UNUA KINO-FESTIVALO EN ESPERANTO

Krea unuiĝo „Filmoj sen limoj“ ĝojas prezenti al vi freŝan unikan kulturan eventon. Temas pri la unuaEsperanta kinofestivalo, kiu okazos de la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo dum TAKE.

La oficiala retejo de kinofestivalo estas kinofestivalo.org. La Kinofestivalo konsistos el du programoj: konkursa kaj nekonkursa.

Ĉiu ajn povas partopreni la konkursan programon kaj gajni premion: unu el 5 iPod Touch 4gen. La informa filmeto pri konkurso: vimeo.com/21927597 La nekonkursan programon partoprenos filmoj, kiuj estas ligitaj kun Esperanto kaj ankaŭ premiitaj filmoj kun voĉtraduko kaj subtekstoj el la internacia lingvo.

Partoprenu la konkurson, rakontu pri ĝi al viaj amikoj, kunlernantoj, esperantistoj kaj ĝuu la filmojn.

Restas ankoraŭ 2 semajnoj por partopreni la konkurson! Do sendu rapide viajn kontribuojn, riĉigu E-kulturon kaj (eble) gajnu vian iPod 🙂

Celoj

  • Subteni Esperanto-kinarton kaj motivigi aŭtorojn krei modernajn sonvidajn verkojn.
  • Montri praktikan utilon de la internacia lingvo Esperanto kiel justa peranto de naciaj kulturoj.
  • Prezenti sendependan kinarton sen ajna lingva, politika kaj aliaj cenzuroj.

Taskoj

  • Doni ŝancon al komencantaj aŭtoroj montri sin en Esperanto-kinarto.
  • En konkurado elekti plej bonajn verkojn.
  • Fondi tradician kulturan eventon, popularan kaj estimatan inter esperantistoj kaj neesperantistoj.
  • Starigi krean etoson de kompreno inter aŭtoroj kaj publiko.

Aleksander Osincev

Kreanto de Verda Filmejo,

direktoro de Esperanta Kinofestivalo

Rim.. Informoj estas prenitaj de la hejmpaĝo de la festivalo: kinofestivalo.org

E@I donacos kelkajn premiojn/donacojn al kunlaborantoj de la festivalo – por ilia laŭdinda kaj tre valora agado.

One thought on “UNUA KINO-FESTIVALO EN ESPERANTO

  1. Bonega projekto. Kvankam nuntempas mia ekzameniĝperiodo mi esperas partopreni.

Comments are closed.