Projektoj

Edukaj retprojektoj

deutsch.intro – Aplikaĵo por lerni la germanan por ĉiuj sen antaŭaj sciojdeutsch.info pligrandiĝas per nova enkonduka kurso de la germana lingvo por tutkomencantoj: "deutsch.info". Ĝi estos noviga, interaga kaj uzantamika por ebligi partoprenon de lernantoj kun diversaj komputilaj kapabloj, interesoj kaj bezonoj.Ni volas helpi la komencantojn de la germana atingi pli rapide nivelon de kompetenteco. Tio povas ebligi al ili pli efikan komunikadon per trejnado de ilia kapablo memstare formi diversajn frazojn, eĉ kun tre malgranda vortprovizo.Kiel ĉiuj ĝisnunaj materialoj en deutsch.info, ankaŭ la nova kurso estos disponebla senpage.Ĝi estas por ĉiu, kiu volas lerni la germanan kaj por kiu la kurso A1 de deutsch.info ankoraŭ estas tro malfacila. La enhavo estos disponebla en 22 lingvoj. Pliaj informoj: https://deutsch.info/intro
TestU Online – senpaga retejo de testoj por edukado — TestU Online estos senpaga, plurlingva retejo, kiu helpas krei diversajn kvizojn, testojn kaj ekzercojn tre facile kaj rapide. La uzantoj de la retejo estos ĉefe instruistoj, prelegantoj kaj iliaj lernantoj, kiuj studas en bazlernejoj. La kialo por krei ĉi tiun retejon estas la neceso por ebligi junulojn aliri senpagan edukadon sendepende de iliaj sociekonomikaj, religiaj aŭ naciaj fonoj, geografiaj limoj, aŭ eĉ diversaj specoj de handikapoj.
Durch der-die-das mit viel Spaß – App for learning German articles and declinations
Lerni artikolojn estas malfacila tasko - tion scias ĉiuj, kiuj iam studis la germanan! Kun ĉi tiu aplikaĵo ni volas plifaciligi kaj subteni en luda maniero la lernadon de artikoloj. La projekto komenciĝis en oktobro 2019; la aplikaĵo estos preta en septembro 2021.

Kuarki – Traveller between wor(l)ds

Pri Esperanto

Ceteraj projektoj

Eŭropa volontula servo

Nuntempe neevoluigataj