas
* (Earth) Kien vi planas veturi, kie vivas viaj amikoj, kiun vi vizitis
* (Translate) Kiuj alilingvaj paĝaroj interesis vin, se vi tradukis ilin per Google Translate
* (Books) Kiujn librojn vi serĉas per Google Books
* (Books) Kiujn librojn vi evenuale verkis
* (Wemaster Tools) Kien vi strebas direktigi vian paĝaron, se vi uzas Webmaster Tools
* (Desktop) Iun ajn dosieron, kiun vi havas sur via durdisko
* (Finance) Kiaj merkatoj interesas vin, kien vi volas investi
* (iGoogle) Kiuj servoj/paĝaroj interesas vin
* (Notebook) Iujn ajn iformojn, kiuj interesis vin dum retumado
* (Patent) Kiun patenton vi kreis/serĉis
* (Youtube, Video) Kiaj videoj interesas vin kaj kiel vi aspektas (se vi alŝutas viajn proprajn)
* (Talk) Kun kiu kaj pri kio vi babilas
* (Calendar) Kiujn kunsidojn, renkontiĝojn vi havas, kien vi planas iri (kaj se vi uzas sciigojn per poŝtelefono, do ankaŭ telefonnumeron)
* (Docs) Kiujn dokumentojn vi kreis/rigardis, al kiuj vi kunhavigas ilin, kian karakteron ili havas; se temas pri gravaj firmaaj dokumentoj, do ankaŭ firmaajn informojn, strategiojn…
* (Web Accelerator) Kiujn paĝarojn vi vizitis
* (Apps) Strategion, konsiston, celojn kaj problemojn de la firmao, en kiuj simple estas APPS uzitaj

Kiom da homoj konscias pri tio, kiom da informoj pri ni Guglo hodiaŭ havas kaj ĉiutage amasigas? Niaj privataj datumoj estas (espereble) ĝis nun ankoraŭ sekuraj ĉe la kompanio. Sed ĉu ankaŭ en estonteco?

Kalkuli pri tio, ke ĉi tio tute ne koncernas ĝuste vin, ĉar vi fidas, ke “informoj pri mi Guglon certe ne interesas”, ĉar “mi ja faras nenion malbonan” aŭ ke “neniu scias pri tio”, estas ne nur danĝere, sed ankaŭ iomete nerespondece.

Tamen, multaj slovakoj fidas al unu granda avantaĝo, kiun ili havas kompare kun aliaj nacioj: “El miaj retpoŝt-mesaĝoj Guglo ekscios tute nenion. Neniu tie scipovas la slovakan…” 🙂 Sed ĉu tio ne ŝanĝiĝos danke al la E@I-projekto Slovake.eu? 😮

3 thoughts on “Vivi sen Guglo – ĉu eblas? aŭ Kion ĉion Guglo scias pri ni (la 1-a parto)

Comments are closed.