Mortis Steve Jobs – fondinto de la firmao Apple

Merkrede, la 5-an de oktobro mortis pro kancero en Kalifornio kunfondinto de teknologia firmao Apple – Steve Jobs. Li estis nur 56-jaraĝa. Jam en aŭgusto ĉi-jare li rezignis pro sia malsano pri sia posteno de la direktoro ĉe Apple – post 14 jaroj.

Usona prezidento Barack Obama esprimiĝis pri Jobs: “Steve apartenis al la plej bonaj usonaj inventistoj, sufiĉe kuraĝa por kapabli pensi aliel, sufiĉe aŭdaca por pensi, ke povas ŝanĝi la mondon kaj sufiĉe talenta por fari tion.

Steve Jobs naskiĝis en la jaro 1955. Kiel 20-jara li kun Steve Wozniak kaj Ronald Wayne fondis en garaĝo la firmaon Apple. Post nur 12 tagoj vendis sian parton en firmao Wayne al siaj partneroj kontraŭ 800 dolaroj. Nuntempe lia parto havus valoron de 22 milardoj da dolaroj!  Nuntempe havas la firmao valoron pli ol 150 miliardoj da dolaroj kaj fine de junio 2011 ĝi havis sur sia konto pli da kontanta mono (kapitalo) ol tuta usona registaro! (Apple – 75,9 mld., USA – 73,8 mld.)

Steven Paul Jobs – skiza historio:

24.2.1955 – naskiĝis Steve Jobs

1974 – Jobs laboras por la kreanto de video-ludoj Atari

1976 – Jobs kunfondas la firmaon Apple en Silicon Valley, Kalifornio. Samjare kreas unuan komputilan Apple I., kiu vendatas kontraŭ 666,66 USD.

1977 – Aperis dua komputilo: Apple II. La vendoj grandiĝas, Jobs perlaboras sian unuan milionon da dolaroj. (sekvan jaron li jam perlaboras 10 milionojn, post 2 jaroj 100 milionojn da dolaroj)

1982 – Apple altigas siajn vendoj al miliardo da dolaroj.

1985 – Jobs foriras de Apple /kun li ankaŭ Wozniak/.

1986 – Jobs fondis novan firmaon NeXT (aĉetis de G.Lucas filmstudion – poste renomitan al Pixar – kontraŭ 10 milionoj da dolaroj).

1996 – Apple aĉetas firmaon de Jobs NeXT kontraŭ 429 milionoj da dolaroj kaj Jobs revenas al Apple – unue kiel konsultanto, sekve kiel direktoro.

2000 – Jobs iĝas ĝenerala direktoro de Apple.

2001 – aperis unua iPod.

2003 – Apple funkciigis iTunes – por vendi elŝuteble muzikon. (Unu kanto kostis 99 cendoj)

2007 – aperas unua iPhone.

2009 – aperas unua iPad.

2011 – aŭguste rezignas Jobs de sia posteno de direktoro pro malsano.

2011 – 5-an de oktobro Steve Jobs mortas en Kalifornio pro la kancero de prostato.

Kiel informas la firmao Apple en sia retejo: “Se vi ŝatus dividi viajn pensojn, memorojn, kaj kondolencon, bonvole retpoŝtigu rememberingsteve@apple.com ”

PS: Ankaŭ Esperanto-movado bezonus pli da tiaj geniuloj, klarviduloj en siaj vicoj – eble nia lingvo jam estus pli bone konata tutmonde…

Artikolo verkita kaj tradukita surbaze de kelkaj retaj fontoj,  ĉefe de aktuality.sk