Microsoft malkaŝis specifon de doc, xls kaj ppt

Microsoft estis longe kritikata ĉar ĝi malebligis al aliaj firmaoj kaj programistoj vidi kaj uzi originalajn specifojn de oficejaj formatoj doc, xls kaj ppt. Sed kun veno de malfermita formato OpenXML Microsoft finfine malfermis ankaŭ pli malnovajn formatojn. Kiujn avantaĝojn tio alportos? Ĉu pli multan liberecon?

Microsoft uzadas malfermitajn oficejajn formatojn ekde la 90-aj jaroj de la lasta centjaro. Ĝi redaktis ilin laŭ sia propra volo kaj bezono. Neniu povis libere uzi ilin, kaj se konkurenco volis subteni la formatojn ili devis uzi retroprojektado. Ĉefe la teamo de OpenOffice.org faris multan laboron kaj realigis grandan parton de ĉiuj funkcioj, sed ne ĉiujn. Pro tio uzantoj de alternativaj oficprogramaroj havis problemojn kun malfermado de komplikaj dosieroj.

Ŝanĝo kun OpenXML
Microsoft programis novan oficejan formaton, OpenXML, kaj antaŭnelonge ĝi fariĝis oficiala ISO formato. OpenXML estas defaŭlta en la plej nova versio de MS Office, 2007. Por konfirmigi ĝin kiel ISO-formaton Microsoft devis ankaŭ malfermi aliajn oficejajn formatojn (pro retrokongruo).
Malnovaj formatoj havas relative etan signifon por MS, ĉar en sekvaj versioj de MS Office ili ne plu estos subtenataj.

Libera rigardo
La 15-an de februaro 2008 aperis ĉe la retpaĝaro de Microsoft specifoj por versioj 97-2007. Ĉiujn specifojn oni eldonis sub permesilo Microsoft Open Specification Promise

Tio ĉi estas bonega novaĵo (do, nun ne plu novaĵo) ne nur por uzantoj sed ankaŭ por programistoj de OpenOffice.org, KOffice, AbiWord kaj aliaj alternativaj programaroj.

Malfrue, se tamen!
Tiu ĉi paŝo estas ĝenerale bonvena, sed kelkaj kritikas Microsoft-on pro tio, ke ĝi tion ne faris jam antaŭ jaroj. Tamen nun oni forlasas ĉi tiujn formatojn. Sed ankoraŭ estas multaj dokumentoj en “malnovaj formatoj”. Ekzemple: Google indeksadas ĉirkaŭ 22 milionojn da doc-dosieroj, 4,5 milionojn da xls kaj 3,2 milionojn da ppt. Ankaŭ pro tio la realigo estas bonvena.

Do, nun ni havas oficialajn specifojn de malnovaj kaj novaj formatoj kaj ĉefe uzanto estu gaja. Senprobleme oni malfermos iajn ajn dosierojn kaj finfine povos libere elekti inter oficejaj programaroj. Ĉu nova kialo por Linukso?

Fonto: Root.cz

One thought on “Microsoft malkaŝis specifon de doc, xls kaj ppt

  1. Mi persone preferas OOo-on sed ĝis nun komplikaj dosieroj (ĉefe ppt-oj) havis rompitan aranĝon. Kaj PowerPoint Wiever ne funkciis do mi bezonis na MS Office. Kiam estos subteno do novaj kaj malnovaj oficformatoj preskaŭ kompleta mi tuj anstataŭigos na MS Office per OpenOffice.
    😉 Sed, en GNU/Linux mi kompreneble uzadas OOo-on. Tie lanĉadi na MS Office estus por mi malbonega solvo…

Comments are closed.