Novaj makrooj por OpenOffice.org

Bertilo Wennergren publikigas en sia retejo de iom da tempo makroojn por “OpenOffice.org – Writer”, per kiuj oni povas konverti al kaj de diversaj sistemoj por skribi la Esperantajn supersignajn literojn (H-sistemo, X-sistemo…).

La 15an de Oktobro 2008 li kreis novan version de la makrooj, versio 0.7. Tiu versio funkcias nur en OpenOffice.org 3 kaj en pli novaj versioj. Versio 0.7 donas pli belajn anstataŭigojn de majusklaj supersignaj Esperantaj literoj en tutmajusklaj vortoj, kiam oni konvertas al la X-sistemo aŭ al la Fundamenta H-sistemo: Ekzemple “ĈU” (kun majuskla “U”) nun fariĝas “CXU” aŭ “CHU”. Antaŭe “ĈU” fariĝis “CxU” aŭ “ChU”.

Pliaj detalojn kaj la makroojn vi trovos en http://www.bertilow.com/komputo/openoffice.html#makrooj