OpenStreetMap kaj Google Earth reagas pri la tertremo en Haitio

La projekto OpenStreetMap, pri kiu ni antaŭnelonge skribis, aktive helpas plifaciligi la situacion en Haitio. Kadre de sia infrastrukturo ĝi publikas liberan kaj tre aktualan mapon de Haitio. Ĉiuj kontribuantoj havas alireblon por ne nur mapoj, sed ankaŭ por datumbazo, por ke ili povu daŭre aktualigi ĝin laŭ aktuala situacio. La mapo estas aktualigata en 5-minutaj tempintervaloj.

Vidu la mapon ĉi tie.

Pri la tertremo en Haitio rapide reagis ankaŭ la kompanio Guglo, kunlabore kun firmao GeoEye, kiu okupiĝas pri prilaboro de satelitaj fotografaĵoj kaj alirebligis la fotojn nur kelkajn tagojn post la tertremo. La fotoj utilas ekz. por la organizaĵoj, kiuj ofertas helpon kaj helpe de la fotoj ili povas pli bone plani vojon trans la detruita trafika infrastrukturo.

Por vidi rezultojn de la tertremo necesas elŝuti KML-dosieron kaj aldoni ĝin en aplikaĵon Google Earth, eventuale eluzi aldonaĵon Google Earth por retfoliumiloj kaj tiel aperigi la fotojn per Google Maps. Guglo aŭtomate aktualigos enhavon de la kolekto, tamen ne plu necesos elŝuti pliajn dosierojn.

Eblas kompari staton antaŭ kaj post la katastrofo: necesas kovri normalan aperigon de Haitio per la KML-dosiero. Per ŝalto kaj malŝalto de la speciala tavolo oni ekscias, ke la detruo estas sufiĉe granda.


Guglo laboris pri evoluado de pli bona mapo de Haitio per aplikaĵo Map Maker, ekde kiam hurikanoj Gustav kaj Ike detruis la landon (pasintan aŭtunon). Uzantoj povas per Map Maker aldonadi al Google Maps nomojn de stratoj, gravaj konstruaĵoj ktp.