Novaj Esperanto-kalendaretoj por 2013

E@I kaj la lernu-teamo ĵus kreis kaj proponas novajn lernu-kalendaretojn (poŝformatajn, 5,5×8,5cm) – kiuj havas de unu flanko reklamon, tekston pri Esperanto kun adreso de lernu.net, kaj de dua flanko tagojn de la jaro 2013 en Esperanto. (vidu aldonitajn bildojn de la aspekto) Nia celo estas disdonadi tiun kalendareton fine de ĉi-jaro (kaj komence de la sekva) al ekstera publiko (sed ankaŭ al E-istoj).

Nun ni volus proponi al diversaj organizoj, kluboj aŭ unuopuloj mendi la kalendaretojn – ili estas taŭga, praktika, malgranda kaj malkosta informilo pri Esperanto.

Prezo: La prezo por la kalendaretoj estas 6 cendojn/peco = do ekz. 100 pecoj kostus 6,- EUR, 500 pecoj kostus 30 EUR kaj 1000 pecoj kostus 60 EUR.

(aldone kalkuleblas sendokostoj, kiuj tamen ne estas altaj, ĉar ja kalendaretoj estas malgrandaj – ekz. 500 pecoj pezas ĉ. 900 gramojn, do sendi ilin ene de Eŭropo kostas ĉ. 7 EUR).

Mendo: Se vi interesiĝas pri mendo de la kalendaretoj, bv. skribi al: petro@ikso.net – menciante kvanton de la kalendaretoj. bv. mendi ilin laŭeble ĝis la fino de jaro. Minimuma mendo-kvanto estas 100 pecoj (6 EUR).

PS: pagi eblos post forsendo de kalendaretoj, ĉu per uea-konto /ecxi-v/ aŭ al nia banko-konto (post ricevo de fakturo).

Ebla uzo de kalendaretoj: disdoni dum diveraj aranĝoj (ekz. Zamenhof-festo, libro/lingvo-ekspozicioj, prelegoj ktp.), aldoni al la E-revuoj lokaj (al la lasta ĉi-jara aŭ unua novjara numero de la landa bulteno/gazeto), disdoni/dissendi al siaj membroj (kun aliaj sendotaĵoj) ktp. Se vi do interesiĝas, bv. kontakti nin kaj mendi.

Rim.: Se vi volas ŝpari sendokostojn, ni povus al vi liveri la varojn persone al unu el jenaj aranĝoj: Zamenhof-vespero en Bratislava (12.12.2012), Zamenhof-festo en Vieno (15.12.2012), JES en Naumburg (28.12.-3.1.2013), Poludnica en Liptovský Ján (3.-6.1.2013).