Nova vasta kampanjo por la subtenado de IKT-kapabloj en Eŭropo

Eŭropa Komisiono iniciatis la novan projekton e-Skills Week 2010 (Semajno de Elektronikaj Kapabloj). La unua Eŭropa Semajno de Elektronikaj Kapabloj okazis inter la 1-a kaj 6-a de marto 2010 kun celo altigi la informiĝon pri la kreskanta postulado de alte kvalifikitaj fakuloj pri IKT (inform- kaj komunikteknologioj) kaj uzantoj en ĉi tiu fakbranĉo. DIGITALEUROPE kaj Eŭropa Lerneja Reto kune kun 20 naciaj partneroj celas propagandi ekektronikajn sciojn kaj kapablojn kaj samtempe konstrui pontojn, kiuj kunigu diversajn partnerojn.

Celo de la projekto estas surbaze de la datumoj, akiritaj per testado, ekscii kiel kaj kie junaj homoj en la landoj de Eŭropo uzas inform- kaj komunikteknologiojn kaj sur kia nivelo estas iliaj scioj kaj kapabloj en ĉi tiu kampo.

Celrupo estas do ĉefe junuloj, studentoj de mez- kaj altlernejoj, sed trapasi la teston rajtas ĉiu.

La testo malkovru ne nur specifajn sciojn en certaj kampoj, sed ankaŭ kompleksecon de la scioj. La celo de la testo ne estas ekscii, ĉu junuloj regas programadon, sed tion, ĉu ili kapablas labori pri informoj, akiri ilin, uzi interreton kaj komputoteknikojn ĝenerale.

Kiel trapasi la teston?

Post alveno sur ĝian oficialan paĝaron elektu vian landon el la listo, post tio trairu al la nacia paĝaro de e-skills (ekz. por slovakoj eskills.sk). Post registriĝo tie vi akiras aliron al unu demandaro pri tio, kiel ofte, kie vi uzas komputilon kaj interreton, kiamaniere vi akiris viajn sciojn ktp. Nur post plenigo de la demandaro vi rajtas lanĉi la ĉefan teston – IT FITNESS teston.

Post ĝia trapaso vi rajtas fari ankaŭ plurajn aldonajn testojn de kelkaj partneraj organizoj.

La testado estas senpaga kaj ĉiu rajtas trapasi la testojn nur unu fojon.

Ĝis kiam eblas trapasi la teston?

La testado daŭras ekde la 1-a ĝis la 28-a de februaro 2010. Tamen la ĝustajn respondojn oni ne rajtas (pro la sekurecaj kialoj) vidi tuj post la testo. Oni publikigos ilin nur la 1-an de marto. Ĝis la fino de la testado restas nur 19 tagoj.

Konkurso

Alia aktiveco kadre de la projekto. Ĉiu registrita uzanto povas venki valorajn premiojn en la konkurso. La ĉefa avantaĝo estas tio, ke oni ne devas havi la plej bonajn rezultojn en la testo, por ke oni povu venki.

Ĉiuj aktivaĵoj kafre de la projekto gvidu al plibonigo de edukado kaj altigo de la publika konscio pri informteknologioj, kiuj estas jam ĉiutaga parto de nia labor- ankaŭ privata vivo.