Mozilla rekomendas al uzantoj trairi al Bing

En la reakcio pri lastaj eventoj Mozilla decidis nuligi sian oficialan subtenon de Guglo kaj nun ĝi rekomendas al uzantoj, ke ili trairu al konkurenca Bing de Microsoft.

Asa Dotzler, direktoro de komunuma evoluado ĉe Mozilla, alvokis uzantojn pere de sia blogo, ke ili ŝanĝu sian serĉ-aldonaĵon en retfoliumilo Firefox. Kiel taŭgan alternativon al Guglo li rekomendis unu el ĝiaj plej grandaj konkurencantoj – serĉilon Bing de Microsoft. Laŭdire nur tiu certigas al ni pli bonan protekton de privateco.

Mozilla decidis por tio post kiam Eric Schmidt, la ĉefdirektoro de Guglo, rakontis en programo de la televido CNBS pri politiko de protektado de privataj datumoj. Oni demandis lin dum la interparolo, ĉu homoj konsideru Guglon sia plej fidinda amiko. Kaj ĉefe respondo de Schmidt motivigis Dotzler publikigi ligilon al elŝuto de la aldonaĵo, serĉilo Bing.

“Se vi havas ion, kion ne rajtas scii aliaj, eble ĝi [Guglo] ne estas la taŭga elekto,” diris Schmidt en CNBS. “Se vi vere volas tian nivelon de privateco, fakto estas, ke serĉ-teknologioj, inkluzive Guglon, dum difinita tempo stokas la informojn. Tio estas grava ekzemple por funkciado de la leĝo Patriot Act. Estas do verŝajne, ke iuj informoj povas esti liveritaj al ŝtataj organoj.” Tiel nomata leĝo Patriot Act servu en Usono por amasigado de informoj, kiuj estus uzeblaj en batalo kontraŭ terorismo.

La probleman parton de komentaro de Schmidt eblas daŭre spekti en YouTube, kio estas servo posedata paradokse – de Guglo.

Laŭ Dotzler diris Schmidt pri la privateco ĝuste tion, kion li pensas. “Ne temas pri dusenca afero. Nenio estas ‘elŝirita el kunteksto’,” diris Dotzler en sia blogo. Ĉe Mozilla li laboras preskaŭ dum ĝia tuta ekzisto.

Interese estas, ke inter la kompanioj Mozilla kaj Guglo daŭre validas kontrakto, kiu finiĝu en la jaro 2011 kaj kiu certigas al Mozilla grandan parton de ĝiaj enspezoj. Danke al la kontrakto havas Guglo pozicion de elira aldonaĵo de la retumilo Firefox. Do estos interese observi, kiel la nuna situacio influos ĉi tiun kunlaboron.

aŭtoro: Filip Brůcha
fonto: computerworld.cz
(tradukis: Katjo)

One thought on “Mozilla rekomendas al uzantoj trairi al Bing

  1. Mi iom pridubas, ĉu Microsoft en Bing vere kolektas multe malpli da datumoj – ili nur ne estas tiom stulta publike diri tion.

    Kaj krome, verŝajne uzado de Gmail kaj aliaj servoj de Guglo donas multe pli da informo al Guglo pri tiuj uzantoj ol la serĉmaŝino.

    Paŭlo
    (kiu plu uzos Guglon por serĉi, sed ne multe uzas la aliajn servojn de Guglo)

Comments are closed.