Novaĵoj de la 96-a Universala Kongreso

Saluton al ĉiuj el Danio!

La Universala Kongreso en Kopenhago komenciĝos morgaŭ (sabate), kaj ĝin partoprenontaj E@I-estraranoj decidis, ke indus informi pri la aranĝo pere de nia blogo.

Ekde hodiaŭ ni do provos informi (laŭeble ĉiutage) pri aktualaĵoj de la kongreso, pri novaĵoj, interesaj programeroj ktp. Certe ni informos ĉefe pri tiuj, kiujn ni mem partoprenos kaj kiuj rilatas al la agado de E@I – la informoj do ne celas esti iu objektiva superrigardo pri la kongreso kiel tuto. Nia celo estas informi pri nia agado dum la UK, kaj pri la temoj, ĉefe rilataj al “Esperanto kaj Interreto”.

Jam hodiaŭ okazas unua tago de la Simpozio, organizata de ILEI pri lingvaj temoj: “Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado”. Ĝi daŭros ĝis morgaŭ tagmeze, do ni provos jam morgaŭ liveri iujn rezultojn de la simpozio kaj freŝajn informojn pri ĝi.