Nova eldono de Komputeko baldaŭ aperos.

La 28-an de aprilo, dum Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, dua eldono de la verko Komputeko estos prezentita (formato A5, 114 paĝoj). Komputeko (mallongigo de “prikomputila terminokolekto”) estas projekto de E@I, kiu celas kunigi la pri-komputilajn terminojn de diversaj vortaroj, por plifaciligi la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj, kaj tiel stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino.

En tiu ĉi dua eldono aperas 7.800 komputil-rilataj kapvortoj en la usonangla lingvo kun traduko al Esperanto. Kompare kun la unua eldono estas pli ol 500 aldonoj kaj modifoj. Troviĝas en ĝi ankaŭ kelkpaĝa multlingva vortareto (usonangla, nederlanda, franca, ĉeĥa) kun kapvortoj en Esperanto kaj kelkaj paĝoj kun bildoj kaj klarigoj.

La Komputeko-libreto estos aĉetabla por 6,6 eŭroj en la libroservoj de UEA kaj FEL. Ekde 10 ekzempleroj vi povas ankaŭ rekte mendi ĉe E@I.

Ankaŭ la retejo de la projekto estas ĝisdatigita. Pri la celoj kaj historio de la projekto troviĝas detalaj informoj en Vikipedio.